“Ne eblus lasi min en manoj pli kapablaj”, diris sinjoro Tupmano.
“Tute ne eblus”, diris sinjoro Snodgraso.
Do estis decidite, ke sinjoron Tupmano oni lasos hejme prizorgatan de la virinoj; kaj ke la ceteraj gastoj, gvidate de sinjoro Vardlo, aliros la lokon kie okazos tiu lertomontrado, kiu vekis la tutan Mageltonon el ĝia torporo kaj inokulis Dingledelon per febra ekscitiĝo.
Pro tio ke ilia promenejo, kiu longis ne pli ol du mejlojn, trapasis ombrumitajn vojetojn kaj izolajn padojn, kaj ĉar ilia interparolado temis pri la ĉarma scenaro, kiu ĉirkaŭis ilin ĉiuflanke, sinjoro Pikviko preskaŭ bedaŭris la uzitan rapidecon, kiam li trovis sin sur la ĉefstrato de la urbo Mageltono.
Ĉiu havanta topografian emon tre bone scias, ke Mageltono estas urbo jure rekonata, kun urbestro, burĝoj kaj honoraj civitanoj; kaj ĉiu studinto de la alparoloj de la urbestro al la honoraj civitanoj, aŭ de la honoraj civitanoj al la urbestro, aŭ de ambaŭ al la burĝoj, aŭ de ĉiuj tri al la parlamento, el tio lernis kion ili devis scii anticipe, ke Mageltono estas antikva kaj lojala burgo, kuniganta energian subtenon de kristanaj principoj kun senlaca ligateco al la rajtoj komercaj. Por tiujn vidigi, la urbestro, burĝaro kaj ceteraj civitanoj prezentis diversokaze ne malpli ol mil kvarcent dudek petskribojn kontraŭ daŭrigo de nigrula sklaveco en eksterlando, — kaj saman nombron kontraŭ ajna entrudiĝo en la enlandan fabriksistemon; sesdek ok favore al vendado de postenoj en la eklezio, kaj okdek ses favore al malpermeso de dimanĉa komercado surstrate.
Sinjoro Pikviko staris sur la ĉefstrato de tiu meritoplena urbo kaj rigardis kun scivolema mieno, al kiu ne mankis intereso, la ĉirkaŭajn objektojn. Vidiĝis aperta placo por la foiro; kaj meze de ĝi granda gastejo kun ŝildofosto montranta objekton tre oftan en arto sed malofte renkontatan en la naturo — nome, bluan leonon kun tri kurbaj kruroj en la aero, sin ekvilibrigantan sur la ekstrema pinto de la meza ungego sur la kvara piedo. En la vidkampo troviĝis oficejo de aŭkciisto-fajrasekuristo, grenvendejo, tolaĵvendejo, selfarejo, distilejo, spicistejo, kaj ŝuvendejo — tiu lasta varejo estis utiligata ankaŭ por distribuado de ĉapoj, ĉapeloj, vestaĵoj, katunaj ombreloj kaj utilaj informoj. Vidiĝis ruĝbrika domo kun malgranda pavimita korto antaŭe, kiu rekoneble apartenis al la advokato; kaj vidiĝis, cetere, alta ruĝbrika domo kun ĵaluzioj kaj granda latuna nomtabulo sur kiu estis bone legebla anonco, ke ĝi apartenas al la kuracisto. Kelkaj knaboj sin direktis al la kriketludejo: kaj du-tri butikistoj starantaj en la butikaj enirejoj aspektis kvazaŭ ili tre volonte sin direktus samloken, kion ili efektive povintus fari ne perdante tial tre multe da komerco. Sinjoro Pikviko, paŭzinte por fari tiujn observojn, prinototajn je okazo pli konvena, rapidis reatingi siajn amikojn, kiuj jam forturniĝis de la ĉefstrato kaj vidis la batalkampon.
La golejoj estis starigitaj, kaj ankaŭ tendega duopo kie la konkurantaroj ripozu kaj refreŝiĝu. La ludo ankoraŭ ne komenciĝis. Du-tri dingledelanoj, kaj tut-mageltonanoj, amuziĝis majestmiene ĵetante pilkon senzorge de mano al mano; kaj pluraj aliaj sinjoroj vestitaj same kiel ili en pajlaj ĉapeloj, flanelaj jakoj, kaj blankaj pantalonoj — kostumo en kiu ili tre aspektis kiel amatoraj ŝtonmasonistoj — lokiĝis ĉirkaŭ la tendoj, al unu el kiuj kondukis la partion sinjoro Vardlo.
Plurdekoj da “Kiel-vi-fartas?” salutis la alvenon de la maljuna sinjoro; kaj ĝenerala levado de pajlaj ĉapeloj kaj antaŭenkliniĝo de flanelaj jakoj sekvis la prezentadon de liaj gastoj kiel sinjoroj el Londono, kiuj tre deziras spekti la okazaĵojn de la tago, kiujn, — li ne dubas, — ili treege ĝuos.
“Prefere enpaŝu la tendegon, ŝajnas al mi, sinjoro”, diris unu tre korpulenta sinjoro, kies korpo kaj kruroj aspektis kiel duono de giganta rulaĵo da flanelo starigita sur duopo da plenblovitaj kusenkovriloj.
“Tion vi trovos pli agrabla, sinjoro”, urĝis alia korpulentulo, kiu forte similis la alian duonon de la menciita flanelrulaĵo.
“Vi tre afablas”, diris sinjoro Pikviko.
“Ĉi tien”, diris la unua parolinto. “Ĉi tie oni noĉas* — temas pri la plej taŭga loko sur la tuta kampo”; kaj la kriketludonto, anhelante antaŭen, kondukis ilin al la tendo.
“Bonega ludo — vigla sporto — bela ekzerciĝo — tre”, estis la vortoj, kiuj trafis la orelojn de sinjoro Pikviko kiam li eniris la tendon; kaj la unua vidiĝis al liaj okuloj lia verdvestita amiko de la Roĉestera diliĝenco kiu paroladis, ne malmulte ĝojigante kaj edifante elektitan rondon da elektitoj el Tut-mageltono. Liaj vestaĵoj estis iom plitaŭgigitaj, kaj li surhavis botojn; sed li estis nemiskonebla.
Tiu fremdulo tuj rekonis siajn amikojn, impetis antaŭen kaj kaptinte la manon de sinjoro Pikviko, trenis lin al seĝo laŭ sia kutima senhezito, la tutan tempon parolante kvazaŭ la tuta organizado okazis sub lia aparta patronado kaj instrukcioj.