“Bonega propono”, diris sinjoro Pikviko. “Vinklo, ĉu vi volas iri surĉevale?”
Sinjoro Vinklo efektive vartis en la plej profunda angulo de sia koro konsiderindajn hezitojn pri sia ĉevalrajda lerto; sed, ĉar li neniel volis, ke oni suspektu tion, li tuj respondis kun granda kuraĝo:
“Certe. Tion mi ĝuus pli ol ion alian”.
Sinjoro Vinklo estis alkurinta sian sorton, nenia rimedo eblis.
“Ili estu antaŭ la pordo je la dek-unua horo”, diris sinjoro Pikviko.
“En ordo, sinjoro”, respondis la kelnero.
La kelnero foriris, la matenmanĝo finiĝis, kaj la vojaĝontoj supreniris al siaj respektivaj dormoĉambroj, por pretigi novajn vestaĵojn kunprenotajn dum la venonta vojaĝo.
Sinjoro Pikviko estis kompletiginta siajn antaŭpreparojn kaj rigardis trans la kafoĉambraj rulkurtenoj al la surstrataj pasantoj, kiam envenis la kelnero kaj anoncis, ke la ĉaro estas preta — anonco konfirmita de la veturilo mem aperanta antaŭ la diritaj rulkurtenoj.
Ĝi estis iom stranga eta verda skatolo kun kvar radoj, kun malalta loko simila al vinbotelujo por du personoj malantaŭe, kaj altigita sidloko por unu persono antaŭe, tirata de grandega bruna ĉevalo montranta konsiderindan ostan simetrion. Hotela grumo staris proksime, tenante la bridon de alia grandega ĉevalo — verŝajne proksima parenco de tiu ĉe la ĉaro — jam selita por sinjoro Vinklo.
“Benatu mia animo!” diris sinjoro Pikviko, kiam ili staris sur la pavimo dum la surtutoj estis enmetataj. “Benatu mia animo! Kiu veturigos? Pri tio mi ne pensis”.
“Ho, kompreneble vi”, diris sinjoro Tupmano.
“Kompreneble”, diris sinjoro Snodgraso.
“Ĉu mi?” ekkriis sinjoro Pikviko.
“Nenio plej ete timinda, sinjoro”, enmetis la ĉevalzorgisto. “Garantias ĝin kvieta, sinjoro; bebo sur brakoj povus veturigi ĝin”.
“Ĝi ne saltas flanken, ĉu?” demandis sinjoro Pikviko.
“Ĉu saltas flanken, sinjoro?.. Ĝi ne saltus flanken, se ĝi renkontus furgonon plenan da simioj kun forbruligitaj vostoj”.
Tiu lasta rekomendo estis nedisputebla. Sinjoro Tupmano kaj sinjoro Snodgraso eniris la vinbotelujon, sinjoro Pikviko supreniris al sia sidloko, kaj metis siajn piedojn sur tolkovritan breton sube konstruitan tiucele.
“Nu, brila Vilhelmo”, diris la hotela grumo al sia helpanto, “donu al la sinjoro la kondukilojn”.
“Brila Vilhelmo” — verŝajne nomita tiel pro siaj glataj haroj kaj oleeca trajtaro — metis la kondukilojn en la maldekstran manon de sinjoro Pikviko, kaj la grumo puŝis vipon en lian dekstran.
“Tpr!” ekkriis sinjoro Pikviko, kiam la alta kvarpiedulo evidentigis firman emon retroiri tra la kafoĉambra fenestro.
“Sto-op!” eĥis sinjoro Vinklo kaj sinjoro Snodgraso el la vinbotelujo.
“Nur ĝia ludemo, sinjoroj”, diris la ĉefgrumo kuraĝige. “Nur tenu ĝin, Vilhelmo”.
La vicgrumo malhelpis la impetemon de la besto, kaj la ĉefgrumo kuris por helpi sinjoron Vinklo surseliĝi.
“Aliflanke, sinjoro, mi petas”.
“Forblovu min, se la sinjoro ne intencis supreniri malĝustaflanke”, flustris rikana postiljono al la neesprimeble kontenta kelnero.
Sinjoro Vinklo, tiel instruite, surseliĝis proksimume tiel malfacile, kiel se li grimpus la flankon de unuaranga militŝipo.
“Ĉu bone?” demandis sinjoro Pikviko kun interna antaŭsento, ke estis malbone.
“Bone”, respondis sinjoro Vinklo mallaŭte.
“Forlasu ilin”, kriis la ĉefzorgisto. “Retenu ĝin, sinjoro”.
Kaj ekiris la ĉaro kaj la rajdĉevalo: kun sinjoro Pikviko sur la gvidbenko de unu kaj sinjoro Vinklo sur la dorso de l’ alia, ĝojigante kaj kontentigante la tutan hotelkorton.
“Pro kio ĝi iras flanken?” diris sinjoro Snodgraso en la vinbotelujo al sinjoro Vinklo sur la selo.
“Mi tute ne scias”, respondis sinjoro Vinklo.
Lia ĉevalo drivis laŭ la strato plej mistermaniere: flankantaŭe, dum la kapo frontis unu vojflankon kaj la vosto — la alian.
Al sinjoro Pikviko mankis okazo observi ĉu tiun aŭ alian detalon, ĉar ĉiuj liaj kapabloj koncentriĝis al regado de la besto jungita al la ĉaro, kiu evidentigis diversajn karakterizojn, tre interesajn por preterpasantoj, sed tute ne egale amuzajn por iu ajn sidanta malantaŭ ĝi. Krom konstanta suprenĵeto de la kapo laŭ maniero tre malagrabla kaj malkomforta, kaj trenado de la kondukiloj ĝis grado, kiu ege malfaciligis al sinjoro Pikviko la tenadon, ĝi havis unikan tendencon de tempo al tempo subite ekkuri al la kontraŭa flanko de la vojo, poste abrupte halti, kaj poste kuradi antaŭen dum kelkaj minutoj, je rapideco kiun tute neeblis regi.
“Kion do ĝi celas, tion farante?” diris sinjoro Snodgraso, kiam la ĉevalo la dudekan fojon plenumis tiun manovron.
“Mi ne scias”, respondis sinjoro Tupmano. “Tio vere aspektas kiel flankensaltado, ĉu ne?”
Sinjoro Snodgraso estis respondonta, sed lin interrompis krio de sinjoro Pikviko.
“Tpr!” diris tiu sinjoro. “Mi faligis mian vipon”.
“Vinklo”, diris sinjoro Snodgraso, kiam la rajdanto altrotis sur la alta ĉevalo kun sia ĉapelo sur la oreloj kaj komplete skuiĝanta, kvazaŭ li skuiĝus diseriĝe pro la perforta ekzercado. “Estu bonulo kaj levu la vipon”.