Virinoj plej ofte portis vastajn mallongajn ĉemizojn kun larĝaj kaj longaj manikoj kaj malalta staranta kolumo, ĉirkaŭitajn de mola, ordinare nigra, zono, kaj larĝajn pantalonojn, iufoje longajn, ĝis maleoloj, jupojn. Preskaŭ sama estis la vira kostumo, sed kun pli mallongaj baskoj de ĉemizoj. Nur junularo aperadis en mallongaj, super la genuoj, pantalonoj, tre similaj al la teraj. En publikaj kunvenoj aŭ en solenoj oni surmetadis vestaĵon el helaj ornamitaj ŝtofoj kaj supre — mallongajn mantelojn kun bonega brodaĵo.
La vestaĵaro ŝajnis al la teranoj oportuna kaj simple produktebla, ĝi konformis al la varma klimato de la planedo kaj al tre diversaj kondiĉoj de laboro. Belaj kombinoj de ruĝaj kaj flavaj kolornuancoj videble plaĉis al la plejmulto da virinoj kaj tre konvenis al malhela koloro de ilia haŭto kaj al nigraj haroj. Viroj estis preferantaj griz-violajn kaj purpurajn kolorojn kun kontrasta ornamo sur kolumoj kaj manikoj. Parto de tormansanoj portis sur maldekstra flanko de brusto, super koro, galonojn en formo de oblonga horizontala rombo kun iaj signoj. Kiel rimarkis Ĉedi, tiujn, en kies rombo brilis io simila al okulo, oni speciale respektis. Sed ĝenerale estimo al aliulo ŝajne malestis. Senceremonia interpuŝado sur strato, nescipovo liberigi vojon al aliulo aŭ helpi al stumblinta iranto miregigis la stelŝipanojn. Eĉ pli, etaj malfeliĉoj, kiel falo sur strato, kaŭzadis ridon de hazardaj atestantoj. Sufiĉis al homo rompi fragilaĵon, disŝuti iun portaĵon, homoj tuj ridetadis, kvazaŭ ĝojante al la malfeliĉeto.
Se okazis granda malfeliĉo — televidaj elsendoj iufoje montradis katastrofojn kun veturiloj aŭ flugaparatoj, — do tuj kunvenadis homamaso.
Homoj ĉirkaŭadis la suferintojn kaj silente staradis, observante kun avida sciemo, kiel flave vestitaj viroj, evidente kuracistoj kaj savistoj, helpas al la vunditoj. La homamaso pligrandiĝadis, el ĉiuj flankoj alkuradis novaj spektantoj kun same avida, besta sciemo sur vizaĝoj. Tio, ke homoj kuris ne por helpi, sed nur por rigardi, pleje mirigis la teranojn.
Kiam elsendo okazis rekte el stadiono, fabriko, informstacio, urbaj stratoj kaj eĉ el loĝejoj, tiam paroladon de anoncisto aŭ muzikon nepre akompanis monotona obtuza muĝado, kiun la stelŝipanoj komence opiniis malperfekteco de la elsendado. Sed evidentiĝis, ke sur Tormans oni tute ne zorgas pri forigo de bruo. Veturiloj muĝis kaj knaris per siaj motoroj, la ĉielo tremis pro bruo de flugaparatoj. Tormansanoj parolis, fajfis kaj laŭte kriis, tute ne ĝeniĝante pro ĉirkaŭantoj. Miloj da etaj radiaparatoj aldonadis al la komuna muĝado malagordan miksaĵon de muziko, kantado aŭ simple laŭta kaj malagrable modulita parolo. Kiel povis elteni la loĝantoj de la planedo tiun abomenan bruon, ne haltantan eĉ por minuto, malfortiĝantan nur dum profunda nokto, restis enigmo por la kuracisto kaj la biologo de «Malhela Flamo».
Poiomete penetrante en la fremdan vivon, la teranoj trovis strangan trajton en elsendoj de tutplanedaj novaĵoj. Ties programo tiom diferencis de enhavo de ĝenerala programo de elsendoj de la Tero, ke meritis specialan esploron.
Nur malgrandan atenton oni donadis al atingoj de scienco, al montro de arto, de historiaj trovaĵoj kaj malkovroj, kiuj okupadis la ĉefan lokon en la teraj elsendoj, ne parolante eĉ pri plene malestantaj en Tormans novaĵoj de la Granda Ringo. Ne estis tutplanedaj diskutoj pri iuj ŝanĝoj en socia aranĝo, perfektigoj aŭ projektoj de grandaj konstruaĵoj, organizoj de grandaj esploroj. Neniu metis ajnajn demandojn, starigante ilin, kiel sur la Tero, antaŭ Konsilioj aŭ persone antaŭ iuj el la plej bonaj pensantoj de la homaro.