“Vi volas diri”, diris la afabla onklino, eĉ pli mallaŭtigante sian voĉon, “vi volis diri, ke vi ne taksas la kurbiĝon de Izabela tiel bedaŭrinda, kiel la malmodeston de Emilia. Nu, ŝi ja malmodestas! Vi ne povas imagi, kiom tio foje malfeliĉigas min. Mi certe priploras tion dum multaj horoj… mia kara frato estas tiom bona kaj tiom sensuspekta, ke li neniam vidas tion; mi certas, ke, se li vidus, tio rompus al li la koron. Mi volus supozi, ke tio estas nura maniero… Mi esperas, ke jes…” (Tie la amema parencino elpuŝis profundan suspiron kaj skuis sian kapon malĝoje.)
“Mi certas, ke la onklino parolas pri ni”, flustris fraŭlino Emilia Vardlo al sia fratino… “Mi tute certas pri tio… Ŝi aspektas tiel malice”.
“Ĉu vere?” respondis Izabela. “Hmm! Onklino kara!”
“Jes, karulino mia!”
“Mi tre timas, ke vi malvarmumos, onklino. Akceptu silkan poŝtukon por ĉirkaŭvolvi vian karan maljunan kapon… memoru vian aĝon!”
Kiom ajn meritita estis tiu rebato, ĝi estis kiel eble plej malica. Ne eblis diveni laŭ kiu responda formo la indigniĝo de la onklino esprimus sin, se sinjoro Vardlo ne estus nekonscie ŝanĝinta la temon per emfaza alvoko de Joĉjo.
“Damnatu tiu knabo”, diris la maljuna sinjoro, “li denove endormiĝis”.
“Tre eksterordinara knabo”, diris sinjoro Pikviko. “Ĉu li ĉiam tiamaniere dormas?”
“Li dormas!” diris la maljuna sinjoro, “li ĉiam dormas. Plenigas komisiojn dormante kaj ronkas dum li servas ĉetable”.
“Tre strange!” diris sinjoro Pikviko.
“Ha, vere strange”, respondis la maljuna sinjoro. “Mi fieras pri tiu knabo… nenial maldungus lin… Li estas natura kuriozaĵo! Jen Joĉjo… Joĉjo… forprenu ĉi tiujn aferojn kaj malfermu pluan botelon… Ĉu vi aŭdas?”
La grasa knabo stariĝis, malfermis siajn okulojn, glutis pecegon da pasteĉo, kiun li ĝuste maĉadis endormiĝante, kaj malrapide plenumis la ordonon de sia mastro, ĝojaĉante pri la restaĵoj de la festo, dum li forigis la telerojn kaj enmetis ilin en la korbegon. La freŝa botelo estis eligita kaj rapide malplenigita; la korbego estis ligita al sia antaŭa loko, la grasa knabo denove surgrimpis la sidbenkon, la okulvitroj kaj la lorno estis denove alĝustigitaj, kaj la manovroj de la armeanoj rekomenciĝis. Okazis granda siblado, bruego de kanonoj kaj ektimiĝo de la damoj, kaj poste mino estis eksplodigita plezurige al ĉiuj; kaj kiam la mineksplodo finiĝis, la armeanoj kaj la ĉeestantoj imitis ĝian ekzemplon kaj finiĝis al afero.
“Nu, memoru”, diris la maljuna sinjoro manpremante kun sinjoro Pikviko je la fino de konversacio sporade daŭrigita fine de la spektaklo, “ni vidos vin ĉiujn morgaŭ”.
“Tre certe”, respondis sinjoro Pikviko.
“Vi konas la adreson”.
“Manora Bieno, Dingledelo”, diris sinjoro Pikviko, konsultante sian notkajeron.
“Ĝuste tiel”, diris la maljuna sinjoro. “Mi ne liberigos vin, sciu, dum malpli ol unu semajno, kaj mi promesas, ke vi vidos ĉion vidindan. Se vi celis trovi kamparan vivon, venu al mi, kaj mi havigos al vi abunde da ĝi. Joĉjo… damnatu tiu knabo, li denove endormiĝis… Joĉjo, helpu al Tomo entimonigi la ĉevalojn”.
La ĉevaloj estis entimonigitaj, la koĉero surgrimpis, la grasa knabo grimpis ĝis lia flanko, adiaŭoj estis interŝanĝitaj, kaj la kaleŝo forklakis. Kiam la pikvikanoj turnis sin por lastfoje rigardi ĝin, la subiranta suno riĉe ardigis la vizaĝojn de iliaj gastigantoj, kaj trafis la figuron de la grasa knabo. Lia kapo estis klinita al la brusto, kaj li denove dormis.
Ĉapitro 5
Mallonga, montranta interalie kiel sinjoro Pikviko entreprenis veturigon, kaj sinjoro Vinklo rajdadon, kaj kiel ili ambaŭ plenumis tion
Hela kaj agrabla estis la ĉielo, balzama la aero, kaj bela la aspekto de ĉiu objekto en la ĉirkaŭaĵo, dum sinjoro Pikviko apogiĝis al la balustradoj de Roĉestera Ponto, kontemplante la naturon kaj atendante sian matenmanĝon. La vidaĵo efektive estis tia, kia ĉarmus menson multe malpli mediteman ol tiu, al kiu ĝi prezentiĝis.