Maldekstre de la spektanto kuŝis la ruina muro, rompita multloke, kaj en kelkaj lokoj superpendanta per krudaj kaj pezaj masoj la mallarĝan strandon. Grandaj fukonodaĵoj kroĉiĝis al la akrangulaj kaj pintaj ŝtonoj, tremante pro ĉiu ventospiro, kaj verda hedero kroĉiĝis morne ĉirkaŭ la malhelaj kaj ruinaj kreneloj. Malantaŭe leviĝis la antikva kastelo, kun sentegmentaj turoj kaj masivaj muroj foreriĝantaj, sed fiere rakontanta al ni pri siaj propraj potenco kaj forto, ekzemple kiam antaŭ sepcent jaroj ĝi resonigis la batadon de armiloj aŭ la bruon de festado kaj diboĉado. Ambaŭflanke la bordoj de la rivero Medvejo, kovritaj de grenkampoj kaj paŝtejoj, kun jen kaj jen ventmuelilo aŭ malproksima preĝejo, etendiĝis for ĝis limoj de la vidpovo, prezentante riĉan kaj varian pejzaĝon, plibeligitan de la ŝanĝiĝantaj ombroj, kiuj rapide trapasis ĝin dum la maldensaj kaj duonformitaj nuboj forglitis en la lumo de la matena suno. La rivero, spegulanta la klaran bluon de la ĉielo, ekbrilis kaj sparkis, dum ĝi fluis senbrue plu; kaj la remiloj de fiŝkaptistoj trempiĝis en la akvon kun klara kaj likva sono, dum la pezaj sed pitoreskaj boatoj glisis malrapide sur la fluo.
Sinjoro Pikviko estis vekita el la agrabla revo, en kiun lin kondukis la aferoj antaŭ li, per profunda suspiro kaj tuŝo sur lia ŝultro. Li turnis sin: kaj la morna viro estis ĉe lia flanko.
“Kontemplas la vidaĵon, ĉu?” demandis la morna viro.
“Mi jes”, diris sinjoro Pikviko.
“Kaj gratulas vin pro la frua ellitiĝo, ĉu?”
Sinjoro Pikviko kapjesis.
“Ha! La homoj devas ellitiĝi frue, por vidi la sunon en ties tuta gloro, ĉar ĝia beleco malofte daŭras tra la tuta tago. La tagmateno kaj la vivmateno nur tro bone similas unu alian”.
“Vi parolas la veron, sinjoro”, diris sinjoro Pikviko.
“Kiel ofte oni diras”, daŭrigis la mornulo, “‘la mateno tro belas por daŭri tiel’. Kiel ofte oni povus diri tion pri nia ĉiutaga ekzistado. Dio! Kiom mi rezignus por rehavigi la tagojn de mia infaneco, aŭ por povi forgesi ilin eterne!”
“Vi travivis multe da ĝenoj, sinjoro”, diris sinjoro Pikviko kompateme.
“Mi tion ja”, diris la mornulo haste, “mi tion ja. Pli ol tiuj, kiuj nun min vidas kredus eble”. Li paŭzis momenton kaj poste diris abrupte: “Ĉu iam venis al vi en la kapon dum tia ĉi mateno, ke dronado estus feliĉo kaj paco?”
“Dio benu min, ne!” respondis sinjoro Pikviko, iomete sin forigante de la balustrado, kiam ebleco, ke la mornulo transpuŝus lin eksperimente, venis iom forte en lian kapon.
“Tion pensis mi, ofte”, diris la mornulo, ne rimarkinte la moviĝon. “La trankvila friska akvo ŝajnas al mi murmuri inviton al ripozo kaj trankvilo. Salto, plaŭdo, mallonga barakto; vidiĝas ondeto momente, iom post iom ĝi reduktiĝas al milda agitiĝo; la akvo fermiĝis super via kapo, kaj la mondo fermis por ĉiam viajn mizerojn kaj misfortunon”.
La enfalintaj okuloj de la mornulo ekardis hele dum la parolo, sed la momenta ekscito rapide forpasis, kaj li forturniĝis trankvile, dirante:
“Jen… sufiĉe pri tio. Mi volas paroli al vi pri alia temo. Vi invitis min legi tiun paperon, la antaŭhieraŭan vesperon, kaj aŭskultis atente, dum mi tion faris”.
“Vere”, respondis sinjoro Pikviko, “kaj mi certe pensis…”
“Mi petis neniun opinion, kaj neniun mi deziras. Vi vojaĝas cele amuzon kaj instruon. Supoze, se mi sendus al vi manuskripton kuriozan — vidu, ne kuriozan ĉar malracian aŭ neprobablan, sed kuriozan kiel folio el la romano de reala vivo, ĉu vi komunikus ĝin al la klubo, kiun vi menciis tiel ofte?”
“Certe”, respondis sinjoro Pikviko, “se tion vi volus, ĝi estus enskribita en ties protokolon”.
“Vi ricevos ĝin”, respondis la mornulo. “Vian adreson”.
Kiam sinjoro Pikviko komunikis ilian probablan vojon, la mornulo zorge notis ĝin en grasa kajero kaj, malakceptinte insistan inviton de sinjoro Pikviko al matenmanĝo, li forlasis tiun sinjoron ĉe lia hotelo kaj formarŝis malrapide.
Sinjoro Pikviko trovis, ke liaj tri kunuloj ellitiĝis kaj atendis lian alvenon por komenci la matenmanĝon, kiu estis prete surtabligita en tenta aranĝo. Ili sidiĝis ĉetable, kaj kradrostita ŝinko, ovoj, teo, kafo kaj diversaĵoj komencis malaperi laŭ rapideco, kiu atestis samtempe la bonegecon de la manĝaĵoj kaj la apetiton de la konsumantoj.
“Nu, pri Manora Bieno”, diris sinjoro Pikviko. “Kiel ni vojaĝu?”
“Eble ni prefere diskutu kun la kelnero”, diris sinjoro Tupmano, kaj la kelnero estis do alvokita.
“Dingledelo, sinjoroj… dek kvin mejloj, sinjoroj… translanda vojo… ĉu poŝtista ĉaro, sinjoro?”
“Poŝtista ĉaro havas lokon nur por du”, diris sinjoro Pikviko.
“Vere, sinjoro… pardonpetas, sinjoro… Tre agrabla kvarrada ĉaro, sinjoro… du sidlokoj malantaŭe… unu antaŭe por la sinjoro veturiganta… ho, pardonpete, sinjoro… tio enhavas nur tri”.
“Kion fari?” diris sinjoro Snodgraso.
“Eble unu el la sinjoroj ŝatus rajdi, sinjoro?” proponis la kelnero, rigardante al sinjoro Vinklo. “Tre bonaj rajdĉevaloj, sinjoro… iu ajn servanto de sinjoro Vardlo venonta al Roĉestero revenigos ilin, sinjoro”.