En
lia naiva animo naskis la vivo tri dezirojn. En komenco li mem ne konsciis pri ili. Poste la sonĝoj fariĝis revoj kaj iom post iom la revoj evidentiĝis realigeblaj deziroj. Tri modestaj deziroj de modesta homo: ofico por certigi la ekzistadon; edzineto bonkora por dividi la zorgojn kaj infano ridetanta por doni feliĉajn minutojn post la grizaj horoj de la laboro.Memkompreneble ĉio dependas de la providenco.
(Ho, providenco, kiom multe oni postulas de vi!) Li estis enamiĝinta (он был влюблён), sed konforme al la provizora ofico (но в соответствии с временной должностью: konformi
– соответствовать). La amata idealo (возлюбленным идеалом) estis servistino ĉe lia dommastro (была служанка у его домохозяина). Knabino kun ruĝaj manoj (девушка с красными руками) kaj kontuzitaj kubutoj (и ушибленными локтями). Ŝi ĉiutage vekis lin (она каждый день будила его), alportante kun granda bruo du bulkojn (принося с большим шумом две булки) kaj duonlitran poteton da lakto por matenmanĝo (и пол-литровый горшочек молока на завтрак). Ŝi zorgis pri lia mizera kamero (она заботилась о его жалком чулане), kiun li nomis plenkontente (который он называл с полным удовлетворением: kontenta – довольный) "mia ĉambro (моя комната)".Li estis enamiĝinta, sed konforme al la provizora ofico. La amata idealo
estis servistino ĉe lia dommastro. Knabino kun ruĝaj manoj kaj kontuzitaj kubutoj. Ŝi ĉiutage vekis lin, alportante kun granda bruo du bulkojn kaj duonlitran poteton da lakto por matenmanĝo. Ŝi zorgis pri lia mizera kamero, kiun li nomis plenkontente "mia ĉambro". Kelkfoje (несколько раз), dum la cindrulino de la domo lerte manumis la balailon (пока золушка дома ловко орудовала метлой: cindro
– пепел, зола, balai – мести, подметать), li sidis en la sola kaduka fotelo (он сидел в единственном ветхом кресле), kies risortoj jam delonge trapikis la ŝtofon (чьи пружины уже давно проткнули материю) kaj kiam la knabino honteme mallevis siajn okulojn (и когда девушка стыдливо опускала свои глаза: honto – стыд, levi – поднимать) por ŝtelĵeti rigardon al la sinjoro de la kamero (чтобы украдкой бросить взгляд на господина из чулана: ŝteli – красть), li ĉiam respondis bonkore (он всегда отвечал добродушно: «добросердечно») per embarasa rideto (смущающей: «затруднительной, мешающей» улыбкой). Foje li fariĝis tre kuraĝa (однажды он сделался очень смелым). Li ŝtelis kiseton (он сорвал: «украл» небольшой поцелуй), apenaŭ senteblan (едва чувствуемый = едва заметный: senti – чувствовать).Kelkfoje
, dum la cindrulino de la domo lerte manumis la balailon, li sidis en la sola kaduka fotelo, kies risortoj jam delonge trapikis la ŝtofon kaj kiam la knabino honteme mallevis siajn okulojn por ŝtelĵeti rigardon al la sinjoro de la kamero, li ĉiam respondis bonkore per embarasa rideto. Foje li fariĝis tre kuraĝa. Li ŝtelis kiseton, apenaŭ senteblan. Lia amo estis laŭregula (его любовь была правильной, по правилам: regulo
– правило): en komenco rideto (сначала улыбка), kaj poste – kiseto (потом – небольшой поцелуй). La kisoj plioftiĝis (поцелуи участились: ofta – частый). Ili jam ne estis plu ŝtelitaj (они уже не были более тайными: «украденными»). (Laŭregule estas ja (по правилам ведь /должно быть/), ke nur la unua kiso estas ŝtelita (что только первый поцелуй тайный).) Kion mi rakontu pri ilia amo (что мне рассказать об их любви)? Ĝi estis simpla (она была простой), ĉiam ripetiĝanta historio (всегда, постоянно повторяющейся историей: ripeti – повторить) de ĉiu amo (каждой любви), ĉar foje (потому что однажды)... dum bela aŭtuna vespero (во время красивого осеннего вечера)... Eh, mi ne volas paroli pri tio (я не хочу говорить об этом).