En Bagdad riĉa komercisto (в Багдаде богатый купец:
En Bagdad riĉa komercisto
sentis proksimiĝi la horon de sia morto. Li vokis al si siajn tri filojn kaj diris al ili: "Filoj, baldaŭ la anĝelo de la Morto kunvolvos kaj forportos mian ombron. Mi ne volas lasi vin sen helpo, sen rimedoj, per kiuj ĉiu el vi povos forĝi sian propran prosperon en la tera ekzistado. Dum mia vivo mi kolektis riĉaĵojn, kiuj abunde sufiĉos por vi, se vi saĝe mastrumados. En tri egalaj partoj mi dividis mian kapitalon. Jen prenu ĝin!... Sed antaŭ ol vi lasus min for (но прежде: «перед» чем вы покинули бы меня:
Sed
antaŭ ol vi lasus min for, vi devas fari seriozan ĵuron je mia transtomba ripozo, ke tiu, kiu el vi tri disipis sian parton kaj fiaskis en la vivbatalo, revenos ĉi tien, jes, revenos ĝuste en tiun ĉi ĉambron kaj pendigos sin, jes, pendigos sin sur tiun grandan najlon, elstarantan tie ĉe la angulo de la ĉambro. Rigardu ĝin kaj ĉiu ĵuru prenonte sian parton. Allah estu kun vi kaj patra amo akompanu vin sur la disaj vojoj de la Vivo!"