Li rigardis dekstren, sed li vidis neniun; liaj okuloj vagis maldekstren, kaj trapikis la vidkampon; li gapis en la ĉielon, sed ne tie oni vokis lin; kaj poste li faris tion, kion ordinara menso tuj farus — li rigardis al la ĝardeno, kaj tie li vidis sinjoron Vardlo.
“Kiel vi fartas?” diris tiu bonhumora individuo, senspira pro sia propra antaŭvido de plezuro. “Mateno bela, ĉu ne vere? Mi ĝojas vidi vin tiom frue vekiĝinta. Descendu rapide kaj elvenu. Mi atendos vin ĉi tie”.
Dua invito ne necesis al sinjoro Pikviko. Dek minutoj sufiĉis por la kompletigo de lia sinvestado, kaj fine de tiu tempo li staris apud la maljuna sinjoro.
“Ha!” diris sinjoro Pikviko siavice, vidante ke lia kunulo estis armita per pafilo, kaj ke alia kuŝis preta sur la herbo. “Kio estas okazonta?”
“Nu, via amiko kaj mi”, respondis la gastiganto, “iros pafi frugilegojn antaŭ la matenmanĝo. Li estas tre kompetenta pafemulo, ĉu ne?”
“Mi aŭdis lin diri, ke li tre kompetentas”, respondis sinjoro Pikviko, “sed mi neniam vidis lin celi al io”.
“Nu”, diris la gastiganto, “mi ŝatus, ke li venu. Joĉjo… Joĉjo!”
La grasa knabo, kiu influite de la matena ekscito ne aspektis pli ol trikvarone dormanta, elvenis el la domo.
“Supreniru voki la sinjoron, kaj diru al li, ke li trovos min kaj sinjoron Pikviko en la frugilegejo. Gvidu la sinjoron tien; ĉu vi aŭdas?”
La knabo foriris por plenumi sian komision; kaj la gastiganto, portante ambaŭ pafilojn kvazaŭ dua Robinsono Kruso, iris la antaŭa el la ĝardeno.
“Jen la loko”, diris la maljuna sinjoro, paŭzante post kelkminuta promeno en arba avenuo. La informo ne necesis, ĉar la senĉesa grakado de la sensciaj frugilegoj sufiĉe indikis ilian ĉeeston.
La maljuna sinjoro kuŝigis unu pafilon sur la teron, kaj ŝargis la alian.
“Jen ili venas”, diris sinjoro Pikviko; kaj dum li parolis la figuroj de sinjoro Tupmano, sinjoro Snodgraso kaj sinjoro Vinklo aperis en la foro. La grasa knabo, ne tute certa pri kiu sinjoro oni petis lin alvoki, kun aparta sagaco kaj por malhelpi eblecon de eraro, alvokis ilin ĉiujn.
“Venu rapide”, kriis la maljuna sinjoro, alparolante sinjoron Vinklo. “Tia entuziasmulo kia vi devis antaŭlonge ellitiĝi, eĉ por bagatela afero, kia la nuna”.
Sinjoro Vinklo respondis per trudita rideto, kaj levis la liberan pafilon kun vizaĝesprimo kian supozeble vidigus metafizika frugilego, influita de antaŭsento pri sia okazonta morto violenta. Tio eble estis entuziasmo, sed ĝi rimarkinde similis mizeron.
La maljuna sinjoro kapsignis; kaj du ĉifonaj knaboj, kiuj estis postenigitaj tie sub komando de l’ juna Lamberto*, senprokraste komencis surgrimpi du el la arboj.
“Kion celas tiuj junuloj?” demandis sinjoro Pikviko abrupte.
Li estis iom alarmita, ĉar li ne tute certis pri ebleco, ke la malprospero de la agrikultura fako, pri kiu li ofte aŭdis sufiĉe multe, devigis knabetojn de l’ kamparo vivteni sin danĝere kaj hazarde prezentante sin kiel celojn por senspertaj sportantoj.
“Nur komenci la ludon”, respondis sinjoro Vardlo, ridante.
“Nur kion?” demandis sinjoro Pikviko.
“Nu, klarlingve, timigi la frugilegojn”.
“Ho, ĉu nur tion?”
“Vi estas kontenta, ĉu?”
“Tute”.
“Bone. Ĉu mi komencu?”
“Bonvolu”, diris sinjoro Vinklo, ĝoja pri ajna prokrasto.
“Staru flanken do. Nun ek al”.
La knabo kriis, kaj skuis branĉon surhavantan neston. Seso da junaj frugilegoj laŭte konversaciintaj elflugis por demandi, kio okazas. Responde pafis la maljuna sinjoro. Suben falis unu birdo, kaj la ceteraj forflugis.
“Levu ĝin, Joĉjo”, diris la maljuna sinjoro.
Vidiĝis rideto sur la vizaĝo de la junulo, dum li antaŭeniris. Malprecizaj imagoj pri frugilega pasteĉo traflosis lian fantazion. Li ridis, kiam li retroiris kun la birdo — tiu estis grasa specimeno.
“Nu, sinjoro Vinklo”, diris la gastiganto, reŝargante la propran pafilon. “Pafu libere”.
Sinjoro Vinklo antaŭeniris kaj celis sian pafilon. Sinjoro Pikviko kaj ties amikoj kaŭris senintence por eviti damaĝon pro la peza falaĵo da frugilegoj, kiun ili nepre atendis okazonta pro la detrua paftubo de sia amiko. Sekvis solena paŭzo… krio… flugilbatado… mallaŭta klako.
“Ha!” diris la maljuna sinjoro.
“Ĉu ĝi ne pafas?” demandis sinjoro Pikviko.
“Mispafo”, diris sinjoro Vinklo, kiu estis tre pala: probable pro desapontiĝo.
“Strange”, diris la maljuna sinjoro, prenante la pafilon. “Neniam antaŭe spertis mispafon iu el ili. He, mi tute ne vidas la prajmon”.
“Benatu mia animo”, diris sinjoro Vinklo. “Konfesinde mi forgesis pri la prajmo!”
La etan mankon oni korektis. Sinjoro Pikviko denove kaŭris. Sinjoro Vinklo antaŭenpaŝis kun mieno firma kaj rezoluta; kaj sinjoro Tupmano rigardis de malantaŭ arbo. La knabo kriis; kvar birdoj elflugis. Sinjoro Vinklo pafis. Aŭdiĝis kriĉo de homo — ne de frugilego — en korpa dolorego. Sinjoro Tupmano estis savinta la vivojn de multnombraj senofendaj birdoj, ricevinte porcion de la municio en sia brako maldekstra.