(La muziko por la reĝa procesio eksonas, unue mallaŭte, poste pli kaj pli proksime. Sinjorino Ragnhild
kroĉas sin plorante al Sigrid, kiu silente kondukas ŝin eksteren dekstre; Margrete restas senmova, starante apogata apud la fenestrokrado. La reĝaj ŝildistoj malfermas la grandajn pordojn; oni rigardas en la halon, kiu iom post iom pleniĝas de la procesiantoj venantaj de la Tingejo.)HÅKON
(turnas sin ĉe la pordo al Ivar Bodde
) Portu al mi la plumon kaj vakson kaj silkon, — pergamenon mi havas ĉi ene. (iras vigle al la tablo kaj elmetas kelkajn rulojn da pergameno) Margrete, nun mi estas reĝo!MARGRETE
Mi salutas mian sinjoron kaj reĝon.
HÅKON
Dankon! — (rigardas ŝin, kaj prenas ŝian manon.) Pardonu! Mi ne pensis pri tio, ke ofendiĝas Vi du.
MARGRETE
(tiras al si la manon) Ne ofendiĝas mi, — Vi certe estas reĝe naskita.
HÅKON
(vigle) Jes, ĉu ne ĉiu homo devas diri tion, kiu memoras, kiel mirinde Dio kaj la sanktuloj savis min el ĉio malbona? Jaraĝa la Birkibejnoj portis min super la montojn en frosto kaj veteraĉo, kaj meze inter tiuj, kiuj insidis kontraŭ mia vivo. En Nidaros mi saviĝis sendomaĝa for de la Bagloj, kiam ili bruligis la urbon kaj mortigis tiomajn el niaj viroj, dum reĝo Inge mem apenaŭ savis sin surŝipen grimpante laŭ la ankroŝnurego.
MARGRETE
Vi spertis maldolĉan junecon.
HÅKON
(rigardas ŝin skrutinie) Imagiĝas al mi, ke Vi estus povinta fari ĝin pli milda.
MARGRETE
Mi?
HÅKON
Vi povus esti al mi bona edukfratino ĉiujn tiujn jarojn, kiam ni kreskis kune.
MARGRETE
Sed ne okazis tiel.
HÅKON
Ne — tiel ne okazis; — ni ja rigardis unu la alian, ambaŭ de sia angulo, sed malofte ni kunparolis — (senpacience) Kien li malaperis? (Ivar Bodde
venas kun la skribiloj) Jen vi estas; donu!(Håkon
eksidas ĉe la tablo kaj skribas. Iom poste envenas Skule jarlo; post li Dagfinn Bonde, episkopo Nikolas kaj Vegard Veradal.)HÅKON
(ekrigardas kaj malsupren metas la plumon) Sinjoro jarlo, ĉu vi scias kion jen mi skribas! (La jarlo proksimiĝas) Estas al mia patrino; mi dankas ŝin por ĉio bona, kaj kisas ŝin mil fojojn — jen en la letero, Vi komprenas. Ŝi sendiĝos orienten al Borgarsyssel, kaj vivu tie kun reĝa honoro.
SKULE JARLO
Vi ne volas reteni ŝin en la reĝa kortego.
HÅKON
Ŝi estas tro kara por mi, jarlo; — reĝo ne devas havi ĉe si iun, kiu estas tro kara por li; reĝo devas agi kun liberaj manoj, stari sola, ne esti kondukata, ne logata. Estas tiom plibonigenda en Norvegio. (daŭrigas skribi)
VEGARD VERADAL
(mallaŭte al episkopo Nikolas
) EstisEPISKOPO NIKOLAS
Mi tuj konis Vin laŭ la konsilo.
VEGARD VERADAL
Sed nun pagon por pago.
EPISKOPO NIKOLAS
Atendu. Mi tenos kion mi promesis.
HÅKON
(donas la pergamenojn al Ivar Bodde
) Kunplektu, kaj portu mem al ŝi kun multaj koraj salutoj —.IVAR BODDE
(ĵetinte ekrigardon en la pergamenon) Sinjoro — jam hodiaŭ, Vi skribas —!
HÅKON
Nun la vento estas favora; ĝi blovas suden laŭ la fjordo.
DAGFINN BONDE
(malrapide) Memoru, sinjoro reĝo, ke ŝi kuŝis la tutan nokton sur la altarŝtupo en preĝo kaj fasto.
IVAR BODDE
Kaj certe ŝi estas laca post la fajropruvo.
HÅKON
Vere, vere; — mia bona kara patrino —! (pripensas) Jes, se ŝi estas tro laca, ŝi atendu ĝis morgaŭ.
IVAR BODDE
Via volo plenumiĝos. (antaŭenmetas alian pergamenon) Sed jen la aliaĵo, sinjoro.
HÅKON
La aliaĵo? — Ivar Bodde, mi ne povas.
DAGFINN BONDE
(montras al la letero al Inga
) Vi tamen povis tion.IVAR BODDE
Ĉio peka estu rompota.
EPISKOPO NIKOLAS
(kiu intertempe proksimiĝis) Ligu nun la manojn de la jarlo, reĝo Håkon.
HÅKON
(mallaŭte) Ĉu Vi opinias, ke
EPISKOPO NIKOLAS
Vi neniam aĉetos pacon por la lando pli malkare.
HÅKON
Mi do povas. Al mi la plumo! (skribas)
SKULE JARLO
(al la episkopo, kiu iras dekstren) Aspekte la reĝo klinas al Vi la orelon.
EPISKOPO NIKOLAS
Por Via avantaĝo.
SKULE JARLO
Ĉu tion Vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Antaŭ vespero Vi dankos min. (Li malproksimiĝas.)
HÅKON
(etendas la pergamenon) Legu tion, jarlo.
SKULE JARLO
(legas; rigardas la reĝon en surprizo, kaj diras duonlaŭte:) Vi rompas ĉiun rilaton kun Kanga la juna?
HÅKON
Kun Kanga, kiun mi amis super ĉio en la mondo. De hodiaŭ ŝi neniam estu renkontata sur la vojo de la reĝo.
SKULE JARLO
Grava estas tio, kion Vi jen faras, Håkon — mi scias el mi mem, kiom tio kostas —
HÅKON
For kiu ajn, kiu estas tro kara al la reĝo. — Kunligu la leteron. (donas ĝin al Ivar Bodde
)EPISKOPO NIKOLAS
(klinas sin super la seĝon) Sinjoro Reĝo, nun vi gajnis etapon al la amikeco de la jarlo.
HÅKON
(etendas al li la manon) Dankon, episkopo Nikolas; vi konsilis al mi la plej bonan. Petu favoron, kaj ĝi al vi doniĝos.
EPISKOPO NIKOLAS
Vi volas?
HÅKON
Tion mi promesas al Vi je mia reĝa vorto.
EPISKOPO NIKOLAS
Do faru Vegard Veradal administranto en Hålogalando.
HÅKON
Vegard? Li certe estas la plej fidela amiko, kiun mi havas; malvolonte mi sendas lin tiel foren de mi.
EPISKOPO NIKOLAS