La reĝa amiko devas esti reĝe pagata. Ligu la jarlon tiel, kiel mi konsilis, kaj vi estos sekura por ĉiuj tempoj.
HÅKON
(prenas folion de pergameno) Vegard havu la administradon en Hålogalando. (skribante) Jen mi donas al li mian reĝan leteron pri tio. (La episkopo malproksimiĝas.)
SKULE JARLO
(proksimiĝas al la tablo) Kion Vi jen skribas?
HÅKON
(etendas al li la folion) Legu.
SKULE JARLO
(legas kaj rigardas la reĝon pripense) Vegard Veradal? En Hålogalando?
HÅKON
En la norda regiono, kiu estas vakanta.
SKULE JARLO
Ĉu Vi ne memoras, ke ankaŭ Andres Skjaldarband administras tie norde? Tiuj du estas amaraj malamikoj; — Andres Skjaldarband tenas sin al mi —
HÅKON
(ridetas kaj ekstaras) Kaj Vegard al mi. Tial tiuj du paciĝu plej eble frue. De nun ne devas esti iu malakordo inter la viroj de la reĝo kaj tiuj de la jarlo.
EPISKOPO NIKOLAS
Hm, tio ĉi povus baldaŭ iri erarvoje! (proksimiĝas en maltrankvilo)
SKULE JARLO
Vi pensas profunde kaj saĝe, Håkon.
HÅKON
(varme) Skule jarlo, hodiaŭ mi prenis de Vi la regnon, — sed lasu vian filinon dividi ĝin kun mi!
SKULE JARLO
Mian filinon!
MARGRETE
Dio!
HÅKON
Margrete, — ĉu Vi volas esti reĝino?
MARGRETE
(silentas)
HÅKON
(prenas ŝian manon) Respondu al mi.
MARGRETE
(mallaŭte) Mi volonte estu Via edzino.
SKULE JARLO
(kun manpremo) Paco kaj konsento elkore.
HÅKON
Dankon!
IVAR BODDE
(al Dagfinn
) Laŭdo al la ĉielo; nun tagiĝas.DAGFINN BONDE
Mi preskaŭ kredas. Tiel bone mi neniam antaŭe ŝatis la jarlon.
EPISKOPO NIKOLAS
(malantaŭe) Ĉiam surgarde, bona Dagfinn, — ĉiam surgarde.
IVAR BODDE
(al Vegard
) Nun Vi estas administranto en Hålogalando; jen estas la reĝa mano por tio. (donas al li la leteron)VEGARD VERADAL
Mi poste dankos la reĝon por lia graco. (volas foriri)
EPISKOPO NIKOLAS
(haltigas lin) Andres Skjaldarband estas akra ulo; ne lasu Vin subiĝi.
VEGARD VERADAL
Ĝis nun ĝi ne sukcesis por iu. (eliras)
EPISKOPO NIKOLAS
(sekvas ) Estu kiel roko kaj siliko kontraŭ Andres Skjaldasband, — kaj cetere kunprenu mian benon.
IVAR BODDE
(kiu atendis malantaŭ la reĝo kun la pergamenoj en la mano) Jen la leteroj, sinjoro —
HÅKON
Bone; donu ilin al la jarlo.
IVAR BODDE
Al la jarlo? Ĉu
HÅKON
Tion la jarlo ja kutime faras; — li havas la sigelon.
IVAR BODDE
(mallaŭte) Jes ĝis nun, — tiom longe kiom li estis Via kuratoro; — sed
HÅKON
SKULE JARLO
Donu al mi la leterojn, Ivar Bodde. (Iras al la tablo kun ili, elprenas la regnan sigelon, kiun li portas kaŝita en la zono, kaj sigelas dum tio kio sekvas)
EPISKOPO NIKOLAS
(duonlaŭte) Håkon Håkonsson estas reĝo — kaj la jarlo havas la sigelon de la reĝo; — certe aranĝiĝos, aranĝiĝos.
HÅKON
Kion Vi diras, sinjoro episkopo?
EPISKOPO NIKOLAS
Mi diras, Dio kaj Sankto Olaf gardas sian sanktan eklezion. (iras en la reĝan halon)
HÅKON
(proksimiĝas al Margrete
) Saĝa reĝino povas efiki grandajn agojn en la lando; Vin mi kuraĝis sekure elekti, ĉar mi scias ke vi estas saĝa.MARGRETE
Nur
HÅKON
Kion vi aludas?
MARGRETE
Nenion, nenion, sinjoro.
HÅKON
Kaj Vi ne riproĉas min, kvankam Vi malkaptis belajn dezirojn pro mi?
MARGRETE
Mi ne malkaptis belajn dezirojn pro Vi.
HÅKON
Kaj Vi volas stari proksime al mi, kaj doni al mi bonajn konsilojn?
MARGRETE
Mi volonte volas stari proksime al Vi.
HÅKON
Kaj doni al mi bonajn konsilojn. Dankon pro tio; konsiloj de virinoj utilas al ĉiu viro; kaj de nun mi havas neniun alian ol Vi, — mian patrinon mi devis forsendi —
MARGRETE
Jes, ŝi estis al vi tro kara.
HÅKON
Kaj mi estas reĝo. Adiaŭ, Margrete! Vi ankoraŭ estas tro juna; sed venontan someron nia geedziĝa festo okazos. — kaj de tiu momento mi promesas teni Vin ĉe mi en ĉiu deca fido kaj honoro.
MARGRETE
(ridetas malĝoje) Jes, mi scias ke daŭros longe ĝis Vi sendos min for.
HÅKON
(vigle) Sendi Vin for? Tion mi neniam faros!
MARGRETE
(kun larmoplenaj okuloj) Ne, tion Håkon faros nur pri tiuj, kiuj estas al li tro karaj. (iras al la elireja pordo. Håkon
penseme postrigardas ŝin.)SINJORINO RAGNHILD
(de dekstre) La reĝo kaj la jarlo tiom longe ĉi tie! La timo mortigas min; — Margrete, kion la reĝo diris kaj faris?
MARGRETE
Ho, multe! Laste li nomis administranton kaj reĝinon.
SINJORINO RAGNHILD
Vi, Margrete!
MARGRETE
(ĉirkaŭbrakas la kolon de la patrino) Jes!
SINJORINO RAGNHILD
Vi fariĝos reĝino!
MARGRETE
Nur reĝino; — Sed mi pensas ke mi tamen estas ĝoja pro tio. (Ŝi kaj la patrino kune eliras dekstre.)
SKULE JARLO
(al Ivar Bodde
) Jen niaj leteroj; portu ilin al la reĝa patrino kaj al Kanga. (Ivar Bodde klinas sin kaj foriras.)DAGFINN BONDE
(ĉe la hala pordo) La ĉefepiskopo de Nidaros deziras komuniki al reĝo Håkon Håkonsson sian omaĝon!
HÅKON
(spiras per plena brusto) Fine mi estas reĝo de Norvegio. (iras en la halon)
SKULE JARLO
(kaŝas la reĝan sigelon en la zonon) Sed
Kurteno