Laŭ la vitra vojo moviĝis aro da gejunuloj, svingante per mallongaj bastonetoj kaj batante per ili sonorantajn kaj zumantajn diskojn. Kelkaj el ili portis sur ŝultraj rimenoj malgrandajn ruĝ-orajn skatoletojn, agorditajn al unusama muziko, kiun la teranoj alklasigus al la verd-blua spektro. Ĝis nun tuta aŭdita de ili muziko de Tormans apartenis nur al la ruĝa aŭ la flava spektro de tonoj kaj melodioj.
La televida kamerao proksimiĝis al la irantoj, pligrandiginte el la amaso du geojn, retrorigardantajn al la kunirantoj, kaj pli malproksimen, al la urbo, kun stranga mikso de maltrankvilo kaj montra braveco. La tuta kvaropo estis vestita en samaj intense flavaj survestoj, kolorigitaj per sinuaj nigraj serpentoj kun oscedantaj faŭkoj.
Ĉiu el la viroj donis la manon al sia kunulino. Plu irante per flanko al la ŝtuparo, ili subite ekkantis, pli ĝuste — stride ekkriis. La defian kanton subtenis ĉiuj akompanantoj.
Ĉedi Daan, Faj Rodis kaj Tivisa Henako, plej bone ekposedintaj la lingvon de Tormans, komencis streĉite aŭskulti. Klakis speciala sonfiltrilo, modulanta rapidan neklaran parolon.
— Ili prikantas fruan morton, opiniante ĝin la ĉefa devo de homo rilate al la socio! — ekkriis Tivisa Henako.
Faj Rodis silentis, kliniĝinte al la ekrano, kiel faris ĉiam, afekciite de io vidita. Ĉedi Daan kovris la vizaĝon per la manoj, ripetante la malnete tradukitan kanton, kies melodio komence tiel plaĉis al la teranoj.
«La supera saĝo estas foriri en la morton plena je sano kaj fortoj, evitinte malĝojojn de maljuneco kaj neeviteblajn suferojn de vivsperto…
Tiel oni foriras en varman nokton post vespera kunveno de amikoj…
Tiel oni foriras en freŝan matenon post nokto kun amatoj, mallaŭte ferminte pordon de floranta ĝardeno de vivo.
Kaj potencaj viroj — apogo kaj defendo — iras, frapfermante la pordegon. La lasta frapo eĥas en mallumo de subteraĵoj de tempoj, egale kaŝantaj la estontecon kaj la pasintecon…»
Ĉedi ĉesis traduki kaj, mire rigardinte al Faj Rodis, aldonis:
— Ili kantas, ke la devo de morto venas en la cent unua jaro de ilia vivo. Aŭ laŭ ilia dua kalendaro de Blankaj Steloj, kiu koincidas kun la nia, post dudek kvin jaroj. Tiun kvaropon oni akompanas en Templon de Karesa Morto!
— Kiel povas ekzisti tia socio? — forgesinte decon, indigne ekkriis Olla Dez. — Ju pli alta estas socia strukturo kaj scienco, des pli malfrue maturiĝas homo.
— Ĝuste tial ni, biologoj, antaŭ ĉio jam ekde antikveco de la EDM starigis kiel celon plilongigon de vivo, pli ĝuste, de juneco, — diris Neja Holli, ne deŝirante la rigardon de la procesio de tormansanoj, leviĝanta laŭ la ŝtupoj.
— Ĉe ni pro komplikeco de vivo kaj granda amplekso de informo oni opinias homon infano ĝis la heraklaj heroaĵoj. Ankoraŭ dudek jarojn daŭras juneco, matureco venas nur ĉe kvardekjara aĝo. Poste antaŭ ni estas sepdek jaroj, aŭ eĉ tuta jarcento da matureco, plena je energio, intensa laboro kaj ekkonado de la vivo. Anstataŭ dek — dudek jaroj, kiel en la antikveco. Antaŭe oni opiniis homon maljuna je kvardek jaroj. Mi tiam estus maljunulino, — diris Faj Rodis.
— Kaj homo estis mortanta, nenion eksciinte pri diverseco kaj belo de la mondo! — indigne respondis Vir Norin. — Sed en tia antikveco, kiam naŭdek procentoj da homoj ne scipovis legi, tio ne estas mirinda. Longa vivo estis ŝarĝa, simple ne necesa. Tiujn, kiuj mortis en juneco, oni nomis favoratoj de dioj. Sed sur Tormans estas sufiĉe alta teĥnika civilizo. Kiel do ili povas haki arbojn, kiuj ankoraŭ ne donis fruktojn? Tio estas frenezo kaj pereo!
— Vir, vi forgesis, ke antaŭ ni estas ne komunisma kaj eĉ ne socialisma socio, sed klasa socia strukturo. Laŭ mi, la terura tradicio de frua morto havas rektan rilaton al troloĝateco kaj forkonsumiteco de riĉaĵoj de la planedo, — kontraŭis Rodis.
— Mi komprenas, — diris Ĉedi, — la frua morto estas ne por ĉiuj!
— Jes. Tiuj, kiu kondukas teĥnikan progreson, devas vivi pli longe, ne parolante eĉ pri la reganta elito. Mortas tiuj, kiuj ne povas doni al la socio ion, krom sia vivo kaj nekomplika fizika laboro, alidire la ne kapablaj al altnivela klereco. Ĉiuokaze, sur Tormans estas du klasoj: kleruloj kaj malkleruloj, super kiuj staras regantoj, kaj ie inter ili — artistoj, distrantaj, beligantaj kaj pravigantaj.
— Ankaŭ ili ne mortas je dudek kvin jaroj! — ekkriis Olla Dez.
— Nature. Sed, verŝajne, por aktoroj, tie, kie necesas juneco kaj belo, la limo de la vivo nemulte pli grandas, — respondis Faj Rodis.
Kaj en la TVF de la stelŝipo ektondris akresona, sovaĝe ritma muziko, alterne kun kantado de marŝo, tio estas akorda ritma paŝado de multaj homoj. Jelpantaj sonoj de nekonataj instrumentoj estis rompantaj apenaŭ kapteblan fadenon de la saltanta kaj vantema melodio. Komenciĝis filmo.