(post mallonga paŭzo) Estas aferoj pri kiuj mi volas preĝi al Dio, ke li savu min el pensoj pri ili.
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu Vi neniam vidis bildon en la Kristpreĝejo en Nidaros? Ĝi prezentas la diluvon, kiu kreskas kaj superakvigas ĉiujn montojn, ke restas nur unu pinto. Tie supren grimpas tuta parencaro, patro kaj patrino kaj filo kaj edzino de filo kaj infanoj; — kaj la filo tiras la patron malsupren en la inundan akvon por gajni starejon, kaj li volas malsuprentiri ankaŭ la patrinon, — kaj edzinon kaj ĉiujn infanojn, por atingi supren mem; — ĉar tie supre estas piedlarĝa spaco;
SKULE JARLO
Sed la rajto!
EPISKOPO NIKOLAS
La filo
DUKO SKULE
Al tio, kio bona estas, jes.
EPISKOPO NIKOLAS
Ludado kun vortoj! Ne ekzistas bono kaj malbono, ne supre kaj malsupre, ne alte kaj malalte. Tiajn vortojn Vi devas forgesi; alie Vi neniam faros la lastan paŝon, neniam saltas trans la faŭkon. (mallaŭte kaj insiste) Vi ne devas malami aron aŭ aferon, ĉar la aro aŭ la afero volas
DUKO SKULE
(rigardas antaŭ si pripensante) Kiom mi ja pagis por tiu reĝa seĝo, al kiu mi tamen ne atingis — kaj kiom li pagis por ĝi, li, kiu nun sidas tie sekura! Mi estis juna kaj forlasis mian belan sekretan amon, por edzigi min en potencan parencaron. Mi preĝis al la sanktuloj, ke doniĝu al mi filon, — mi ekhavis nur filinojn.
EPISKOPO NIKOLAS
DUKO SKULE
(iras al la fenestro dekstre) Jes, — ĉio adaptiĝas por Håkon.
EPISKOPO NIKOLAS
(sekvas lin) Kaj Vi, Vi volas lasi Vin mallibera forpeli de la feliĉo Vian tutan vivon! Ĉu Vi estas blinda? Ĉu Vi ne vidas, ke estas pli forta potenco ol la Birkibejnoj, kiuj staras malantaŭ Håkon kaj favoras lian agon? Li ricevas la helpon de supre, de tiuj, kiuj estas Viaj enviantoj ekde la naskiĝo! Kaj por tiuj enviantoj Vi kurbas Vin! Ekstaru, viro; ĝibigu la dorson! Por kio Vi alie ricevis Vian nebrideblan animon? Memoru, ke la unua farego en la mondo fariĝis de iu, kiu ekstaris kontraŭ potencan regnon!
DUKO SKULE
Kiu?
EPISKOPO NIKOLAS
La anĝelo kiu ekstaris kontraŭ la lumon!
DUKO SKULE
Kaj kiu ĵetiĝis en la faŭkon de la abismo —
EPISKOPO NIKOLAS
(sovaĝe) Kaj kreis regnon tie, kaj fariĝis reĝo, potenca reĝo, — pli potenca ol kiu ajn el la miloj da — jarloj tie supre! (falglitas sur la benkon apud la trinkotablo)
DUKO SKULE
(rigardas lin longe, kaj diras:) Episkopo Nikolas, ĉu Vi estas io pli aŭ io malpli ol homo?
EPISKOPO NIKOLAS
(ridetas) Mi estas en stato de senkulpeco; mi ne konas diferencon inter bono kaj malbono.
DUKO SKULE
(duone al si mem) Kial ili metis min en la mondon, se ili ne volis ordigi la vivon pli bone por mi? Håkon tiel firme kaj neskueble fidas sin mem; — ĉiuj liaj viroj firme kaj neskueble fidas lin —
EPISKOPO NIKOLAS
Mutiĝu pri tio ke Vi ne havas tian fidon en Vi mem! Parolu kvazaŭ Vi ĝin havas; ĵuru laŭte kaj sankte, ke Vi havas ĝin, — kaj ĉiuj fidos Vin.
DUKO SKULE
Se mi havus filon! Se mi havus filon, kiu povus preni la grandan heredon post mi!
EPISKOPO NIKOLAS
(vigle) Jarlo, — se Vi havus filon?
DUKO SKULE
Mi neniun havas.
EPISKOPO NIKOLAS
Håkon ricevos filojn.
DUKO SKULE
(pugnigas la manojn) — kaj estas reĝe naskita!
EPISKOPO NIKOLAS
(ekstaras) Jarlo, — se li ne tia estus?
DUKO SKULE
Li tion ja pruvis; la fera fajropruvo —
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj se li tia ne estus — spite al la fajropruvo?
DUKO SKULE
Ĉu vi volas diri, ke Dio mensogis, kiam li sukcesigis la fajropruvon?
EPISKOPO NIKOLAS
Por kio Inga el Vartejg kuraĝis provoki Dian verdikton?
DUKO SKULE
Ke tiu infano, kiun ŝi naskis oriente en Borgarsyssel, estas filo de Håkon Sverrisson.
EPISKOPO NIKOLAS
(kapsignas, ĉirkaŭrigardas kaj diras mallaŭte:) Kaj se nun reĝo Håkon ne estus tiu infano?
DUKO SKULE
(ektretas paŝon malantaŭen) Ĉiopova —! (regas sin) Nepenseble.
EPISKOPO NIKOLAS
Aŭskultu al mi, jarlo. Mi havas sepdek ses jarojn; komencas malsupren dekliviĝi nun por mi, kaj tiun ĉi aferon mi ne kuraĝas kunporti tien transen —
DUKO SKULE
Parolu, parolu! Ĉu li ne estas filo de Håkon Sverrisson?
EPISKOPO NIKOLAS
Aŭskultu min. Ne estis konatigite, kiam Inga estis graveda. Håkon Sverrisson estis ĵus mortinta, kaj verŝajne ŝi timis Inge Bårdsson, kiu tiam estis reĝo, kaj Vin, — nu ja, ankaŭ la Baglojn, mi opinias. Ŝi naskis sekrete en la domo de Trond pastro, oriente en la komunumo de Heggen, kaj naŭ tagojn poste ŝi veturis hejmen; sed la reĝa infano restis tutan jaron ĉe la pastro, kaj ŝi ne kuraĝis atenti pri ĝi, kaj neniu escepte de Trond kaj liaj du filoj ion sciis.
DUKO SKULE
Nu ja, — kaj sekve?
EPISKOPO NIKOLAS