“Ĉi tien — ĉi tien — bonega amuziĝo — multe da biero — okshoftoj da; tranĉaĵoj da bovaĵo — kastritaj bovoj; mustardo — laŭ furgonŝarĝoj; glora tago — sidiĝu — sentu vin hejme — ĝojas revidi vin — tre”.
Sinjoro Pikviko laŭordone sidiĝis, kaj ankaŭ sinjoro Vinklo kaj sinjoro Snodgraso obeis la instrukciojn de sia mistera amiko. Sinjoro Vardlo spektis tion, silente mirante.
“Jen sinjoro Vardlo — unu el miaj amikoj”, diris sinjoro Pikviko.
“Amiko via! — Kara sinjoro, kiel vi fartas? — Amiko de amiko mia — donu al mi la manon, sinjoro”.
La fremdulo kaptis la manon de sinjoro Vardlo kun la tuta fervoro de proksima intimeco multjara, kaj poste retroiris unu-du paŝojn kvazaŭ por plene trarigardi lian vizaĝon kaj lian figuron, kaj poste manpremis lin denove, se eble pli varme ol antaŭe.
“Nu, kaj kiamaniere vi trafis ĉi tien?” diris sinjoro Pikviko, kun rideto en kiu bonkoreco baraktis kontraŭ surpriziĝo.
“Vidu”, respondis la fremdulo, “gastante en la Krono — Krono en Mageltono — renkontis societon — flanelaj jakoj — blankaj pantalonoj — anĉovaj sandviĉoj — rostitaj renoj — bonegaj homoj — gloraj”.
Sinjoro Pikviko sufiĉe bone sciis la stenografian sistemon de la fremdulo por kompreni laŭ tiu rapida kaj sporada komuniko, ke li iel starigis konatecon kun la tut-mageltonanoj, kiun li evoluigis, laŭ maniero propra al si, ĝis tiu kvanto da kamaradeco je kiu povas esti facile fondita ĝenerala invito. Lia scivolo estis tial kontentigita, kaj surmetinte la okulvitrojn li pretigis sin por spekti la ludon, kiu ĵus komenciĝis.
Tut-mageltono estis la unuaj batontoj; kaj la intereso intensiĝis kiam sinjoro Damkinzo kaj sinjoro Podro, du el la plej famaj anoj de tiu tre distinginda klubo, marŝis batil-en-mane al siaj respektivaj golejoj. Sinjoro Lufeo, la plej elstara ornamaĵo de Dingledelo, estis elektita por pilki kontraŭ la timinda Damkinzo, kaj sinjoro Stragelzo estis elektita por plenumi la saman bonkoraĵon kontraŭ la ĝis tiam nevenkita Podro. Pluraj ludantoj estis starigitaj por “gardi” en diversaj lokoj sur la kampo, kaj ĉiu el ili kreis al si la ĝustan sintenon per metado de po unu mano sur ĉiu genuo kaj per profunda kliniĝo kvazaŭ li pretigus sian dorson por komencanto en ŝafsaltado. Ĉiuj regulaj ludantoj faras simile; — efektive estas ĝenerale supozate, ke tute maleblas gardi ĝuste en ajna alia pozicio.
La ludgvidistoj estis postenitaj malantaŭ la golejoj; la registrantoj pretiĝis por noĉi la poentojn; senspira silento sekvis. Sinjoro Lufeo retroiris kelkajn paŝojn malantaŭ la golejo de la pasiva Podro, kaj premis la pilkon al sia dekstra okulo dum kelkaj sekundoj. Damkinzo memfide atendis ĝian alvenon kun okuloj fiksitaj al la moviĝoj de Lufeo.
“Lud’!” subite kriis la batanto.
La pilko flugis el lia mano rekte kaj rapide al la meza paliseto de la golejo. La singarda Damkinzo estis atenta; ĝi falis sur la ekstremon de la batilo, kaj forsaltis foren super la kapoj de la gardantoj, kiuj ĵus kliniĝis sufiĉe malalten por ebligi ke ĝi superflugu ilin.
“Kuru… kuru… alian. — Nu, jam alĵetu ĝin — ale ĝin — haltu tie — alian — ne — jes — ne — ale ĝin, ale ĝin!”
Tiaj krioj sekvis la baton; kaj ĉe ties fino Tut-mageltono jam gajnis du poentojn. Ankaŭ Podro ne postrestis en meritado de laŭroj por garni sin kaj Mageltonon. Li baris la dubindajn ĵetojn, maltrafis la malbonajn, trafis la bonajn kaj sendis ilin fluge al ĉiuj partoj de la kampo. La gardantoj varmiĝis kaj laciĝis; la batantojn oni ŝanĝis kaj ili batadis ĝis doloris la brakoj; sed Damkinzo kaj Podro restis nevenkitaj. Se iu maljuneta sinjoro provis haltigi la pilkon, ĝi ruliĝis inter liaj kruroj aŭ forglitis inter la fingroj. Se iu sveltulo provis kapti ĝin, ĝi frapis lin sur la nazon kaj agrable resaltis duoble impete, dum la okuloj de la sveltulo larmpleniĝis kaj lia korpo tordiĝis angore. Se ĝi estis ĵetita rekte al golejo, Damkinzo jam alvenis tien antaŭ la pilko. Resume, kiam Damkinzo estis kapte eksigita, kaj Podro batil-trafe eksigita, Tut-mageltono jam noĉis kvindek kvar, dum la poentaro de la Dingledelanoj estis tiel manka kiel iliaj vizaĝesprimoj. La totalo estis tro granda por esti reatingita. Vane faris la avida Lufeo kaj la entuziasma Stragelzo ĉion sugestitan de la lerto kaj sperto por regajni la perdaĵon de Dingledelo en la batalo; — estis senutile; kaj frue dum la decidiga ludo cedis, kaj Dingledelo konfesis la superan bravecon de Tut-mageltono.
Intertempe la fremdulo manĝis, trinkis kaj parolis senĉese. Post ĉiu lerta bato li esprimis sian kontenton kaj aprobon de la batinto laŭ maniero tre degna kaj supereca, kiu sendube tre plaĉis al la koncerna persono; kaj pri ĉiu fuŝa kaptoprovo kaj ĉiu malsukcesa provo haltigi la pilkon, li lanĉis al la kapo de la koncerna individuo sian personan malaprobon per tiaj akuzoj kiaj “Ha, ha! Stupidulo”, “Aj, buterfingrulo”, “Fuŝulo”, “Blago” kaj tiel pluaj ekkrioj kiuj ŝajnis difini lin laŭ la opinio de ĉiuj ĉirkaŭstarantoj plej elstara kaj nedubebla taksisto pri la tuta arto kaj mistero de la nobla kriketa ludo.