Se estus mia kor’ flugila,Al via kolo, blanke-brila,Ĝi flugus kiel flam’,Kaj en orelon, karulino,Al vi rakontus ĝi sen finoMiraĵojn pri la am’.Se estus mia kor’ flugila,Al via buŝ’, koral’-simila,Ĝi flugus, kanari’;Per kisoj vin karesus kante,Sur via buŝo, silentante,Ekdormus fine ĝi.Kor’ senflugila estas mia!Ĝin premas vintro la glacia;Do vi varmigu gin!En manojn prenu ĝin favore,Rigardu: ŝafideto plore,Karese kaŝas sin!
XXIV. Rumana
96. Rodika
(El Vasile Alecsandri)
Purtând cofiţă cu apă recePe ai săi umeri albi, rotunzori…◡—◡|—◡ ║ ◡—◡|—(◡)—◡|◡—◡ ║ —◡|◡—(◡)Portante kruĉon kun akvo freŝa,Sur blanka ŝultro, kun flor’ en har’,Juna Rodika paŝas jen gajeAl soifanta la semantar’.Rapide ĉiuj saltas renkonte,Vokas: «Rodika, ho karulin’,Ĉar vi alportis la plenan kruĉon,Viaj deziroj plenumu sin!Kiam aŭtune vi edziniĝos,Paŝu sur floroj en hejm-trankvil’:En via domo tabl’ estu plena,La brusto iĝu idet’-lulil’!»Ili, trinkinte akvon el kruĉo,Ŝin ĉirkaŭsemas bene per gren’.Rodika ridas kaj forkurante,Grenon el haroj forskuas jen.
XXV. Rusa
99. Finita laboro
(El Aleksandr Puŝkin)
Миг вожделенный настал: окончен мой труд многолетний.Что ж непонятная грусть тайно тревожит меня?—◡◡—◡◡—◡ ║ ◡—◡◡—◡◡—◡—◡(◡)—◡◡— ║ —◡◡—◡—Venis moment’ dezirita. Laboro multjara finiĝis. Kial per stranga malĝoj’ maltrankviliĝas la kor’?Ĉu mi, la verkon fininte, nun staras dungat’ malnecesa, Jam pagita por ĝi? fremda al nova labor’?Aŭ mi domaĝas laboron, silentan kunulon de l’ nokto, Anon de l’ hejma diar’, anon de l’ ora Aŭror’?
100. Principoj
(El Aleksej Tolstoj)
Коль любить, так без рассудку,Коль грозить, так не на шутку.—◡|—◡|—◡|—◡Se ekami, per potenco;Se minaci, en intenco;Se insulti, en varmego;Se ekbati, per fortego.Se disputi, kun sincero;Se stariĝi, pro afero;Se pardoni, per animo;Se festeni, jam sen limo!
101. Ama sento
(Popola kanto)
Быть может, что мы разойдёмся,И что нас разлучит судьба◡—◡|◡—◡|◡—◡|◡—(◡)La sorto nin eble disigos,Se estas la volo de Di’;Vin eble eĉ tio ridigos,Ke kara mi estis al vi.Sed kiam min ami vi ĉesos,Alia fortiros vin sent’,Neniam mi vin ekforgesos,Por tiu feliĉa moment’.Foriĝos de mi mia forto,Kaj igos sopiro al viSuferi la batojn de l’ sorto,Estingos spiriton en mi.Sed kiam eĉ vivi mi ĉesos,Ĉirkaŭos min tomba silent’,Neniam mi vin ekforgesosPor tiu feliĉa moment’.Kaj tiam vi min rememoros,Vizitos la tombon de mi,Kaj jam tro malfrue vi plorosKaj velkos kaj iros post mi.Se Dio ĉielon permesos,Aŭ punos infera turment’,Neniam mi vin ekforgesosPor tiu feliĉa moment’!