“La ĉefaj produktaĵoj de tiuj urboj”, skribis sinjoro Pikviko, “ŝajne estas soldatoj, maristoj, judoj, kalko, salikoketoj, oficiroj kaj havenlaboristoj. La ĉefaj provizaĵoj elmetitaj por vendo sur la publikaj stratoj estas maraĵoj, migdala karamelo, pomoj, platfiŝoj kaj ostroj. La stratoj prezentas viglan kaj ageman aspekton, ĉefe rezulte de la festeno de la soldatoj. Vere ĝojigas mensojn filantropajn, vidi ĉi bravulojn ŝanceliri sub influo de superfluantaj entuziasmo kaj alkoholaĵo; tiom pli kiam mi memoras, ke sekvado de ili kaj spritado kun ili havigas malmultekostan kaj senkulpan distraĵon al la knaba populacio. Nenio (aldonis sinjoro Pikviko) povas superi lian bonhumoron. Ĝuste en la tago antaŭ nia alveno unu el ili estis plej forte ofendita en la domo de trinkejestro. La kelnerino pozitive rifuzis verŝi por li pli da trinkaĵo; pro kio li (nur ludeme) elingigis sian bajoneton kaj vundis la ŝultron de la junulino. Kaj tamen tiu bravulo la unua iris al tiu domo la postan matenon kaj esprimis sian pretecon preteratenti la aferon kaj forgesi la okazaĵon.
“La konsumado de tabako en tiuj urboj (daŭrigis sinjoro Pikviko) nepre estas tre granda: kaj la odoro, kiu plenigas la stratojn, devas esti ege frandinda por tiuj, kiuj ekstreme ŝatas fumadon. Supraĵeca vojaĝanto eble anatemus la malpurecon, kiu estas ilia ĉefa karakterizo. Sed al tiuj, kiuj rigardas tion indiko de trafiko kaj komerca prospero, ĝi estas vere kontentiga”.
Akurate je la kvina horo venis la fremdulo, kaj baldaŭ poste la vespermanĝo.
Li jam senigis sin de la brunpapera pakaĵo, sed neniom ŝanĝis siajn vestaĵojn, kaj li estis, se tio estis ebla, pli ol antaŭe parolema.
“Kio estas tio?” li demandis, kiam la kelnero forigis unu el la kovriloj.
“Soleoj, sinjoro”.
“Soleoj – ha! – bonegaj fiŝoj – ĉiuj venas el Londono – diliĝencaj proprietuloj aranĝas politikajn vespermanĝojn – transportado de soleoj – dekoj da korboj – ruzaj personoj – glason da vino, sinjoro?”
“Kun plezuro”, diris sinjoro Pikviko; kaj la fremdulo trinkis vinon, unue kun li, poste kun sinjoro Snodgraso, kaj poste kun sinjoro Tupmano, kaj poste kun sinjoro Vinklo, kaj poste kun la tuta societo, preskaŭ tiel rapide kiel li parolis.
“Diabla tohuvabohuo sur la ŝtuparo, kelnero”, diris la fremdulo. “Benkoj supreniras – ĉarpentistoj subeniras – lampoj, glasoj, harpoj. Kio prepariĝas?”
“Balo, sinjoro”, diris la kelnero.
“Privata, ĉu?”
“Ne, sinjoro, ne privata, sinjoro. Balo por financi bonfaradon, sinjoro”.
“Ĉu multaj ĉarmulinoj estas en tiu ĉi urbo, ĉu vi scias, sinjoro?” demandis sinjoro Tupmano kun granda intereso.
“Brilaj – bonegaj. Kento[12]
, sinjoro – ĉiu konas Kenton – pomoj, ĉerizoj, lupoloj kaj virinoj. Ĉu glason da vino, sinjoro?”“Kun granda plezuro”, respondis sinjoro Tupmano.
La fremdulo verŝis kaj malverŝis.
“Mi tre ŝatus partopreni,” diris sinjoro Tupmano, revenante al la temo de la balo, “tre ŝatus”.
“Biletoj ĉe la baro, sinjoro”, enmetis la kelnero, “po duongineo[13]
, sinjoro”.Sinjoro Tupmano denove esprimis seriozan deziron ĉeesti la festenon, sed vidinte neniun respondon en la malhelaj okuloj de sinjoro Snodgraso, nek en la distrita rigardo de sinjoro Pikviko, li sin donis kun granda intereso al la portvino kaj deserto, kiuj estis ĵus surtabligitaj. La kelnero foriris, kaj la societo estis lasita por ĝui la komfortajn du horojn postvespermanĝajn.
“Pardonpete, sinjoro”, diris la fremdulo, “botelo stagnas – ĉirkaŭpasigu ĝin – vojo de la suno – tra la butontruo – neniom da postlasaĵo”, kaj li malplenigis sian glason, kiun li plenigis antaŭ proksimume du minutoj, kaj enverŝis alian, kun mieno de homo kutimiĝinta pri ĝi.
La vino estis pasigita, kaj nova provizo estis mendita. La vizitanto parolis, la pikvikanoj aŭskultis. Sinjoro Tupmano ĉiumomente pli emis partopreni la balon. La vizaĝo de sinjoro Pikviko ardis je mieno de universala filantropio, kaj sinjoro Vinklo kaj sinjoro Snodgraso profunde endormiĝis.
“Oni komencas tie supre”, diris la fremdulo, “aŭdas la socion – violonoj agordiĝas – nun la harpo – jen komencate”.
La diversaj sonoj, kiuj trovis por si vojon malsupren anoncis la komenciĝon de la unua kvadrilo.
“Kiom mi ŝatus partopreni”, diris sinjoro Tupmano, denove.
“Ankaŭ mi”, diris la fremdulo, “damninda valizaro – pezaj pramoj – nenio vestinda – strange, ĉu ne?”
Nu, ĝenerala bonvolemo estis unu el la ĉefaj karakterizoj de la Pikvika teorio, kaj neniu pli rimarkindis pro la fervora maniero akcepti tian noblan principon ol sinjoro Tresio Tupmano. La nombro de la ekzemploj, registritaj en la protokoloj de la societo, kiam tiu bonegulo direktis ricevontojn de bonfarado al la domoj de aliaj anoj por uzitaj vestaĵoj aŭ monhelpo, estis preskaŭ nekredebla.
“Mi plezure pruntedonus al vi indan vestaĵon tiucele”, diris sinjoro Tresio Tupmano, “sed vi estas iom svelta, kaj mi estas…”
“Iom dika – maturiĝinta Bakĥo – tranĉis la foliojn – desurbareliĝis, kaj preferis krudan lanaĵon, ĉu ne? – ne duoble distilita, sed duoble misstilita – ha! ha! Pasigu la vinon”.