Li estis modeste salajrita skribisto (он был скромно оплачиваемый писарь: salajro
– зарплата, skribi – писать) ĉe la departementestro (при начальнике департамента). (Ho, la sinjoro departementestro (господин начальник департамента) estas vere altrangulo (действительно высокопоставленная персона: alta – высокий, rango – ранг, чин). Li havas kaleŝon (у него есть коляска) kun du paroj da pursangaj ĉevaloj (с двумя парами чистокровных лошадей), kaj li povas pruntepeti eĉ la aŭtomobilon (и он может одолжить даже автомобиль: prunti – заимствовать, peti – просить) de lia grafa moŝto (у его графской светлости) por eventualaj ekskursoj (для возможных поездок: «экскурсий»)). Sinjoro Melonkapo – ĉar de nun ni nomos lin tiel en la rakonto (потому что отныне мы будем называть его так в рассказе) – havis sensignifan malaltan staturon (имел маленький: «незначительный, ничтожный» низкий рост: signifo – значение, staturo – осанка, фигура; рост). Lia ronda kapo (его круглая голова) kun haroj ĝisradike tonditaj (с волосами, до корней остриженными: radiko – корень), la malgranda pinta nazo (маленький остроконечный нос), ĉiam ruĝa kaj ŝvitanta (всегда красный и потный: ŝviti – потеть), la senĉese palpebrumantaj okuloj (непрерывно моргающие глаза: ĉesi – перестать, прекратиться) fulgonigraj kaj senesprimaj (чёрные, как сажа, и невыразительные: fulgo – сажа, esprimi – выражать), la trajtoj en plena disharmonio aranĝitaj (черты, в полной дисгармонии сформированные: «устроенные») de la kaprica mano de la naturo (капризной рукой природы), donis al lia vizaĝo komike seriozan aspekton (придавали его лицу комически серьёзный вид). Li ŝajnis pli simpla (он казался проще), sensignifa (ничтожнее) ol estis efektive (чем был на самом деле: efektiva – действительный).Li
estis modeste salajrita skribisto ĉe la departementestro. (Ho, la sinjoro departementestro estas vere altrangulo. Li havas kaleŝon kun du paroj da pursangaj ĉevaloj, kaj li povas pruntepeti eĉ la aŭtomobilon de lia grafa moŝto por eventualaj ekskursoj). Sinjoro Melonkapo – ĉar de nun ni nomos lin tiel en la rakonto – havis sensignifan malaltan staturon. Lia ronda kapo kun haroj ĝisradike tonditaj, la malgranda pinta nazo, ĉiam ruĝa kaj ŝvitanta, la senĉese palpebrumantaj okuloj fulgonigraj kaj senesprimaj, la trajtoj en plena disharmonio aranĝitaj de la kaprica mano de la naturo, donis al lia vizaĝo komike seriozan aspekton. Li ŝajnis pli simpla, sensignifa ol estis efektive. En lia naiva animo naskis la vivo tri dezirojn (в его наивной душе породила жизнь три желания). En komenco li mem ne konsciis pri ili (сначала он сам не отдавал себе в них отчёта: «не осознавал о них»: konscii
– осознавать). Poste la sonĝoj fariĝis revoj (потом сны сделались мечтами) kaj iom post iom la revoj evidentiĝis realigeblaj deziroj (и постепенно мечты оказались осуществимыми желаниями: evidenta – очевидный; evidentiĝi – обнаружиться, выясниться, reala – реальный, realigi – реализовать, осуществить). Tri modestaj deziroj de modesta homo (три скромных желания скромного человека): ofico (служба, должность) por certigi la ekzistadon (чтобы обеспечить существование: certa – уверенный, несомненный); edzineto bonkora (добродушная: «добросердечная» жёнушка) por dividi la zorgojn (чтобы разделить заботы) kaj infano ridetanta (и улыбающийся ребёнок) por doni feliĉajn minutojn (чтобы дать счастливые минуты) post la grizaj horoj de la laboro (после однообразных: «серых» часов работы). Memkompreneble ĉio dependas de la providenco (разумеется, всё зависит от провидения: komprenebla
– понятный). (Ho, providenco, kiom multe oni postulas de vi (как много требуют от тебя)!)