“Ĉu la sinjorino estas nun en Anglujo, sinjoro?” demandis sinjoro Tupmano, kiun la priskribo pri ŝiaj ĉarmaĵoj potence impresis.
“Mortis, sinjoro – mortis”, diris la fremdulo, metante al sia dekstra okulo la magran restaĵon de tre malnova batista poŝtuko. — Neniam refortiĝis post la stomaka pumpilo – subfosis korpostaton – viktimiĝis”.
“Kaj ŝia patro?” demandis la poeziema Snodgraso.
“Pentemo kaj mizero”, respondis la fremdulo. “Subita malapero – klaĉo de l’ tuta urbo – serĉado ĉie – sensukcese – publika fontano sur la granda placo ĉesis liveri akvon – pasis semajnoj – daŭre ne funkcias – laboristoj dungitaj por purigi ĝin – akvo forigita – bopatro trovita ŝtopita kapantaŭe en la ĉeftubo, kun plena konfeso en dekstra boto – eltiris lin, kaj la fontano denove liveris akvon, tiel vigle kiel pli frue”.
“Ĉu vi permesas al mi notskribi tiun etan romantikan historion, sinjoro?” diris sinjoro Snodgraso, ege emociita.
“Volonte, sinjoro, volonte – kvindek pliaj, se vi emas aŭdi ilin – stranga vivo la mia – iom kurioza historio – ne eksterordinara, tamen unika”.
Tiamaniere, kun okaza glaso da elo, kiel speco de parentezo, kiam la diliĝenco ŝanĝis ĉevalojn, la fremdulo daŭrigis, ĝis ili alvenis la Roĉesteran ponton, ĝis kiam la notkajeroj de sinjoro Pikviko kaj sinjoro Snodgraso estis tute plenigitaj de liaj elektitaj aventuroj.
“Grandioza ruinaĵo”, diris sinjoro Aŭgusto Snodgraso kun la tuta poezia fervoro, kiu karakterizis lin, kiam ili ekvidis la belan malnovan kastelon.
“Kia bela studaĵo por antikvemulo!” estis la vortoj falintaj el la buŝo de sinjoro Pikviko, kiam li almetis sian teleskopon al sia okulo.
“Ha! Brava loko”, diris la fremdulo, “glorplena konstruaĵo – brovumantaj muroj – ŝanceliĝantaj arkaĵoj – malhelaj niĉoj – diseriĝantaj ŝtuparoj – ankaŭ malnova katedralo – grandega odoro – piedoj de pilgrimantoj trivis la antikvajn ŝtupojn – saksaj pordetoj[10]
– konfesejoj kvazaŭ monprenulaj giĉetoj en teatroj – strangaj uloj tiuj monaĥoj – papoj, kaj lord-trezoristoj, kaj ĉiaj maljunuloj, kun ruĝaj vizaĝegoj, kaj rompitaj nazoj, aperas ĉiutage – ankaŭ ĉamkoloraj brustovestoj – alumetaj pafiloj – sarkofago – bela loko – ankaŭ antikvaj legendoj – strangaj historioj: bonege”, la fremdulo daŭre monologis ĝis ili venis al la taverno Virbovo sur la ĉefstrato, kie la diliĝenco haltis.“Ĉu vi restos ĉi tie, sinjoro?” demandis sinjoro Natanielo Vinklo.
“Ĉi tie – ne mi – sed vi prefere – bona gastejo – agrablaj litoj – la plej proksima estas ĉe Vrajto, multekosta – tre multekosta – duonkrono[11]
sur la kalkulon se vi rigardas la kelneron – pagigas vin pli se vi vespermanĝas ĉe amiko ol se vi vespermanĝas en la kafoĉambro – kuriozuloj – tre”.Sinjoro Vinklo turnis sin al sinjoro Pikviko kaj murmuris kelkajn vortojn; flustro pasis de sinjoro Pikviko al sinjoro Snodgraso, de sinjoro Snodgraso al sinjoro Tupmano, kaj konsentaj kapklinoj estis interŝanĝitaj. Sinjoro Pikviko alparolis la fremdulon:
“Vi faris al ni tre gravan servon hodiaŭ matene, sinjoro. Ĉu vi permesos, ke ni proponu etan indikon pri nia dankemo, petante la favoron de via societo ĉe vespermanĝo?”
“Granda plezuro – ne arogas dekreti, sed kradrostita kokinaĵo kaj fungoj – bonega afero! – je kioma horo?”
“Mi pripensu”, respondis sinjoro Pikviko, konsultante sian poŝhorloĝon, “nun estas preskaŭ la tria. Ĉu ni diru je la kvina?”
“Bonege taŭgas por mi”, diris la fremdulo, “je la kvina akurate – ĝis tiam – gardu vin”.
Levinte la pinĉitan ĉapelon ĝis kelkaj coloj de sur la kapo, kaj senzorge remetinte ĝin tre unuflanke, la fremdulo, kun duono de la brunpapera pakaĵo etendiĝanta el la poŝo, marŝis vigle tra la korto kaj turniĝis sur la ĉefstraton.
“Evidente vojaĝinto en multaj landoj, kaj atenta observanto de homoj kaj aferoj”, diris sinjoro Pikviko.
“Mi ŝatus vidi lian poemon”, diris sinjoro Snodgraso.
“Mi tre volonte vidus tiun hundon”, diris sinjoro Vinklo.
Sinjoro Tupmano diris nenion, sed li pensis pri Donna Kristina, la stomaka pumpilo, kaj la fontano; kaj liaj okuloj larmoplenis.
Luinte privatan salonon, inspektinte dormoĉambrojn kaj mendinte vespermanĝon, la kunularo elpromenis por rigardi la urbon kaj apudan najbaraĵon.
Ni ne trovas post atenta tralegado de la notoj de sinjoro Pikviko pri la kvar urboj, Straŭdo, Roĉestero, Ĉathamo kaj Bromptono, ke liaj impresoj rilate ties aspekton grave diferencas de tiuj aliaj vojaĝintoj, kiuj trairis la saman terenon. Lia ĝenerala priskribo estas facile resumebla.