(fervore) Jes,
SIRA VILJAM
Sinjoro, ĉu mi do —?
EPISKOPO NIKOLAS
Ordonu al ili silenti momenton, ke mi povu pensi trankvile. Jen vidu, ekprenu tiun leteron, tie sur la planko. — Bone. Donu al mi la paperojn —
SIRA VILJAM
(iras al la skribotablo) Kiujn, sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Same bone —; tiujn kun sigelo; tiujn kiuj kuŝas plej supre. — Nu; do eniru kaj diru ke ili silentu. (Viljam
eliras) — Morti, kaj tamen regi en Norvegio! Morti, kaj aranĝi tiel, ke neniu viro levu sian kapon pli alten super ĉiuj aliaj. Mil vojoj povus konduki al tiu celo; sed povas nur esti unu, kiu taŭgas! — gravas tiun trovi, — gravas ĝin laŭiri. — Ha! La vojo estas ja tiel proksima, tiel proksima! Jes, tiel estu. Mi tenos la promeson; la duko ekhavu la leteron en siajn manojn; — sed la reĝo — hm, li ekhavu en sian koron la dornon de dubo. Håkon estas honesta, kia oni nomas tion; kun la fido pri si mem, kaj pri sia rajto, multo falos en li. Ambaŭ dubu kaj fidu, balancu supren kaj malsupren, neniam trovu firman grundon sub la piedo, —DUKO SKULE
(envenas de dekstre, kaj iras al la episkopo) Pacon kaj saluton, honorinda sinjoro! Mi aŭdas, ke malbone statas pri Vi.
EPISKOPO NIKOLAS
Mi estas kadavro en burĝono, bona duko; ĉi-nokte mi ekfloros; morgaŭ sentiĝos, kiel mi odoras.
DUKO SKULE
Jam ĉi-nokte. Vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Majstro Sigard diras: ĝis unu horo.
DUKO SKULE
Kaj la letero de Trond pastro —?
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu Vi daŭre pensas pri ĝi?
DUKO SKULE
Ĝi neniam foriras el miaj pensoj.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo faris Vin duko; neniu viro portis nomon de duko en Norvegio, antaŭ Vi.
DUKO SKULE
Ne sufiĉas. Se Håkon estas la malĝusta, mi devas havi ĉion!
EPISKOPO NIKOLAS
Hu, estas malvarme ĉi tie; frostas al mi tra ĉiuj membroj.
DUKO SKULE
La letero de Trond pastro, sinjoro! Pro Dio la ĉiopotenca, — ĉu Vi havas ĝin?
EPISKOPO NIKOLAS
Mi almenaŭ scias, kie ĝi troviĝas.
DUKO SKULE
Do diru! Diru!
EPISKOPO NIKOLAS
Atendu —
DUKO SKULE
Ne, ne, — profitu de la tempo; mi vidas ke alproksimiĝas la fino, — kaj la reĝo ja venos ĉi tien, oni diris.
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, la reĝo venos; el tio Vi vidos bone, ke mi atentas pri Via afero, eĉ
DUKO SKULE
Kion Vi intencas?
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu Vi memoras ĉe la nupto de Håkon, — tiam Vi diris, ke tio, kio faras Håkon forta, estas lia neskuebla fido al si mem?
DUKO SKULE
Nu?
EPISKOPO NIKOLAS
Se mi konfesos kaj inokulos en lin la dubon, tiam falos la fido, kaj la forto kun ĝi.
DUKO SKULE
Sinjoro, tio estas peka, peka, se li estas la ĝusta!
EPISKOPO NIKOLAS
Estos en Via kapablo ree fari lin fidanta. Antaŭ ol mi forpasos de tie ĉi, mi diros al Vi, kie la letero de Trond pastro troviĝas.
SIRA VILJAM
(de dekstre) Nun venas la reĝo kun torĉoj kaj sekvantaro laŭ la strato.
EPISKOPO NIKOLAS
Bonvena li estu. (Viljam
eliras) Duko, la lastan servon mi petas de vi. Estu mia postmorta zorganto kontraŭ ĉiuj miaj malamikoj. (elprenas leteron) Jen mi listigis ilin. Tiuj, kiuj staras plej supre, mi dezirus pendigi, se tiel eblus.DUKO SKULE
Ne pensu pri venĝo nun; ne restas al Vi longa —
EPISKOPO NIKOLAS