(Episkopo Nikolas
elvenas, subtenata de majstro Sigard kaj pastro. Li estas vestita en episkopa vestaĵo, sed sen bastono kaj mitro.)EPISKOPO NIKOLAS
Ekbruligu pli da kandeloj! (Li sidiĝas sur la benkon ĉe la fajroskatolo, kaj kovriĝas per la kovrotukoj.) Viljam! Nun mi ricevis pardonon por ĉiuj miaj pekoj! Ili kunprenis ĉiujn; ŝajnas al mi nun, ke mi estas sufiĉe malpeza.
SIRA VILJAM
La duko sendis por voki Vin, sinjoro; li jam estas ĉi-flanke de la Kapinsulo.
EPISKOPO NIKOLAS
Estas bone, tre bone. Ankaŭ la reĝo certe baldaŭ estos ĉi tie. Mi estis peka hundo dum miaj tagoj, Viljam; mi ege faris deliktojn kontraŭ la reĝo. La pastroj tie ene diris, ke ĉiuj miaj pekoj estu al mi pardonitaj, — jes, sufiĉe bone; sed estas facile por ili promesi; ne estas kontraŭ
SIRA VILJAM
MAJSTRO SIGARD
(haltigas lin per signo, kaj proksimiĝas al la episkopo) Kiel statas, sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Nu ja, — nu ja; malvarmaj estas la manoj kaj la piedoj.
MAJSTRO SIGARD
(duonlaŭte, dum li lokigas la fajroskatolon pli proksimen) Hm, — estas la komenco de la fino.
EPISKOPO NIKOLAS
(time al Viljam
) Mi diris, ke ok monaĥoj kantu kaj preĝu por mi en la kapelo ĉi-nokte. Atentu ilin; estas pigruloj inter ili.SIRA VILJAM
(silente montras al la kapelo de kie aŭdiĝas kanto, kiu daŭras dum la sekvanta sceno.)
EPISKOPO NIKOLAS
Tiom ankoraŭ nefarita, kaj forlasi ĉion! Tiom nefarita, Viljam!
SIRA VILJAM
Sinjoro, pensu pri la ĉielo!
EPISKOPO NIKOLAS
Mi ankoraŭ havas tempon; — ĝis la morgaŭo, opinias majstro Sigard —
SIRA VILJAM
Sinjoro, sinjoro!
EPISKOPO NIKOLAS
Donu al mi mitron kaj bastonon! — Facile por vi diri ke mi pensu — (pastro alportas tion petitan) Nu, metu la mitron tien, ĝi estas tro peza por mi; donu al mi la bastonon en la manon; nun mi estas armita. Episkopo! — La malbonulo ne kuraĝos tro proksimiĝi al mi nun!
SIRA VILJAM
Ĉu vi ion kroman deziras?
EPISKOPO NIKOLAS
Ne. Jes, diru al mi; — Peter, filo de Andres Skjaldarband, — ĉiuj parolas bone pri li —
SIRA VILJAM
Li certe estas senpeka animo.
EPISKOPO NIKOLAS
Peter, vi noktodeĵoru ĉe mi ĝis la reĝo aŭ la duko venos. Eliru tiom longe, vi aliuloj, sed estu proksimaj.
(Ĉiuj escepte Peter
eliras dekstre.)EPISKOPO NIKOLAS
(post mallonga paŭzo) Peter!
PETER
(proksimiĝas) Sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu vi neniam vidis maljunajn homojn morti?
PETER
Ne.
EPISKOPO NIKOLAS
Timemaj estas ili ĉiuj; pri tio mi kuraĝas ĵuri! Tie sur la tablo kuŝas granda letero kun sigelo; donu ĝin al mi. (Peter
alportas la leteron.) Estas por via patrino.PETER
Por mia patrino?
EPISKOPO NIKOLAS
Vi devas vojaĝi norden al Hålogalando kun ĝi. Mi skribis al ŝi pri granda kaj grava afero; venis novaĵoj de via patro.
PETER
Li luktas kiel batalanto de la Sinjoro en la sankta lando. Se li tie falos, li falos sur sanktan grundon; ĉar
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu Andres Skjaldarband estas kara al vi?
PETER
Li estas honorinda viro; sed vivas alia viro, per kies grandeco mia patrino kvazaŭ edukis kaj nutris min.
EPISKOPO NIKOLAS
(rapide kaj streĉe) Ĉu tiu estas duko Skule?
PETER
Jes, la duko, — Skule Bårdsson. Mia patrino konis lin en la juneco. La duko certe devas esti la plej eminenta viro en la lando!
EPISKOPO NIKOLAS
Jen la letero; tuj iru norden kun ĝi! — Ĉu ili kantas tie ene?
PETER
Jes, sinjoro.
EPISKOPO NIKOLAS
Ok grandaj uloj kun gorĝoj kiel trompetoj, tio ja devas iom helpi, mi scias?
PETER
Sinjoro, sinjoro, mi volas mem preĝi!
EPISKOPO NIKOLAS
Mi havas tro multe da nefaritaĵoj, Peter. La vivo estas tro mallonga; — krome la reĝo certe pardonos min, kiam li venos — (skuiĝas en doloro)
PETER
Vi suferas, ĉu?
EPISKOPO NIKOLAS
Mi ne suferas; sed sonoras ĉe miaj oreloj; glimas kaj fulmas antaŭ miaj okuloj.
PETER
Estas la ĉielaj sonoriloj, kiuj sonorigas Vin hejmen; — tio, kio brilas, estas la altarkandeloj, kiujn la anĝeloj de Dio ekbruligis por Vi.
EPISKOPO NIKOLAS
Jes certe estas tiel; — ne estas danĝero, kiam ili nur bone eltenas en preĝo tie ene, — Adiaŭ, vojaĝu tuj kun la letero.
PETER
Ĉu ne unue —?
EPISKOPO NIKOLAS
Ne, iru; mi ne timas esti sola.
PETER
Bonvenon ree do, kiam la ĉielaj sonoriloj iam sonoros ankaŭ por mi. (eliras dekstre)
EPISKOPO NIKOLAS