Vera sufikso
"Fako, scienco, okupo". Ofte oni povas rigardi IK kiel veran sufikson. Iafoje ĝi aperas post nomo de persono, kiu okupiĝas pri la fako: ĝardenisto
^ ĝardenistiko, gimnasto ^ gimnastiko, ĵurnalisto ^ ĵurnalistiko, lingvisto ^ lingvistiko, stilisto ^ stilistiko, poeto ^ poetiko, retoro ^ retoriko. Alifoje IK aperas post la temo de la fako: elektrono ^ elektroniko, metodo ^ metodiko, metro ^ metriko, simbolo ^ simboliko, stokasta ^ stokastiko. Estas tamen preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn.Iuj tamen volas, ke IK estu efektiva sufikso. Iuj iafoje eĉ insistas, ke ĝi devas esti efektiva Esperanta sufikso. Laŭ multaj IK ĉiam aperu post la temo de la fako, ne post la isto. Ili kreas vortojn kiel: ĝardeno
^ ĝardeniko = "ĝardenistiko", ĵurnalo ^ ĵurnaliko = "ĵurnalistiko", lingvo ^ lingviko = "lingvistiko", sono ^ soniko = "fonetiko", sistemo ^ sistemiko = "sistematiko". Normale oni ĉi tiel uzas IK nur kiam ekzistas responda internacia vorto kun "ik". Se la internacia vorto finiĝas per "ologi", oni ofte preferas la samsignifan sufikson OLOGI (§39.1.27).Iuj ĉi tiaj IK-vortoj povas funkcii praktike, sed sistema uzo de IK en ĉi tia maniero kondukus al grandega konfuzo, ĉar multaj jam ekzistantaj vortoj pro tio subite ŝajnus havi tute alian signifon ol ili vere havas, ekz.: formiko, heliko, kleriko, kliniko, koliko, komiko, komuniko, maniko, miristiko, paniko, persiko, rustiko, saliko, trafiko, dialektiko, grafiko, liriko, logiko, muziko, plastiko
kaj multaj aliaj.Se oni insistas, ke IK nur aperu post temo, tiam la kaoso ankoraŭ pligrand- iĝas, ĉar tiam vortoj kiel lingvistiko, ĵurnalistiko
kaj ĝardenistiko ŝajnas esti la sciencoj pri lingvistoj, ĵurnalistoj kaj ĝardenistoj. Iuj "IK-istoj" efektive kritikas tiajn vortojn kiel nelogikajn kaj fuŝitajn, kvankam ĝuste la ekuzo de IK kiel efektiva sufikso kreis tiun konfuzon. Tiuj vortoj estas nekunmetitaj, kaj povas ŝajni strangaj nur al tiuj, kiuj insistas, ke IK estu sufikso.Oni lasu ĉi tiajn internaciajn vortojn en paco. Se oni volas krei pli facilajn alternativojn, oni faru tion en maniero, kiu ne kaŭzas konfuzon. Ofte oni povas uzi jam ekzistantajn vortojn kiel scienco, fako, arto
k.s.: lingvo- scienco, ĝardenofako, ĝardena tehniko, scienco pri lingvosonoj, sistema metodo k.s.
39.1.16. ILION
Ekssufikso en kelkaj vortoj por grandegaj nombroj: miliono, biliono, tril- iono.
Vera sufikso
Sufikso por fari el nombraj vortetoj vortojn por grandegaj nombroj: duiliono
= "biliono, miliono da milionoj", triiliono = "triliono, miliono da duilionoj", kvariliono = "kvadriliono, miliono da triilionoj".La kialo por enkonduki ILION (kaj ILIARD, §39.1.17) estis internacia kon- fuzo pri la vortoj biliono, triliono
k.t.p., kaj tial en Esperantaj vortaroj tiaj vortoj havis neklarajn signifojn. Sed PIV donas ekde la jaro 2002 de- finitivajn signifojn por la vortoj biliono, triliono, kvadriliono kaj kvintiliono. Vortoj faritaj el ILION (kaj ILIARD) povas tamen senprobleme esti uzataj paralele kun la internaciaj vortoj: triiliono = triliono, kvariliono = kvadril- iono k.t.p. Preskaŭ nur matematikistoj uzas tiajn vortojn por nombroj pli altaj ol biliono. La ĉiutaga lingvo bezonas normale nur la vortojn miliono kaj miliardo, iafoje biliono, eventuale iam triliono.Legu pli detale pri O-vortaj nombrovortoj en §23.2.
ILIARD
"Mil ...ilionoj". Sufikso por fari el nombraj vortetoj vortojn por grandegaj nombroj: duiliardo
= "mil duilionoj, mil bilionoj", triiliardo = "mil triil- ionoj, mil trilionoj" k.t.p. Vidu pli detalajn klarigojn ĉe la sufikso ILION (§39.1.16) kaj ĉe O-vortaj nombrovortoj (§23.2).ISTAN°
Ekssufikso en kelkaj landonomoj (ofte la "i" mankas): Pakistano, Hindust- ano, Dagestano, Turkestano.
Vera sufikso