"Lando". Kelkfoje rigardebla kiel vera sufikso, se ekzistas responda popolnomo: Afgano
^ Afganistano, Kirgizo ^ Kirgizistano, Uzbeko ^ Uzbekistano. Estas pli bone rigardi tiajn landonomojn kiel nekunmetitajn. Ĉiuokaze oni povas uzi ISTAN nur kiam ekzistas responda internacia formo kun "(i)stan". Plej bone estas tamen uzi UJ (§38.2.29) aŭ I (§39.1.12) en tiaj nomoj (se ekzistas simpla popolnomo): Afganujo, Afganio, Kirgizujo, Kirgizio, Uzbekujo, Uzbekio. Legu pli detale pri nomoj de landoj kaj popoloj en §35.4.IT
Ekssufikso en iuj vortoj por inflamoj: nefrito, oftalmito, encefalito, dermat- ito, otito.
Vera sufikso
"Inflamo". Uzata en medicino kiel vera sufikso post nomo de organo: orelo
^ orelito = "orelinflamo, otito". En multaj okazoj ekzistas internacia vorto, kiu ankaŭ povus esti rigardata kiel Esperanta kunmetaĵo kun IT: bronkito, apendicito, laringito, meningito, ostito k.a. En nefaka lingvaĵo oni prefere uzu la vorton inflamo aparte aŭ en kunmetaĵo: rena inflamo, reninflamo, orela inflamo, orelinflamo k.t.p. Verŝajne tiaj vortoj estas preferindaj ankaŭ en faka lingvaĵo.IV
Ekssufikso en kelkaj vortoj por kapabloj kaj emoj: agresiva, progresiva, konservativa, pasiva.
Vera sufikso
"Pova, kapabla". Sufiĉe ofte uzata kiel vera sufikso: produkti
^ produktiva = "tia, ke oni povas (multe) produkti", senti ^ sentiva, pagi ^ pagiva, krei ^ kreiva. Oni atentu, ke IV ne estas ĝenerale konata. Preferindaj estas kun- metaĵoj kun EM (§38.2.11) aŭ kun POV kaj KAPABL (§38.4.1) aŭ eĉ simplaj A-vortoj: produktema, sentema, sentokapabla, pagipova, pagpova, pagopova, kreema, krepova, produkta, senta, krea k.t.p. Ne malofte IV estas misuzata kiel malplena A-vortiga sufikso, precipe kreiva ofte estas misuzata anstataŭ krea sen rilato al povo aŭ kapablo.IZ
Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj metodoj kaj agoj: judaizi, faradizi, kaŭterizi, legalizi, centralizi, katehizi, klimatizi, analizi, mobilizi, organizi, sterilizi.
Vera sufikso
"Kovri, provizi". Uzata precipe en tehnika lingvaĵo: ŝtono
^ ŝtonizi = "kovri per ŝtonoj (ekz. vojon)", kupro ^ kuprizi = "kovri per tavolo de kupro", gluo ^ gluizi = "provizi per tavolo de gluo", elektro ^ elektrizi = "provizi/funkciigi per elektro". En multaj okazoj la simpla sensufiksa verbo jam havas tian ĉi signifon, ekz. kupri = kuprizi. Se la simpla verbo havas alian signifon, oni ofte povas uzi la sufikson UM (§38.2.31), ekz. glu- umi (glui = "fiksi per gluo"). Iafoje IG (§38.2.17) estas taŭga: hipnoto = "speco de dormosimila mensostato" ^ hipnotizi aŭ pli bone hipnotigi = "meti en hipnoton". La formon hipnotizi oni pli ĝuste rigardu kiel nekun- metitan. En tehnika lingvaĵo IZ eble povas esti utila, sed ordinare oni ĝin evitu."Uzi metodon" (post nomo). Kelkfoje uzata por metodo elpensita de fama persono: Pasteŭro
^ pasteŭrizi = "parte sterilizi trinkaĵon per metodo inventita de Pasteŭro", Makadamo ^ makadamizi. Simpla sensufiksa verbo estas pli bona: pasteŭri, makadami. Plej multaj tiaj IZ-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel nekunmetitaj.NOMIAL
Matematika sufikso por esprimoj kun certa nombro de termoj ligitaj per plus aŭ minus: dunomialo
= "duterma esprimo, dutermo, binomo", trinomialo = "triterma esprimo, tritermo", plurnomialo = "plurterma esprimo, plur- termo". Oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵojn kun la vorto termo: dutermo, plur- termo.OFON°
"Lingvano". Tute superflua kaj evitenda sufikso iafoje uzata por fari vorton por lingvano aŭ lingvaneco: Esperanto
^ *Esperantofono * = "Esperantisto, Esperantolingvano", ^ *Esperantofona* = "Esperantlingva". Oni uzu kun- metaĵojn kun lingvano, lingva, parolanto k.s. Por "parolanto de Esperanto" la ĝusta vorto estas simple Esperantisto, kiu ĉiam signifas precize "persono, kiu scias kaj uzas Esperanton".OID (kaj OJD°)
Ekssufikso en diversaj vortoj, ofte kun la signifo "similaĵo" aŭ "simila":
asteroido, sigmoido, celuloido, skizoida.
Vera sufikso