Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

93. Fajr-eligu hufumetoj

(Popola kanto)

Podkóweczki, dajcie obnia,Bo dziewczyna tego godna.—◡ | —◡ | —◡ | —◡Fajr-eligu hufumetoj!Indas tion knabinetoj.Se ne indus eĉ knabino,Kalkan-frapu ni sen fino:Ĝis, ĝis, ĝis, ĝis maten’.Frapu vigle per botetoj!Ŝtalaj estas hufumetoj,Ke eligu fajreretoj!Frapu vigle per botetojĜis, ĝis, ĝis, ĝis maten’

XXI. Pola-kaŝuba

94. Dediĉo al Kraszewski

(El Jarosz Derdowski)

We nąm drogę otworzeleBez cerpliwą procę.
—◡|—◡|—◡|(—◡)Vi malfermis al ni vojonPer laboro cela;Vi eklumis kiel sunoInter nokt’ malhela.Tra tricol-tabuloj nuneVidas ni mirinde,Kvankam laŭ kalumniulojNi naskiĝas blinde.Ĉar vin polaj balt-maranojLaŭmerite amas.Mian tre modestan verkonVia nom’ ornamas.Prenu de kantist’ kaŝubaSimplan la rimaron,Kiun meti mi kuraĝasSur patruj’altaron.Jen malnova rakontadoPri la vivo, moro;Kion mi kolektis hejme,Prenu ĝin, Sinjoro!
Dum Vistulo de KrakovoNian maron fluos,Polan kredon, polan lingvonTempo ne detruos.Jen, el kor-profundo nia,La konfes’ popola:Dum ni vivas, ne pereosKaŝubejo pola!

XXII. Portugala

95. Komenco de Luiziadoj

(El Luiz de Camões)

As Armas, e os Barões assinalados,Que da occidental praia Lusitana.

Batalojn kantas mi de l’ heroaro,Kiu de l’ hejma bordo luzitanaTra l’ ne ankoraŭ ŝipirita maroĜis trans insulo velis Taprobana,[29]Kaj da danĝeroj en militofaroPli venkis, ol permesas fort’ homana,
Ĝis kiam, inter malproksimaj gentoj,Stariĝis novaj regno-fundamentoj.[30]Kaj kantos mi de reĝoj glor-memoron,Kiuj potencon de la imperioDisvastigante, sanktan kruco-gloronFirmigis en Afriko kaj Azio,Per heroaĵoj, kies altvaloronLaŭrkronis senmortec’ en historio.Rakontos ĉion mi en kanto-partoj,Se vi min helpos, ho geni’ de l’ artoj.Ĉesu de l’ saĝa Greko kaj TrojanoŜipirojn laŭdi, kiujn ili faris,Kaj kiel Aleksandro kaj TrajanoPor venkaj militiroj sin preparis;Mi kantos vin, ho glora Luzitano,Ĉe kiu Mars’, Neptuno serve staris.Silentu do, antikva Muzo kanta,Eksonos glor’, pli alten leviĝanta!

96. Kamelo kaj pulo

(Fablo)

Em uma longa jornada
Em camelo mui carregado.—◡ | —◡ | —◡ | —◡Dum tre longa tag’ someraLa kamelo, tro ŝarĝite,Foje vokis, lacigite:— «Ho, la ŝarĝo malmodera!»Aŭdis ĝin fraŭlino pulo,Kaj respondis fiersente:— «Trankviliĝu, mi momenteLiberigos vin, karulo,De l’ pezaĵo tro premanta;Jen mi saltas for el selo!»Tiam diris la kamelo:— «Dankon, moŝto elefanta!»

XXIII. Provenca

97. Mia koro

(El «La Miougrano» de Théodor Aubanel)

Ah! se moun cor avié d’alo,Sus toun cóu, sus toun espalo.◡—◡ | —◡ | —(◡ | —◡)
Перейти на страницу:

Похожие книги