Kiam la infano estis jaraĝa, ne eblis plu subteni la sekreton. Inga malkaŝis la aferon al Erlend el Husaby, — maljuna Birkibejno de la tempo de Sverre — Vi scias.
DUKO SKULE
EPISKOPO NIKOLAS
Li kaj aliaj estroj el la Opplandoj prenis la infanon, iris mezvintre trans la montaron kun ĝi, kaj portis ĝin al la reĝo, kiu tiam sidis en Nidaros.
DUKO SKULE
Kaj Vi tamen povas diri, ke —?
EPISKOPO NIKOLAS
Komprenu! Granda danĝero estus por simpla pastro eduki reĝan infanon. Tuj post kiam la infano naskiĝis, li tial konfesis al unu el siaj superuloj en la eklezio, kaj demandis lian konsilon. Tiu lia superulo ordonis al Trond sekrete interŝanĝi du infanojn, sendi la ĝustan reĝan filon al sekura loko, kaj doni al Inga la malĝustan, se ŝi aŭ la Birkibejnoj poste postulus la reĝan filon.
DUKO SKULE
(ekcitita) Kaj kiu estis tiu hundo, kiu donis tian konsilon?
EPISKOPO NIKOLAS
Estis mi.
DUKO SKULE
Vi? Jes, Vi ĉiam malamis la parencaron de Sverre.
EPISKOPO NIKOLAS
Ŝajnis al mi malsekure por la reĝa filo veni inter Viajn manojn.
DUKO SKULE
Sed la pastro?
EPISKOPO NIKOLAS
Promesis fari, kiel mi ordonis.
DUKO SKULE
(kaptas lian brakon) Kaj Håkon estas la malĝusta?
EPISKOPO NIKOLAS
Se la pastro tenis sian promeson.
DUKO SKULE
EPISKOPO NIKOLAS
Trond pastro forvojaĝis el la lando la saman vintron, kiam la infano venis al reĝo Inge. Li vojaĝis al la tombo de Tomas Beckett, kaj poste restis en Anglio ĝis sia morto..
DUKO SKULE
Li forvojaĝis el la lando, Vi diras! Do li interŝanĝis la infanojn, kaj timis venĝon de la Birkibejnoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Aŭ li
DUKO SKULE
Pri kiu ebleco kredas Vi?
EPISKOPO NIKOLAS
Ambaŭ eblecoj estas same kredeblaj.
DUKO SKULE
Sed la filoj de la pastro kiujn Vi menciis?
EPISKOPO NIKOLAS
Ili vojaĝis kun la krucmilitantoj al la sankta lando.
DUKO SKULE
Kaj neniu aŭdis ion pri ili poste?
EPISKOPO NIKOLAS
Jes.
DUKO SKULE
Kie ili estas?
EPISKOPO NIKOLAS
Ili dronis en la Greka Maro forvojaĝante.
DUKO SKULE
Kaj Inga —?
EPISKOPO NIKOLAS
Nenion scias, nek pri la konfeso de la pastro, nek pri mia konsilo.
DUKO SKULE
Ŝia infano havis nur naŭ tagojn, kiam ŝi forlasis ĝin, Vi diris?
EPISKOPO NIKOLAS
Jes; kaj la infano, kiun ŝi revidis, estis pli ol unujara —
SKULE JARLO
Do estas neniu en la mondo, kiu povas lumigi en tio ĉi! (paŝadas forte kelkajn fojojn tien kaj reen) Ĉiopova Dio, ĉu tio povas esti vero? Håkon — la reĝo — li, kiu regas la tutan landon kaj regnon, li ne estus la alodnaskito! — Kaj kial tio ne estas sufiĉe kredebla? Ĉu ne ĉiu sukceso mirinde sekvis lin, — — kial ne ankaŭ tio, preniĝi kiel infano el dometo de povra kamparano kaj metiĝi en lulilon de la reĝa infano —
EPISKOPO NIKOLAS
Dum la tuta popolo kredas, ke li estas la filo de la reĝo —
SKULE JARLO
Sed
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj eble tamen ne estas.
SKULE JARLO
Ne, — eble tamen ne.
EPISKOPO NIKOLAS
(metas la manon sur lian ŝultron) Jarlo, aŭskultu min —
SKULE JARLO
(daŭrigas elrigardi) Tie sidas la reĝino. Håkon parolas dolĉe al ŝi; ŝi fariĝas ruĝa kaj pala laŭvice el ĝojo. Li prenis ŝin edzine, ĉar estis saĝe elekti la filinon de la plej potenca viro en la lando. Ne ekzistis tiam varma penso por ŝi en lia koro; — sed tio venos; al Håkon sekvas la feliĉo. Ŝi lumos super lia vivo — (haltas kaj ekkrias en surprizo) Kio estas
EPISKOPO NIKOLAS
Kio?
SKULE JARLO
Dagfinn Bonde fortege rompis tra la amaso, kiu staras ĉirkaŭe. Nun li donas iun mesaĝon al la reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS
(rigardas elen malantaŭ la jarlo) Aspekte Håkon fariĝas kolera; — ĉu ne? Li pugnigas la manon —
SKULE JARLO
Li rigardas ĉi tien, — kio tio povas esti? (volas eliri)
EPISKOPO NIKOLAS
(retenas lin) Jarlo, aŭskultu, — troviĝus maniero certiĝi pri la rajto de Håkon.
SKULE JARLO
Maniero, Vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Antaŭ sia morto Trond pastro redaktis leteron pri sia agado, kaj prenis sakramenton sur tio, ke estas vero, kion li tie skribis.
SKULE JARLO
Kaj tiu letero, — kompatema Dio, — kie ĝi estas?
EPISKOPO NIKOLAS
Vi devas do scii, ke — (rigardas al la pordo) Tŝŝ, la reĝo venas.
SKULE JARLO
La letero, episkopo, — la letero!
EPISKOPO NIKOLAS
Jen la reĝo.
(Håkon
envenas, sekvata de sia hirdo kaj multaj gastoj. Tuj poste Margrete aperas; ŝi estas en tima emocio, kaj volas rapidiĝi al la reĝo, sed malhelpiĝas de sinjorino Ragnhild, kiu kune kun aliaj virinoj akompanis ŝin. Sigrid tenas sin iom aparte en la fono. La viroj de la jarlo aspektas maltrankvile, kaj ariĝas dekstraflanke, kie Skule staras, tamen iom malantaŭe.)HÅKON
(en forta interna ekscito) Skule jarlo, kiu estas reĝo en ĉi tiu lando?
SKULE JARLO
Ĉu kiu estas reĝo?
HÅKON