— Inter ili estis ankaŭ saĝuloj kaj herooj, — ne konfuziĝis Olla Dez. — Mi dezirus renkonti tiajn homojn. — Ŝi metis la manojn malantaŭ la kapon kaj apogiĝis per la dorso je elstaraĵo de divano, reveme mallarĝiginte la okulojn.
Faj Rodis atente rigardis al la inĝeniero de komunikado.
— Ĉedi pravas en unu afero, — diris ŝi, — en agoj de ĉiuj ĉi regnestroj, krom kondiĉeco, estis ankaŭ manko de kompreno de foraj konsekvencoj. Tio naskadis senresponson, kaŭzantan tragikajn rezultojn. Kaj mi komprenas ankaŭ Olla-n Dez.
— Kiel? — ekkriis samtempe Ĉedi, Vir kaj Tivisa.
— Ajna homo de la Tero estas tiel singarda en siaj agoj, ke malgajnas komparon kun regantoj de nia antikveco. Li ne havas eksterajn signojn de potenco, kvankam en la realo li estas kvazaŭ singarde paŝanta elefantego antaŭ blinde kuranta timigita cervo.
— Ĉu reganto — kaj timigita? — ekridis Olla. — La unua kontraŭas la duan.
— Kaj sekve, konsistigas dialektikan unuecon, — konkludis Faj Rodis.
Tiaspecaj disputoj ripetiĝadis multfoje, sed subite venis fino al la trankvila esplorado de la planedo.
La nokta deĵoranto pri radiaj elsendoj — ĉi-foje tiu estis Gen Atal — alarme vekis Rodis-on, Grift-on kaj Ĉedi-n. Ĉiuj kvar kolektiĝis ĉe malhela ekrano, trastrekita nur per lumanta indika linio kun ĝiaj oscilaj saltoj. La tradukilo estis malŝaltita, ĉar la sonantaj vortoj estis nun kompreneblaj por la stelŝipanoj:
«La mesaĝo de la ĉefa observatorio de la Vosto estas konfirmita de la observaj stacioj. Ĉirkaŭ nia planedo rivoluas nekonata astro — probable, kosma ŝipo. La orbito estas cirkla, angulo al la ekvatora ebeno estas 45, alto estas 200, rapido…»
— Ili scipovas kalkuli ankaŭ orbitojn, — grumblis Grif Rift.
«La ampleksoj de la astro laŭ anticipaj datumoj estas multe malpliaj, ol tiuj de la stelŝipo, vizitinta nin en la Epoko de la Saĝa Rifuzo. La dua raporto de la observaj stacioj estos je la oka matene».
— Jen, ni estas rimarkitaj, — kun malgaja voĉnuanco diris Grif Rift, turnante sin al Faj Rodis. — Kion ni faru?
Rodis ne sukcesis respondi, kiam eklumis la granda ekrano kaj sur ĝi aperis la konata anoncisto.
— Urĝa mesaĝo! Ĉiuj aŭskultu! Aŭskultu Saĝejon! — La tormansano parolis abrupte, akre, kvazaŭ bojante meze de frazoj. Li legis la mesaĝon pri la stelŝipo kaj finis: — Je la deka horo de mateno elpaŝos la amiko de la granda Ĉojo Ĉagas, Zet Ug mem. Ĉiuj aŭskultu Saĝejon!
— Kion ni faru? — ripetis Grif Rift, mallaŭtiginte la ripetan mesaĝon.
— Ni parolu kun Tormans! Post la elpaŝo de Zet Ug ni interrompos la elsendon, kaj sur ĉiuj ekranoj aperos mi kun peto pri alteriĝo. Olla Dez prepariĝis al tia okazo. — Sur la vangoj de Faj Rodis aperis ruĝo de facila ekscitiĝo.
Je la difinita tempo la tuta stelŝipanaro kunvenis ĉe la komunikaj ekranoj. Venis gravega momento. Pro ĝi ili estis senditaj de la Tero kaj faris la tutan nekredeblan rektradian flugon. Ĉio dependas de tio, kiel konstruiĝos rilatoj de la gastoj, bedaŭrinde nevokitaj, kun la tormansanoj, pli ĝuste, kun iliaj regantoj. Ĉar decido de tiu grupeto de homoj, eĉ, probable, de sola Ĉojo Ĉagas, determinos «la volon» de Tormans kaj la sukceson de la ekspedicio de la teranoj.
Signala horloĝo super kornico de reflektilo de la stereoekrano iris laŭ la tempo de la ĉefurbo de Tormans. Faj Rodis, provizore foririnta en sian kajuton, aperis proksimume je kvaronhoro antaŭ la elpaŝo de Zet Ug. Probable, ŝi anticipe preparis robon de ŝatata tormansa koloro — la ruĝa, kun ore-oranĝa ornamo el lanugeca profundkolora ŝtofo. La kontrastigitaj per tiu robo konataj trajtoj de Faj Rodis iĝis pli necedemaj kaj firmaj, preskaŭ minacaj, kaj ŝiaj malabruptaj moviĝoj ŝajnis rebriloj de la ruĝa suno de Tormans. Ŝi eĉ pli mallonge detranĉis la harojn, plene malkovrinte la fieran kolon. Zorgeme frizita, kun bukloj de nigraj haroj sur la vangoj, sen ajna ornamaĵo, Faj Rodis eksidis en la fotelon antaŭ la ekrano, ne dirinte eĉ vorton al la kamaradoj. Mallaŭtigita kutima kantado de la aparatoj de DES ne rompis streĉitan silenton de la ŝipo.
Sonoraj, sonantaj metale batoj, kiel je giganta batalŝildo, proklamis komencon de elpaŝo de unu el la regantoj de la planedo. Dum ioma tempo la ekrano restis malplena, poste sur ĝi aperis nealta homo en ruĝa survesto, brodita per bizare sinuantaj oraj serpentoj. Lia haŭto ŝajnis pli hela, ol tiu de la plej multaj tormansanoj. Malsana pufeco mildigis akrajn sulkojn ĉirkaŭ la larĝa maldiklipa buŝo, la malgrandaj saĝaj okuloj brilis per decidemo kaj samtempe kuradis maltrankvile, kvazaŭ la tormansano timis ion preteratenti.
Olla Dez subpremis suspiron de nekompreno kaj elreviĝo kaj strabis al Faj Rodis. Tiu restis senpasia, kvazaŭ la aspekto de tiu homo ne estis por ŝi neatendita.
Zetrino Umrog glatigis per la mano la altan, kalvetan frunton, sulkigitan per transversaj faltoj.