"Plantotribo" (subdivido de plantofamilio). Uzata en botaniko post la tipa membro de la tribo: asklepiado
^ asklepiadeoj = "la tribo de asklepiadosimilaj plantoj". Oni uzu E nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreguloj. Komparu kun AC (§39.1.2), AL (§39.1.3), ED (§39.1.8), EN (§39.1.9) kaj OID (§39.1.24)."Koloro". Proponita, sed apenaŭ uzata sufikso por fari kolorvortojn el radikoj, kiuj ne mem montras koloron: rozo
^ *rozea* = "rozkolora, roze ruĝa", neĝo ^ *neĝea* = "neĝkolora, neĝe blanka", polvo ^ *polvea* = "polvokolora, polvogriza". Oni uzu kunmetaĵojn kun la radiko KOLOR (rozkolora, neĝkolora) aŭ precizajn kombinojn kun kolororadikoj (rozoruĝa, neĝblanka), aŭ plurvortaĵojn (roze ruĝa, blanka kiel neĝo). Ofte la sufikso EC (§38.2.8) povas esti sufiĉa: rozeca, neĝeca, polveca. Sed tiaj EC-vortoj ne nepre montras koloran similecon.ED
"Bestofamilio". Uzata en zoologio post la tipa membro de la familio: cervo
^ cervedoj = "la familio de cervosimilaj bestoj", mustelo ^ musteledoj. Oni uzu ED nur laŭ la internaciaj zoologiaj nomreguloj. ED respondas al la Latina sufikso "idae". Komparu kun AC (§39.1.2), AL (§39.1.3), E (§39.1.7), EN (§39.1.9) kaj OID (§39.1.24).EN
"Besta subfamilio". Uzata en zoologio post la tipa membro de la subfamilio: lutro
^ lutrenoj = "la subfamilio de lutrosimilaj bestoj", mustelo ^ mustelenoj. Oni uzu EN nur laŭ la internaciaj zoologiaj nomreguloj. EN re- spondas al la Latina sufikso "inae". Komparu kun AC (§39.1.2), AL (§39.1.3), E (§39.1.7), ED (§39.1.8) kaj OID (§39.1.24).ENZ°
"Substanco, kiu servas por ago". Eksperimente uzata, precipe en kemio, anstataŭ IL (§38.2.19), kiam ne temas pri instrumento, sed pri substanco: solvi
^ solvenzo = "solvantaĵo", stabiligi ^ stabiligenzo = "stabiliga sub- stanco", dolĉigi ^ dolĉigenzo = "dolĉigaĵo". En faka lingvaĵo ENZ eble povas esti utila, sed normale oni uzu IL, (ANT) AĴ, aŭ diversajn kunmetaĵojn kaj plurvortaĵojn.ESK
Ekssufikso en kelkaj radikoj kun la signifo "simila": groteska, fluoreski, lumineski.
Vera sufikso
"Simila sed ne vera, maniera, stila". Iafoje uzata anstataŭ EC (§38.2.8): Jap- ana
^ Japaneska = "simila al Japana stilo, ŝajne Japana", vira ^ vireska = "virosimila", blua ^ blueska = "blueta, neklare blua, blusimila". ESK estas malofte uzata. Normale sufiĉas EC: Japaneca, vireca, blueca. Oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵojn kun ŜAJN aŭ SIMIL (§38.4.1): ŝajnblua, Japansimila k.s.I
Ekssufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj. La vokalo "i" estas senkonkurence la plej ofta radikofino en Esperanto.
Interalie multaj nomoj de sciencoj kaj okupoj finiĝas per "...io": geografio, biologio, agronomio, homeopatio, anatomio, kirurgio, filozofio.
Por tiaj vortoj tre ofte ekzistas paralela radiko sen "i" por la responda fakulo: ge- ografo, biologo, agronomo, homeopato, anatomo, kirurgo, filozofo. Atentu, ke la radiko sen "i" iafoje havas alian signifon. Ekz. telegrafio estas okupo, sed telegrafo estas aparato, ne persono. El vortoj por sciencoj kaj okupoj oni ankaŭ povas fari nomojn de fakulo per la sufikso IST: geografiisto, biologi- isto, agronomiisto k.t.p. Pro la longeco de tiaj vortoj, kaj pro la malagrabla duobla "i", oni normale preferas sensufiksan vorton, kiam tia ekzistas.I estas ankaŭ ekssufikso en multaj landonomoj: Aŭstralio, Ĝibutio, Haitio, Sirio.
Vera sufikso
"Lando" (post nomo de popolo). Tre ofte uzata paralele kun la sufikso UJ en landonomoj (§35.4):
Francoj ^ Francio = Francujo
Japanoj ^ Japanio = Japanujo
La landnoma sufikso I ne estas oficiala. Iam ĝi estis malrekomendata de la Akademio de Esperanto, sed ne plu (Aktoj de la Akademio II,
p. 14). Ĝi eĉ estas uzata (paralele kun UJ) en la Akademia Listo de Rekomendataj Landnomoj."Lando" (post nomo de urbo, rivero, monto k.s.). Uzata en kelkaj okazoj por eviti plursignifajn geografiajn nomojn:
Meksiko
(lando, federacia ŝtato, urbo) ^ Meksikio LR15 (nur lando)Kebeko
(provinco, urbo) ^ Kebekio (nur provinco)Senegalo
(lando, rivero) ^ Senegalio (nur lando)Luksemburgo
(lando kaj urbo) ^ Luksemburgio (nur lando)Brandenburgo
(Germana federacia lando kaj urbo) ^ Brandenburgio (nur federacia lando)Romo
(urbo) ^ Romio (la Roma regno, la Roma imperio)