Lia amo estis laŭregula: en komenco rideto, kaj poste – kiseto.
La kisoj plioftiĝis. Ili jam ne estis plu ŝtelitaj. (Laŭregule estas ja, ke nur la unua kiso estas ŝtelita.) Kion mi rakontu pri ilia amo? Ĝi estis simpla, ĉiam ripetiĝanta historio de ĉiu amo, ĉar foje... dum bela aŭtuna vespero... Eh, mi ne volas paroli pri tio.Oni diras (говорят), ke nuntempe ne okazas mirakloj (что теперь не случается чудес). Granda eraro (большая ошибка)!
En iu mateno (в одно утро = однажды утром) la bonfaranta morto (благодетельная смерть) silente fermis la palpebrojn de maljuniĝinta aktovermo (тихо закрыла веки состарившегося чиновника: «документного червя»:
Oni diras, ke nuntempe ne okazas mirakloj. Granda eraro!
En iu mateno la bonfaranta morto
silente fermis la palpebrojn de maljuniĝinta aktovermo. La vakantan oficon okupis mia heroo Kazimiro Georgo Precko, dank' al la bonvolo de la departementestro. (Jen, multfoje estas utile kun humila riverenco saluti la altrangulojn.) Tiamaniere la providenco plenumis la unuan deziron. La nova situacio (новая ситуация, положение) aliigis eĉ la sintenon de liaj kolegoj (изменило: «сделало другим» даже поведение его коллег). Ili ne kuraĝis plu nomi lin (они не смели больше называть его) sinjoro Melonkapo. Ankaŭ li mem aliformiĝis (он сам тоже преобразился: «сменил форму»:
La nova situacio
aliigis eĉ la sintenon de liaj kolegoj. Ili ne kuraĝis plu nomi lin sinjoro Melonkapo. Ankaŭ li mem aliformiĝis. La harojn li lasis kreski ĝis tia longeco, kiu ebligis fari laŭmodan frizuron. Kun troa zorgo li penadis bantumi elegantajn kravatojn el multkoloraj rubandoj. Eĉ lukson li permesis al si. Li mendis du novajn vestojn. (Unu estu por la festotagoj kaj la alia en la oficejo por konservi la oficialan dignecon!) Li fariĝis incitema en la laboro kaj pli aŭdaca en la revado.