En multaj similaj okazoj oni tamen neniam uzas tiun ĉi metodon kaj lasas la plursignifecon, ekz.: Malto
(lando kaj insulo), Singapuro (lando kaj urbo), Nikaragvo (lando kaj lago), Kuvajto (lando kaj urbo), Paragvajo (lando kaj rivero), Kenjo (lando kaj monto), Sanmarino (lando kaj urbo).La Akademio de Esperanto prave rekomendis ne uzi la sufikson I en tiaj ĉi nomoj (Aktoj de la Akademio III,
p. 49). Nur se jam internacie ekzistas tiaj paralelaj nomoj (kun "i" por lando - sen "i" por urbo, rivero aŭ simile), oni ja uzu la distingon. Tiam ne temas pri Esperanta sufikso, sed pri parto de radiko. Oni do ja uzu ekz. Alĝero (urbo), Alĝerio (lando); Tunizo (urbo), Tunizio (lando); Namibo (dezerto), Namibio (lando), ĉar tiaj nomoj ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj. Sed oni prefere ne uzu formojn kiel Meksikio, Kebekio, Senegalio k.a., ĉar tiuj nomoj ekzistas nur en Esperanto. En unu okazo temas pri du malsamaj landoj: Niĝero (rivero kaj lando inter Malio kaj Ĉado), Niĝerio (lando inter Benino kaj Kameruno). En unu okazo la internacia distingo estas inversa: Brazilo (lando), Brazilio aŭ Braziljo (urbo). Se oni uzas tiajn ĉi "i" nur laŭ la internaciaj formoj, tiaj okazoj tute ne kreas problemojn.Se internacie du aŭ pli da nomoj samas, oni uzu laŭ bezono esprimojn kun
urbo, rivero, monto k.s. Tio estas multe pli klara: Meksikurbo, la urbo Meksiko, la federacia ŝtato Meksiko, la lando Meksiko, Kebekurbo, la pro- vinco Kebeko, la rivero Senegalo, la lando Senegalo, la lando Luksemburgo,
Luksemburgurbo, la urbo Luksemburgo, la (federacia) lando Brandenburgo, la urbo Brandenburgo, la Roma regno Rt130
k.t.p.IĈ°
"Virbesto, viro, masklo". Unu el multaj proponoj de sufikso por montri viran sekson. IĈ estas nun (en la jaro 2016) la plej populara propono de tia sufikso, sed ĝi tute ne estas ĝenerale uzata, kaj multaj ne konas ĝin: bovo
^ *boviĉo* = "virbovo", kato ^ *katiĉo* = "virkato", kuracisto ^ *kuracistiĉo* = "vira kuracisto". IĈ parencas al la sufikso ĈJ (§38.2.6), same kiel IN parencas al la sufikso NJ (§38.2.25). Normale oni uzas vira aŭ prefiksecan VIR (§38.4.1).Iuj volas uzi IĈ ankaŭ ĉe viraj radikoj, kies signifon ili do volas ŝanĝi al sekse neŭtra: patro
(neŭtra) ^ *patriĉo* = "patro", knabo (neŭtra) ^ *knabiĉo* = "knabo", viro (neŭtra) ^ *viriĉo* = "viro". Tiel drastaj signifoŝanĝoj de oftaj kaj firme enradikiĝintaj vortoj estus vera reformo de la lingvo, kaj tial malfacile realigebla. Por esti konsekvenca oni devus tiam neŭtrigi ankaŭ inajn radikojn: damo (neŭtra) ^ *damino*, *damiĉo*; nimfo (neŭtra) ^ *nimfino*, *nimfiĉo*; putino (neŭtra!) ^ *putinino*, *putiniĉo*.Legu ankaŭ pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3.
IF°
Ekssufikso en kelkaj vortoj kun IG-eca signifo: modifi, amplifi, klasifi.
Vera sufikso"Igi io". Proponita sed apenaŭ uzata tehnika sufikso por tiaj okazoj, kiam oni volas esprimi "igi io" kaj ne "igi ia": *varmifi*
= "igi varmo, ŝanĝi ian energiformon en varmon" (varmigi = "igi varma, doni la econ varmo al io"), *acidifi* = "igi acido, ŝanĝi substancon tiel, ke ĝi fariĝas acido" (acidigi = "igi acida, doni acidecon al io"). Oni esprimu tiajn specialajn signifojn per pluraj vortoj: igi varmo, ŝanĝi en acidon k.s. Rimarku, ke IG (§38.2.17) en multaj okazoj signifas "igi io": edzinigi, polvigi.IK
Ekssufikso aŭ ŝajnsufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: for- miko, fortika, harmoniko, heliko, klasika, kleriko, kliniko, koliko, komika, komuniki, maniko, miristiko, narkotiko, paniko, persiko, polemiko, prediki, rustika, saliko, trafiko k.a. Multaj "ik"-vortoj estas nomoj de sciencoj, fakoj, artoj, okupoj k.s.: botaniko, dinamiko, fiziko, fonetiko, grafiko, gramatiko, heraldiko, liriko, logiko, matematiko, mekaniko, mnemoniko, muziko, optiko, plastiko, politiko, tehniko k.a.