Estus neeble priskribi la konfuzon kiu sekvis. Rakonti kiel sinjoro Pikviko en la unuaj ondiĝoj de sia emocio nomis sinjoron Vinklo “Sentaŭgulo!”; kiel sinjoro Tupmano kuŝis plata sur la tero; kaj kiel sinjoro Vinklo genuis terurite apud li; kiel sinjoro Tupmano vokis distrite per iu ina antaŭnomo, kaj poste malfermis unu okulon, kaj poste la duan, kaj poste refalis malantaŭen kaj fermis ambaŭ; — ĉio ĉi estus tiel malfacile priskribebla detale, kiel estus pentri la poioman rekonsciiĝon de la misfortuna persono, la bandaĝadon de lia brako per poŝtukoj, kaj lian malrapidan rekondukon subtenate de la brakoj de liaj maltrankvilaj amikoj.
Ili proksimiĝis al la domo. La sinjorinoj troviĝis ĉe la ĝardenpordo, atendante ilian alvenon kaj sian matenmanĝon. La fraŭlina onklino aperis; ŝi ridetis kaj gestis, ke ili marŝu pli rapide. Estis evidente, ke ŝi scias nenion pri la malfeliĉa okazaĵo. La kompatinda! Vere estas momentoj, kiam nescio estas efektiva kontento.
Ili pliproksimiĝis.
“Nu, kio ja ĝenas la maljunan sinjoreton?” diris Izabela Vardlo. La fraŭlina onklino malatentis la komenton; ŝi supozis ĝin aludo al sinjoro Pikviko. Al ŝiaj okuloj Tresio Tupmano estas junulo; ŝi rigardis liajn jarojn per lupeo malgrandiga.
“Ne timu”, alvokis la maljuna gastiganto, timante alarmi siajn filinojn. La eta societo tiel komplete ĉirkaŭis sinjoron Tupmano, ke tiuj ankoraŭ ne povis klare vidi la naturon de la akcidento.
“Ne timu”, diris la gastiganto.
“Kio okazis?” kriĉis la sinjorinoj.
“Al sinjoro Tupmano okazis eta akcidento; jen ĉio”.
La fraŭlina onklino eligis pikan kriĉon, histerie ekridis, kaj falis malantaŭen sur la brakojn de siaj nevinoj.
“Ĵetu sur ŝin iom da malvarma akvo”, diris la maljuna sinjoro.
“Ne, ne”, murmuris la fraŭlina onklino, “mi jam pli bonfartas. Bela, Emilia — kuraciston! Ĉu li vundiĝis?.. Ĉu li estas mortinta?.. Ĉu li… ha, ha, ha!”
La fraŭlina onklino eksplodis je konvulsio numero du de histeria ridado kun intermitaj kriĉoj.
“Trankviliĝu”, diris sinjoro Tupmano, emociita preskaŭ ĝislarme de tiu simpatiesprimo pro liaj suferoj. “Kara, kara sinjorino, trankviliĝu”.
“Tiu voĉo estas lia!” ekkriis la fraŭlina onklino; kaj fortaj simptomoj de konvulsio numero tri senprokraste evoluigis sin.
“Ne agitiĝu, mi petegas vin, plej kara sinjorino”, diris sinjoro Tupmano kalmige. “Mi tre malmulte vundiĝis, mi certigas vin”.
“Do vi ne estas mortinta!” eligis la histeriulino. “Ho, diru, ke vi ne estas mortinta!”
“Ne stultumu, Raĥaela”, enmetis sinjoro Vardlo, iom pli krude ol konvenis al la poezieca naturo de la sceno. “Kiom diable utilas, ke li diru sin nemortinta?”
“Ne, ne, mi ne estas mortinta”, diris sinjoro Tupmano. “Mi bezonas nenies helpon krom la via. Permesu, ke mi apogu min per via brako”. Li aldonis flustre: “Ho, Fraŭlino Raĥaela!”
La agitita damo proksimiĝis, kaj proponis sian brakon. Ili turnis sin en la matenmanĝan ĉambreton. Sinjoro Tresio Tupmano malferoce premis ŝian manon al siaj lipoj, kaj sinkis sur la kanapon.
“Ĉu vi svenemas?” demandis la maltrankvila Raĥaela.
“Ne”, diris sinjoro Tupmano. “Estas nenio. Mi pli bone fartos baldaŭ”. Li fermis siajn okulojn.
“Li dormas”, murmuris la fraŭlina onklino. (Liaj vidorganoj jam estis fermitaj preskaŭ dudek sekundojn.) “Kara… kara… sinjoro Tupmano!”
Sinjoro Tupmano salte stariĝis.
“Ho, diru denove tiujn vortojn!” li ekkriis.
La damo ektikis.
“Espereble vi ne aŭdis ilin?” ŝi diris embarasite.
“Ho jes, mi aŭdis!” respondis sinjoro Tupmano, “ripetu ilin. Se vi deziras, ke mi rekonsciiĝu, ripetu ilin”.
“Ĉit!” diris la damo. “Mia frato”.
Sinjoro Tresio Tupmano reokupis sian antaŭan pozicion; kaj sinjoro Vardlo, kune kun kuracisto, envenis la ĉambron.
La brako estis ekzamenita, la vundo estis bandaĝita kaj difinita kiel tre malgrava; kaj kiam la mensoj de la societo estis tiel trankviligitaj, oni eksatigis siajn apetitojn kun mienoj, al kiuj estis redonitaj esprimoj de feliĉo. Nur sinjoro Pikviko estis silenta kaj sinretena. Dubon kaj malfidon vidigis lia vizaĝo. Lia fido pri sinjoro Vinklo estis skuita — skuegita — per la matenaj okazaĵoj.
“Ĉu vi ludas kriketon?” demandis sinjoro Vardlo al la tiraljoro.
Alian fojon sinjoro Vinklo respondus jese. Li konsciis la delikatecon de sia situacio, kaj modeste respondis:
“Ne”.
“Ĉu vi, sinjoro?” demandis sinjoro Snodgraso.
“Iam mi estis ludanto”, respondis la gastiganto; “sed mi jam rezignis pri tio. Mi pagas kotizon al la ĉi-tiea klubo, sed mi ne ludas”.
“Grava matĉo okazos hodiaŭ, ĉu ne vere”, diris sinjoro Pikviko.
“Jes”, respondis la gastiganto. “Kompreneble vi ŝatus spekti ĝin”.
“Mi, sinjoro”, respondis sinjoro Pikviko, “ŝatas spekti ĉiujn sportojn, kiujn oni povas sendanĝere partopreni, kaj ĉe kiuj la maltrafaj rezultoj de malspertuloj ne endanĝerigas homajn vivojn”.
Sinjoro Pikviko paŭzis, kaj rigardadis senĉese sinjoron Vinklo, kiu kuntiriĝis pro la serĉema atento de sia estro. Post kelkaj minutoj la grandiozulo forturnis siajn okulojn, kaj aldonis:
“Ĉu ni prave lasus nian vunditan amikon al prizorgo de la damoj?”