(La festena halo en la reĝa kortego en Bergen. Arka fenestro meze sur la fona muro. Laŭ tiu estas estrado kun sidlokoj por la virinoj. Ĉe la maldekstra longa muro staras la reĝa seĝo kelkajn ŝtupojn super la planko; meze sur la kontraŭa muro estas granda enireja pordo. Standardoj, blazonoj, ŝildoj, armiloj kaj multkoloraj tapiŝoj pendas sur la murkolonoj kaj de la eltranĉita ligna plafono. Ĉirkaŭe en la halo staras tabloj por trinkaĵoj kun kruĉoj, trinkkornoj, kaj pokaloj.)
(Reĝo Håkon
sidas sur la estrado ĉe Margrete, Sigrid, sinjorino Ragnhild kaj multaj altrangaj virinoj. Ivar Bodde staras malantaŭ la seĝo de la reĝo. Ĉirkaŭ la trinkaĵ-tabloj la viroj de la reĝo kaj la jarlo kun gastoj sidantaj sur benkoj. Ĉe la plej antaŭa tablo dekstre sidas inter aliuloj Dagfinn Bonde, Gregorius Jonsson kaj Pål Flida. Skule jarlo kaj episkopo Nikolas ludas ŝakon ĉe tablo maldekstre. La servistoj de la jarlo alvenas kaj eliras portantaj trinkaĵojn. El apuda ĉambro aŭdiĝas muziko dum la sekvaj scenoj.)DAGFINN BONDE
Nun pasas jam la kvina tago, kaj ankoraŭ la servistoj same rapide surtabligas plenajn kruĉojn.
PÅL FLIDA
Neniam estis la kutimo de la jarlo malsatigi siajn gastojn.
DAGFINN BONDE
Ja aspektas tiel. Pri tia glora reĝa nupto neniam antaŭe rakontiĝis en Norvegio.
PÅL FLIDA
Skule jarlo ja neniam antaŭe donis filinon edzine.
DAGFINN BONDE
Vere, vere; la jarlo estas potenca viro.
HIRDANO
Disponas la trionon de la regno. Tio estas pli ol iu ajn jarlo havis pasinte.
PÅL FLIDA
La parto de la reĝo tamen estas pli granda.
DAGFINN BONDE
Pri tio ni ne parolu ĉi tie; nun ni estas amikoj kaj bone repacigitaj. (trinkas kun Pål
.) Lasu la reĝon esti reĝo kaj la jarlon jarlo.PÅL FLIDA
(ridas) Facile aŭdiĝas de vi, ke vi estas reĝano.
DAGFINN BONDE
Tio devas ankaŭ la jarlanoj esti.
PÅL FLIDA
Neniam tio. Ni ĵuris ĵuron al la
DAGFINN BONDE
Tio povos ankoraŭ okazi.
EPISKOPO NIKOLAS
(mallaŭte al la jarlo dum la ludado) Ĉu vi aŭdas, kion Dagfinn Bonde diras?
SKULE JARLO
(ne suprenrigardante) Mi tamen aŭdas.
GREGORIUS JONSSON
(rigardas signifoplene al Dagfinn
) Ĉu la reĝo ion tian pripensas?DAGFINN BONDE
Nu nu, — lasu tion; — neniu malakordo hodiaŭ.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo volas ĵure ligi viajn virojn, jarlo.
GREGORIUS JONSSON
(pli forte) Ĉu la reĝo ion tian pripensas, mi demandas?
DAGFINN BONDE
Mi ne respondas. Ni trinku por paco kaj amikeco inter la reĝo kaj la jarlo. La biero estas bona.
PÅL FLIDA
Ĝi ankaŭ havis bonan tempon por fermenti.
GREGORIUS JONSSON
Tri fojojn la jarlo pretigis la nupton; tri fojojn la reĝo promesis veni, — tri fojojn li trompis.
DAGFINN BONDE
Mallaŭdu la jarlon pro
PÅL FLIDA
Sigurd Ribbung donis al vi ankoraŭ pli por prizorgi en Vermlando, laŭ tio kio diriĝas.
DAGFINN BONDE
(flamiĝe) Jes, kiu estis tiu, kiu liberigis Sigurd Ribbung?
GREGORIUS JONSSON
Sigurd Ribbung forkuris de ni en Nidaros, tio estas konata por ĉiuj.
DAGFINN BONDE
Sed ne estas konata por iuj, ke Vi malhelpis lin.
EPISKOPO NIKOLAS
(al la jarlo, kiu pripensas iun movon) Ĉu vi aŭdas, jarlo, — estis Vi, kiu ellasis Sigurd Ribbung.
SKULE JARLO
(movas) Tiu kanto estas malnova.
GREGORIUS JONSSON
(al Dagfinn
) Mi tamen pensis, ke vi aŭdis pri la islandano, Andres Torsteinsson, amiko de Sigurd Ribbung —DAGFINN BONDE
Jes; kiam Sigurd estis forkurinta, Vi pendigis la islandanon, tion mi scias.
EPISKOPO NIKOLAS
(movas kaj diras ridante al la jarlo:) Nun mi frapas la peonon, sinjoro jarlo.
SKULE JARLO
(aŭdeblete) Frapu ĝin; peono ne multe valoras. (movas pecon)
DAGFINN BONDE
Jes, tion la islandano spertis, kiam Sigurd Ribbung forkuris al Vermlando.
(Subpremata rido inter la reĝanoj; la interparolo daŭras mallaŭte; tuj poste envenas viro, kiu flustras al Gregorius Jonsson
.)EPISKOPO NIKOLAS
Kaj nun mi faras jenan movon; kaj vi estas perdinta.
SKULE JARLO
Aspektas tiel.
EPISKOPO NIKOLAS
(kliniĝante malantaŭen en la seĝo) Vi ne bone defendis la reĝon dum la lastaj movoj.
SKULE JARLO
(falfrapas la pecojn kaj ekstaras) Post longe mi laciĝis esti reĝdefendanto.
GREGORIUS JONSSON
(proksimiĝas kaj diras mallaŭte:) Sinjoro Jarlo, Jostein Tamb informas, ke nun la ŝipo kuŝas preta por forvelo.
SKULE JARLO
(mallaŭte) Bone. (elprenas sigelitan pergamenon) Jen la letero.
GREGORIUS JONSSON
(skuas la kapon) Jarlo, jarlo, — ĉu
SKULE JARLO
Kio?
GREGORIUS JONSSON
Ĝi portas la reĝan sigelon.
SKULE JARLO
Estas por la bono de la reĝo ke mi agas.
GREGORIUS JONSSON
Do lasu al la reĝo mem rifuzi la oferton.
SKULE JARLO
Tion li ne faros, se li povos decidi. Ĉiuj liaj pensoj kaj atento estas turnataj al subjugo de la Ribbungoj; tial li volas sekurigi sin en ĉiuj flankoj.
GREGORIUS JONSSON
Saĝa povas esti tio, kion Vi nun faras, — sed estas danĝera.
SKULE JARLO
Lasu tion al mi. Sendu la leteron, kaj diru al Jostein, ke li tuj forvelu.
GREGORIUS JONSSON
Fariĝos kiel Vi ordonas.
(eliras dekstre kaj revenas iom poste)
EPISKOPO NIKOLAS