Poste Erling Steinvegg salutiĝis kiel reĝo de la Slittungoj. Tiam denove kriis ene en mi: Skule estas pli granda estro ol Erling Steinvegg! Sed mi estus devinta rompi kun la Birkibejnoj; —
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj Erling fariĝis reĝo de la Slittungoj, kaj poste por la Ribbungoj, kaj Vi atendis!
SKULE JARLO
Mi atendis la morton de Guthorm.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj Guthorm mortis, kaj Inge Bårdsson, Via frato, fariĝis reĝo.
SKULE JARLO
Jen mi atendis la morton de mia frato. Li estis malsana ekde la unua paŝo; ĉiun matenon, kiam ni renkontiĝis por la sankta meso, mi sidis kaŝrigardante, ĉu la malsano ne estus pli grava. Ĉiu ektiro de doloro pasanta sur lia vizaĝo estis por mi kiel bloveto en la velo kaj portis min pli proksimen al la trono. Ĉiu ĝemspiro kiu malakrigis lian suferon kaj angoron, sonis por mi kiel korno kaj klariono fore sub la deklivoj, kiel mesaĝoj venantaj de fore por anonci, ke nun mi devus preni la regadon. Tiel mi elŝiris kun radiko kaj fibroj ĉiun koran fratan penson; kaj Inge mortis, kaj Håkon venis, — kaj la Birkibejnoj prenis
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj Vi atendis.
SKULE JARLO
Ŝajnis al mi, ke devus veni helpo de supre. Mi sentis la reĝan forton en mi, kaj mi maljuniĝis; ĉiu tago kiu pasis, estis tago, kiu preniĝis el mia vivotasko. Ĉiun vesperon mi pensis: Morgaŭ okazos mirakla signo, kiu faligos lin kaj metos min sur la vakan seĝon.
EPISKOPO NIKOLAS
Malgranda estis tiam la potenco de Håkon; li estis nur infano; mankis nur paŝo, nenio pli, sed Vi ne alpaŝis.
SKULE JARLO
Tiu paŝo tamen estis granda; ĝi estus min disigita de mia tuta parencaro kaj ĉiuj miaj amikoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Jes
SKULE JARLO
(rigardas lin serioze) Kaj kion Vi volus fari, sinjoro episkopo?
EPISKOPO NIKOLAS
Ne parolu pri mi; mia tasko estas ĉarpenti la reĝajn seĝojn en ĉi tiu lando, ne sidi tie supre estrante popolon kaj regnon.
SKULE JARLO
(post mallonga paŭzo) Respondu al mi pri io, estimata sinjoro, sed respondu en vero. Kial Håkon tiel senskue antaŭeniras sur la rekta vojo? Li ne estas pli klera ol Vi, ne pli kuraĝa ol mi.
EPISKOPO NIKOLAS
Kiu faras la plej grandan agon en la mondo?
SKULE JARLO
Tion faras la plej elstara viro.
EPISKOPO NIKOLAS
Sed kiu estas la plej elstara viro?
SKULE JARLO
La plej kuraĝa.
EPISKOPO NIKOLAS
Tion diras la estro. Pastro dirus la plej kredanta, — saĝulo dirus, ke estas la plej sperta. Sed estas neniu el ili, jarlo. La plej
SKULE JARLO
Jes, en tio estas la neskuebla certeco de Håkon.
EPISKOPO NIKOLAS
Estas
SKULE JARLO
(unue pensema; poste en kreskanta eksciteco) Håkon estus kreita el alia materialo ol mi? Estus el la feliĉuloj? — Jes, ĉu ne ĉio prosperas por li? Ĉu ne ĉio adaptiĝas al la plej bona por li? Eĉ la kamparano tion spertas; li diras, ke la arboj du fojojn portas fruktojn, kaj la birdoj kovas ovojn du fojojn ĉiun someron dum Håkon estas reĝo. La vilaĝaro en Vermlando, kiun li brulrabis, ĝi kuŝas brilanta kun novkonstruitaj domoj, kaj la grenspikoj sur ĉiuj kampoj svingiĝas peze en la vento. Estas kvazaŭ la sango kaj la cindro sterkigas tie, kie Håkon tramarŝas militire; estas kvazaŭ la Sinjoro kovras per rikoltaĵo, kion Håkon subtretis; estas kvazaŭ la sanktaj potencoj rapidigas sin forigi ĉiun pekon post li. Kaj kiel facile li ja fariĝis reĝo! Li bezonis, ke Inge mortus frue, kaj Inge mortis; li bezonis protekton kaj defendon, kaj liaj viroj protektis kaj defendis lin; li bezonis feran fajropruvon, kaj lia patrino venis kaj portis ĝin por li.
EPISKOPO NIKOLAS
(en senvola ekkrio) Sed ni — ni du —!
SKULE JARLO
Vi?
EPISKOPO NIKOLAS
Jes Vi — Vi do!
SKULE JARLO
Håkon havas la rajton, episkopo.
EPISKOPO NIKOLAS
Li havas la rajton, ĉar li estas la feliĉulo; — la plej granda feliĉo estas
SKULE JARLO