— La tormansanoj fobruligis tro multe da natura brulaĵo. Ĉi tie por ni estos malfacile spiri kaj necesos eviti profundajn kavaĵojn de reliefo. Tamen la maro, saturita per karbona dioksido, estos diafana, kiel dum la plej antikvaj geologiaj epokoj de la Tero… verŝajne, kun amaso da kalka sedimento sur la fundo. Ĉio ĉi ne konformas al la kvanto de loĝantaro, notita fare de la cefeanoj antaŭ ducent kvin jaroj.
— Ĉi tie nemalmultas kontraŭdiroj inter planedografio kaj demografio, — konsentis Grif. — Eble, ni ne penu ilin kompreni, antaŭ ol ni malleviĝos sur malaltan orbiton. Se ne estas sputnikoj, do, krom risko de malkaŝo, nenio malhelpas al ni ĉirkaŭflugi la planedon sur ajna alto.
— Des pli ke ni jam prenis ĉion de la unua orbito, — vigle subtenis Tor Lik.
— Ankoraŭ estas okupitaj Ĉedi kaj Faj. Nia lingvistino sukcesis ricevi tekstojn de sufiĉa longo, por kompreni la strukturon de la lingvo per la metodo de Kam Amat. Faj Rodis deziras, ke ni, proksimiĝinte al la planedo kaj observante televidelsendojn, jam komprenu parolojn de tormansanoj.
— Racie! Por ke ni evitu malĝustajn pens-asociojn, el kiuj kreiĝas firmaj kliŝoj, malhelpantaj komprenon.
— Ho, vin, planedologojn, oni nemalbone instruas! Eĉ pri psikologio.
— Oni delonge rimarkis neperfektecon de fizikistoj-kosmologoj, koncentriĝintaj nur al sia tereno. Sen koncepto pri la homo kiel faktoro de tutplaneda skalo okazadis danĝeraj eraroj. Nun oni atentas pri tio, — diris Tor Lik, ekstarante kaj haltigante malviglan iradon de la flava rubando.
— Kaj samtempe vi bonege sukcesis en la fako. Tuj fininte la heraklajn heroaĵojn, vi inventis gipsobolometron kaj el sputniko malkovris tiun gigantan kupro-hidrargan zonon, pri kiu ĝis nun disputadas geologoj, kiel pri rarega escepto, — aldonis Grif Rift.
La juna planedologo rozkoloriĝis pro plezuro kaj, por kaŝi konfuziĝon, aldonis:
— Kaj tiu escepto kuŝas je profundo de dudek kilometroj sub preskaŭ tuta Sinaja ŝildo!..
La planedologo atendis nelonge. Pasis ankoraŭ kelkaj tagoj (noktoj estis tre mallongaj sur tia alto de rivoluo), kaj «Malhela Flamo» nerimarkita deglitis sur orbiton kun alto je malpli ol duono de la diametro de Tormans, kaj, por ne malŝpari multan energion, pligrandigis la relativan rapidon.
Ĉedi kaj Faj Rodis ĉirkaŭpendigis la rondan halon per hipnottabeloj de la lingvo de Tormans. Ĉiu ŝipano, fininta sian laboron, venadis ĉi tien kaj enprofundiĝadis en kontempladon de la skemoj, samtempe aŭskultante kaj subkonscie enmemorigante sonojn kaj sencojn de vortoj de la fremda lingvo. Ne tute fremda — ĝia semantiko kaj aldeologio[10]
tre similis al antikvaj lingvoj de la Tero kun mirinda mikso de vortoj de Orienta Azio kaj de la disvastiĝinta en la fino de la EDM angla lingvo. Simile al la tera, la lingvo de Tormans estis tutplaneda, sed kun iaj restaj dialektoj en malsamaj hemisferoj de la planedo, por kiuj necesis elpensi konvenciajn nomojn, analogajn al la teraj. La hemisfero, direktita antaŭen laŭ kuro de Tormans laŭ sia orbito, estis nomita la Norda, kaj la malantaŭa — la Suda. Kiel montriĝis poste, astronomoj de Tormans nomis ilin respektive la Kapa kaj la Vosta — de la Vivo kaj de la Morto.Komuneco de la lingvo plifaciligis la taskon de la esploristoj, sed ŝanĝiĝo de alteco de sono kaj nazala, jen malrapida, jen rapidiĝanta prononco montriĝis multe pli komplikaj, ol la tera, kun ĝia klara kaj pura elparolo.
— Por kio ĉio ĉi? — indignis Grif Rift, la plej malsukcesa lernanto de Ĉedi. — Ĉu ne eblas esprimi nuancon de penso per ekstra vorto anstataŭ hurlo, krio aŭ miaŭo? Ĉu tio ne estas reveno al la prauloj, el tiuj, kiuj saltadis sur branĉoj?
— Por iuj pli facilas saman vorton prononci malsame, ŝanĝante la sencon, — kontraŭdiris Tivisa, virtuoze «miaŭanta», laŭ la esprimo de la ŝipestro.
— Kaj por mi pli facilas memori dek vortojn, ol ekhurli en mezo aŭ fino de la jam konata, — malkontente sulkigis la brovojn Grif. — Ĉu ne estas egale, cent mil aŭ cent kvindek mil vortoj?
— Ne egale, se la ortografio tiom forte malkoincidas kun la prononco, kiel ĉe la tormasanoj, — aŭtoritete deklaris Ĉedi.
— Kiel povis aperi tiom absurda disiĝo?
— Pro neantaŭvidema konservativismo. Ĝi rimarkeblis ankaŭ ĉe ni en la tempoj antaŭ la monda lingvo kaj antaŭ la raciigo de diversaj lingvoj, kiun devigis fari la apero de tradukaj maŝinoj. Kun rapidiĝo de socia evoluo la lingvo ŝanĝiĝis kaj riĉiĝis, kaj la ortografio restis sur sama nivelo. Eĉ pli malbone: oni insiste simpligadis la ortografion, faciligante la lingvon por pigraj aŭ malinteligentaj homoj, dum la socia evoluo postulis ĉiam plian komplikadon.
— Kaj rezulte la lingvo perdis sian fonetikan riĉon?