Kara Dio de l’ miraklo granda!Kiam sur Kosov’ armeo falis,Kaj en la armeo naŭ Jugidoj,Deka vi, maljuna Jug-Bogdano,Dion petis Jugidoj-patrino,Ke al ŝi li donu falk-okulojnKaj de cignoj la blankajn flugilojn,Ke forflugu ŝi al kamp’ KosovaKaj ekvidu siajn naŭ JugidojnKaj maljunan dekan Jug -Bogdanon.Ŝian preĝon Dio elaŭskultis:Kaj al ŝi li donis falk-okulojnKaj de cignoj la blankajn flugilojn.Flugas ŝi al kampo de Kosovo,Trovas ŝi malvivajn naŭ Jugidojn,Dekan la maljunan Jug-Bogdanon;,Super ili naŭ batalajn lancojn,Kaj naŭ falkojn sur ĉi tiuj lancoj,Ĉirkaŭ lancoj naŭ bonajn ĉevalojn,Apud ili naŭ kruel-leonojn.Kaj ekhenis naŭ bonaj ĉevaloj,Kaj ekmuĝis naŭ kruel-leonoj,Kaj ekkriis laŭte naŭ ĉasfalkoj;Sed patrino estis hardokora,Ke de l’ kor’ eĉ larmon ŝi ne ploris.Sed ŝi prenis naŭ kruel-leonojn.Kaj ŝi prenis same naŭ ĉasfalkojnKaj revenis al kortego blanka.Jen de malproksime bofilinojŜin ekvidis kaj renkonten iris.Kaj ekĝemis plore naŭ vidvinoj,Kaj eploris naŭ malgrandaj orfoj,Kaj ekhenis naŭ bonaj ĉevaloj,Kaj ekmuĝis naŭ kruel-leonoj,Kaj ekkriis laŭte naŭ ĉasfalkoj,Sed patrino estis hardokora,Ke de l kor’ eĉ larmon ŝi ne ploris.Kiam estis nokte mezonoktoKaj ekhenis blankĉeval’ Damjana,La patrin’ demandis Damjaninon:«Bofilino, ho Damjanedzino,Kial henas blankĉeval’ Damjana?Ĉu malsatas li tritikon blankan,Aŭ soifas li akvon el Zveĉan?»Kaj rediris la Damjanedzino:«Bopatrino, ho patrin’ Damjana,Ne malsatas li tritikon blankan,Nek soifas li akvon el Zveĉan,Sed lin Damjan kutimigis manĝiĜis meznokt’ avenon delikatan,Post meznokt’ vojaĝi sur la strato;Do funebras li sinjoron sian,Ke ne portas lin sur sia dorso.Sed eĉ nun patrino hardokoraDe la koro larmon ne ellasis.Kiam en mateno tag’ heliĝis,Jen alflugas du korvoj, la nigraj,Sangaj estas ĝis al ŝultr’ flugiloj,Kaj la bekojn kovras blanka ŝaŭmo.Ili portas manon de heroo,Kaj sur mano estas ringo ora;lli ĵetas ĝin al brust’ patrina.Prenas manon Jugidoj-patrinoKaj ŝi turnas kaj returnas ĝin.Kaj ŝi vokas la Damjanedzinon:«Bofilino, ho Damjanedzino,Ĉu rekonas vi ĉi tiun manon?»Ekparolas Damjana edzino:«Bopatrino, Damjana patrino,Tio estas man’ de nia Damjan,Ĉar, patrino, mi rekonas ringon;Edziniĝis mi per tiu ringo.Prenas manon patrino DamjanaKaj ŝi turnas kaj returnas ĝin,Kaj ŝi murmuretas al la mano:«Mia mano, verda mia pomo,Kie kreskis vi kaj kien falis?Vi elkreskis jen ĉe mia brusto,Kaj vi falis sur Kosovan kampon».Jen ŝi diris, animon elspiris.