Laŭ vastaĵoj de altherbaj stepoj treniĝis mallertaj ĉaroj, jungitaj per kornohavaj kvarpieduloj, similaj al la teraj remaĉuloj, ĉu antilopoj, ĉu bovoj. Sur pli longkruraj, similaj al cervoj animaloj rajdis ĝisnigre sunbrunigitaj tormansanoj, svingante hakilojn aŭ meĥanismojn, analogajn al pulvopafiloj de la tera antikveco. La rajdantoj sentime defendadis sin kontraŭ aroj de rampaj mallongkruraj rabobestoj, kontraŭ amasoj da teruraj serpentoj kun altaj kapoj, platigitaj ĉe flankoj. Iufoje la ĉarojn atakis samaj rajdantoj, kiuj pafis galopante. En interpafado pereadis aŭ la karavano, veturinta laŭ stepo, aŭ la atakintoj, aŭ ambaŭ kune.
La teranoj rapide komprenis, ke ili spektas filmon pri disloĝiĝo de tormansanoj laŭ la planedo. Restis malklare, kiuj estis la atakantaj rabistoj. Ilin ne eblis opinii aborigenoj de la planedo, ĉar ili per nenio diferencis de la transloĝantoj.
La ŝipanaro de «Malhela Flamo» devis spekti amason da filmoj, spektakloj kaj bildoj pri la heroa pasinteco, pri ekrego de la nova planedo. Furiozaj interbatadoj, rajdadoj, murdoj alternis kun mirinde banala kaj mizera montro de spirita vivo. Ĉie kaj ĉiam venkadis junaj viroj, havantaj kvalitojn, speciale valorajn en tiu imagita mondo de distraj iluzioj: batemon, forton, rapidan reagon, scipovon pafi el primitiva armilo en aspekto de tubeto, el kiu per forto de gasa dilatiĝo elpuŝiĝas peza peceto de metalo.
Similaj temoj ripetiĝadis en diversaj variaĵoj kaj tre rapide tedis al la teranoj. Tamen ili plu spektis ilin pro pecetoj de aŭtentika kroniko de antikvaj tempoj, nemalofte metitaj en stultegan scenaron. En la malnovaj fragmentoj videblis aspekto de virga kaj vivriĉa planedo, ankoraŭ ne tuŝita de homa enmiksiĝo. Sama, nur kun eĉ pli potenca animala kaj vegeta vivo, estis la antaŭhistoria Tero. Ripetiĝis la bildo, iam konita en la tera historio dum koloniigo de Ameriko fare de la blanka raso. Pioniroj estis periferie, liberaj, senbridaj, malbone obeantaj al la leĝoj, dum konservantoj de la kredo kaj la sociordo estis en priloĝitaj centroj. Poste okazis bridado de la pioniroj ĝis plena subpremo de la libera socio. Kaj ne vane la ĉefurbo de la planedo nomiĝas Saĝejo. Tiu nomo aperis dum la pionira tempo de ekrego de la planedo Tormans.
Sur Tormans komence stepoj dominis super arbaroj. La naturo de la planedo ne kreis gigantajn animalojn, kiel elefantoj, rinoceroj aŭ ĝirafoj de la Tero. La plej grandaj el surteraj kvarpieduloj estis kornohavaj estaĵoj, amplekse egalaj al averaĝa tera bovo, nun jam malaperintaj. Kolosaj gregoj de bovsimilaj kaj antilopsimilaj estaĵoj iam plenigadis grandegajn stepojn. En malprofundaj maroj, varmigitaj per radioj de la ruĝa suno, svarmis en densaj algaroj fiŝoj, mirinde similaj al la teraj.
La maleston de fortaj ventoj sur la planedo konfirmis tio, ke sur altaj lokoj de ekvatora bordo antaŭe kreskis arboj de grandeco, neimagebla sur la Tero. En zonoj, pli proksimaj al la polusoj, antaŭe ekzistis vastaj marĉoj, kovritaj per densejoj de monotonaj arboj, similaj al la teraj taksodioj, sed nur kun bruna koloro de malgrandaj kaj mallarĝaj folietoj, similaj al dispremitaj koniferaj pingloj.
Ĉio ĉi ekzistis sur Tormans, kiel nedisputeble atestis filmoj, faritaj en foraj tempoj. Sed nun la teranoj ĉie vidis aŭ kultivatajn kampojn, aŭ senfinajn areojn da malalta arbustaro, varmigitajn de la suno kaj senigitajn je ĉiuj aliaj vegetaĵoj. Eĉ malfortaj ventoj de Tormans levadis kaj turnadis densan polvon super arbustoj. Pli plaĉe aspektis sekaj stepoj, sed ankaŭ tie herbo ŝajnis malalta kaj maldensa, pli simile al duondezertoj, iam oftaj en la zono de alizeaj ringoj de la Tero.
Ĉu, eble, la filmoj pri la pasinteco de la planedo kvietigadis naturan sopiron de tormansanoj pri estinta diverseco de la naturo? Plej multaj homoj loĝis en grandegaj urboj, kie, certe, sovaĝa rajdado kaj pafado sur stepaj vastaĵoj aŭ ĉasaj ekspedicioj en densajn arbarojn sub helaj kaj klaraj steloj por ĉiam foriris en la nerevenigeblan pasintecon.
Pli malfacile estis klarigeblaj alispecaj spektaĵoj, en kiuj belaj virinoj parte nudiĝadis, farante erotikajn movojn kaj rigidiĝante en brakumoj de viroj en abomene malkaŝaj pozoj. Samtempe la teranoj neniam vidis plenan nudecon aŭ puran malkovritecon de Eroso, tiom kutimajn sur la gepatra planedo. Ĉi tie nepre io restis kaŝita, misformita, kovrita, aludante al iaj malpermesitaj aŭ sekretaj kvalitoj, eble, por eksciti malfortan fantazion aŭ por doni specialan guston al tedintaj kaj seninteresiĝintaj seksaj rilatoj.
Tiu specifa erotismo kombiniĝis kun nekonata sur la Tero nepreco de vesto. Neniu rajtis aperi en publikaj lokoj aŭ esti hejme en ĉeesto de aliuloj alie, ol plene kovrinte sian korpon.