— Neeviteble. Esence, la procezo estis pli komplika. Ekzemple, ĉe ĉiu popolo de la Tero kun leviĝo de kulturo okazis riĉiĝo de ĉiutaga lingvo, esprimanta sentojn, priskribanta la vidatan mondon kaj internajn travivaĵojn. Poste, kun dispartigo de laboro, aperis teĥnika, profesia lingvaĵo. Kun evoluo de teĥniko ĝi riĉiĝadis, ĝis kvanto de vortoj en ĝi superis la ĝeneral-emocian lingvaĵon, kaj tiu, male, malriĉiĝis. Kaj mi suspektas, ke la ĝeneral-emocia lingvaĵo de Tormans estas same malriĉa, kiel la nia en la fino de la EDM, kaj eĉ pli malriĉa.
— Ĉu tio signifas dominadon de profesia vivo super libertempo?
— Sen ajna dubo. Ĉiu homo havis malmultan tempon por okupiĝo pri kleriĝo, arto, sporto, eĉ simple por komunikado. Multe malpli, ol por liaj devoj al la socio kaj por aferoj, necesaj por la vivo. Eblas ankaŭ alio — nescipovo uzi sian libertempon por kleriĝo kaj perfektiĝo. Ambaŭ aferoj estas signoj de malbona organizo kaj malalta nivelo de la socia konscio. Faj Rodis diras, ke en legitaj de ni tekstoj de radielsendoj de Tormans estas same malmulte da senco, kiel estis ĉe ni en antikvaj historiaj periodoj de la EDM, kiam presitaj sur folioj de malbona papero ĉiutagaj bultenoj de novaĵoj, televidaj kaj radiaj elsendoj portis ne pli ol tri-kvin procentojn da utila informo. Krome, Rodis suspektas — laŭ ekzisto de granda kvanto da semantikaj stereotipoj — ke la skribo de la planedo ial estas sur malalta nivelo. Sed ni ankoraŭ ne vidis ĝin, deĉifrinte la lingvon laŭ registraĵoj de la memormaŝinoj.
— Ĉu ni lernu ankoraŭ la skribon? — ŝerce suspiris Vir Norin. — Kiom longe ni do turniĝu super Tormans?
— Ne tre longe, — konsolis lin Ĉedi, — nun la afero iros pli interese. Hodiaŭ Olla Dez komencis interkaptadon de televidaj elsendoj, kaj, eble, ne pli malfrue, ol morgaŭ ni vidos la vivon de Tormans.
Ili vidis. La televido de Tormans ne atingis la nivelon de fajnega eŭdoplastika teĥniko de la Tero, sed la elsendoj estis klaraj, kun bona kolora gamo.
La ŝipanaro de «Malhela Flamo», krom deĵorantoj, sidadis antaŭ grandega stereoekrano, dum horoj observante fremdan vivon. Homoj de Tormans tiom similis al la teranoj, ke jam neniu plu dubis pri praveco de la diveno de historiistoj pri la sorto de la tri stelŝipoj de la EMU. Stranga sento ekregis la teranojn. Kvazaŭ ili spektis proprajn amasajn spektaklojn, ludatajn pri historiaj temoj. Ili vidis gigantajn urbojn, maldense disĵetitajn laŭ la planedo, kiuj kiel funeloj ensuĉis precipan amason de la loĝantaro. En ili tormansanoj loĝis en malvasto de multetaĝaj domoj, sub kiuj en subteraj labirintoj okazis ĉiutaga teĥnika laboro. Ĉiu urbo, kadrita per zono de malfortaj boskoj, sekcis ilin per larĝaj vojoj, kiel per tentakloj, tiriĝintaj en vastajn kampojn, prisemitajn per iuj vegetaĵoj, similaj al sojfaboj kaj terpomoj de la Tero, kiujn oni kultivis en grandega kvanto. La plej grandaj urboj troviĝis apud bordoj de la ekvatora oceano, sur tiuj partoj de riveraj deltoj, kie ŝtoneca grundo donis apogon por grandaj domoj. Malproksime de riveroj kaj kultivataj kampoj kolosaj areoj da tero estis okupitaj de stepoj kun maldensa herbaro kaj senfine monotonaj veproj.
En la zonoj de kultivata tero estis mirinda manko de konstantaj vilaĝoj. Iaj mornaj konstruaĵoj, longaj kaj malaltaj, lacigadis okulojn per monotona ripetado ĉie — kaj en la kapa kaj en la vosta hemisferoj, apud grandaj urboj kaj apud malpli grandaj koncentriĝoj de loĝantaro. Pezaj maŝinoj moviĝadis en polvo, prilaborante grundon aŭ kolektante rikolton, ne malpli pezaj veturiloj kun bruego kuradis laŭ glataj kaj larĝaj vojoj.
La teraj observantoj miris, kial tiel bruas tiuj grandaj maŝinoj, ĝis ili komprenis, ke la monstra bruego okazas simple pro malbona konstruo de motoroj, pro malbona adapto de maŝinpecoj.
Horon post horo, ne kuraĝante rompi silenton, por ne malhelpi al la kamaradoj, la teranoj spektis la vivon de la fora planedo, afekciitaj per amaso da unuaj impresoj. De tempo al tempo iuj el la ŝipanoj ekstaradis kaj foriradis en tiun parton de la ronda halo, malantaŭ eta vando, kie sur longan tablon oni aranĝis liveradon de nutraĵo. Tie, interŝanĝante impresojn, la homoj manĝadis kaj denove revenadis al la ekranoj, timante perdi eĉ horon el tempo de televidelsendoj de Tormans. Pli ĝuste, ne Tormans, sed la planedo Jan-Jaĥ, kiel ĝi nomiĝis en la tormansa lingvo. Tamen la nomo Tormans tiel firme eniris la konscion de la ekspedicianoj dum ĉiuj monatoj, kiam ĝi estis la ĉefa orientilo de iliaj meditoj, ke la teranoj plu uzis ĝin.
Ili ekkonis ankaŭ la ĉefurbon de la planedo, kies nomo en traduko en la lingvon de la Tero signifis Saĝejo.