Eniru, mi diras! (Viljam
iras en la kapelon) Aspekte estas la ĉiela volo, ke mi interkonsentigu la reĝon kaj la dukon, ĉar ĝi nun sendas al mi la leteron de Trond pastro. Tio ĉi estas severe akceptebla, Nikolas; tirrompi per unu sola ektiro, kion vi uzis vian tutan vivon por konstrui. Sed ne estas io alia farebla; mi devas plenumi la volon de la ĉielo ĉi tiun fojon. — Se mi almenaŭ povus legi tion, kio estas skribita en la letero; sed mi eĉ ne povas vidi solan vorton! Nebuloj drivas antaŭ miaj okuloj; fajras kaj sparkas —; kaj neniun alian mi kuraĝas peti legi ĝin por mi! Promesi tiaĵon —! Ĉu la homa sagaco estas tiel povra, ke ĝi ne kapablas estri la duan kaj trian etapon de sia propra ago? Mi parolis tiel longe kaj incite al Vegard Veradal por igi la reĝon forsendi Inga de si, ke tio fine okazis. Tiu ago estis saĝa en la unua etapo; sed se mi ne estus tiel konsilinta, Inga ne loĝus en Vartejg nun, la letero ne estus entempe veninta en miajn manojn, kaj mi ne havus iun promeson por teni, — do malsaĝe en la dua etapo. Se mi tamen havus la tempon por mi; sed ne nur tiun ĉi solan nokton, kaj apenaŭMAJSTRO SIGARD
(de dekstre) Kiel statas, honorinda sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Majstro Sigard, — vendu al mi tri tagojn da vivo!
MAJSTRO SIGARD
Mi diris al Vi —
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, jes; sed ne estis serioze; estis nur eta puno. Mi estis nesaĝa ulo kontraŭ Vi; tial Vi volis timigi min. Fi, tio estis malbela, — ne, ne — estis merite por mi! Sed estu nun bona kaj saĝa! Mi pagos bone; — tri tagojn da vivo, majstro Sigard, nur tri tagojn da vivo!
MAJSTRO SIGARD
Eĉ se mi mem forirus en la sama momento, kiel Vi, mi ne povus aldoni tri tagojn.
EPISKOPO NIKOLAS
Unu tagon do; nur unu tagon! Estu lumo, brilu la suno, kiam mi foriros! Aŭskultu, Sigard, (mansignas lin al si, kaj tiras lin malsupren sur la benkon) Mi donis preskaŭ ĉiun mian oron al la eklezio, por havi grandajn mesojn legotajn poste. Mi retiros tion; Vi havu la ĉion! Ĉu, Sigard, ĉu ni du trompu tiujn tie interne? He, he, he! Vi fariĝos riĉa, Sigard, kaj forvojaĝos el la lando; mi ricevos prokraston, kaj povos iom pripensi, kaj kontentigi min per malpli da preĝoj. Ĉu, Sigard, ĉu ni —? (Sigard
palpas lian pulson; la episkopo ekdiras time:) Nu, kial Vi ne respondas?MAJSTRO SIGARD
(ekstaras) Mi ne havas tempon, sinjoro. Mi faros trinkaĵon por Vi, kiu povos iomete faciligi la lastajn momentojn.
EPISKOPO NIKOLAS
Ne, Vi atendu pri tio! Atendu — kaj respondu al mi!
MAJSTRO SIGARD
Mi ne havas tempon; la trinkaĵo devas esti preta ĝis horo. (eliras dekstre)
EPISKOPO NIKOLAS
Ĝis horo! (frapas impete) Viljam! Viljam!
SIRA VILJAM
(venas el la kapelo)
EPISKOPO NIKOLAS
Prenu pliajn por helpi tie! La ok ne sufiĉas!
SIRA VILJAM
Sinjoro —?
EPISKOPO NIKOLAS
Plurajn por helpi, mi diras! Kolbein kanoniko kuŝis malsana kvin semajnojn, — li ne povis multe peki dum tiu tempo —
SIRA VILJAM
Li iris al konfeso hieraŭ.
EPISKOPO NIKOLAS