"Tre malgranda/mallonga/malalta" k.s. Iafoje uzata prefikso por montri tre malgrandan specon: jupo
^ minijupo = "tre mallonga jupo", krozo ^ minikrozo = "mallongigita krozo", golfo ^ minigolfo = "malgrandskala varianto de la ludo golfo", novelo ^ mininovelo = "tre mallonga novelo". Principe la sufikso ET (§38.2.15) same bone taŭgas (jupeto, krozeto, golf- eto), sed verŝajne multaj MINI-vortoj estas neeviteblaj, kiam ekzistas re- sponda internacia vorto, kiu komenciĝas per "mini".MONO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "unu, unuopa": monolito, monologo, monoteismo, monofonio°, monomo.
Vera prefikso
"Unu". Iafoje uzata kiel vera prefikso: relo
^ *monorelo* = "unurela fervojo", silabo ^ *monosilaba* = "unusilaba". Atentu pri la risko de kon- fuzo kun la vorto mono (pagilo). Oni uzu kunmetaĵojn kun unu: unurelo, unurela fervojo, unusilaba.Iafoje oni renkontas la memstaran vorton *mono*°
kiel mallongigon de monofonio°. Ĝi estas evitenda pro la kolizio kun la ordinara vorto mono (pagilo). La responda mallongigo stereo° por stereofonio estas tamen uzebla (sed oni atentu pri la akcento: stereo). Se entute mallongigi monofonio, oni uzu la formon monoo °PRE
Eksprefikso en multaj vortoj kun la signifo "antaŭ": prefaco, prefikso, pre- lego, premiso, prepozicio
= "rolvorteto".
Vera prefikso
"Antaŭ, senpere antaŭ". Iafoje uzata eksperimente anstataŭ antaŭ
en tempa signifo: amplifi ^ *preamplifilo* = "antaŭamplifilo", scienco ^ *pre- scienca* = "de la tempo antaŭ la apero de scienco", latina ^ *prelatina* = "de la tempo antaŭ Latino", kancero ^ *prekancera* = "antaŭkancera, montranta aperontan kanceron". Ŝajnas, ke iuj tiaj vortoj vere estas fraz- etvortoj kun kaŝita uzo de PRE kiel rolvorteto: *pre la scienco* = "antaŭ la scienco" ^ [pre scienco]-A ^ *prescienca*, *pre Latino* = "antaŭ Latino" ^ [pre Latino]-A ^ *prelatina* (komparu kun simila uzo de ANTI, §39.2.2). PRE estas evitenda, ĉu kiel prefikso, ĉu kiel (kaŝita) rolvorteto. Oni uzu antaŭ. Komparu kun la oficiala prefikso PRA (§38.3.9).PROTO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "ĉefa, plej unua, primitiva, ori- gina": protozoo, protoplasmo, protono.
Vera prefikso
"Ĉefa, plej unua, primitiva, origina". Iafoje uzata kiel vera prefikso: tipo
^ prototipo = "unua tipo, unua ekzemplero", infektiĝo ^ protoinfektiĝo = "unuafoja infektiĝo", kanajlo ^ protokanajlo ^84 = "kanajlo modela/ori- gina". Plej multaj PROTO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj, sed en la Zamenhofa protokanajlo PROTO sendube estas vera pre- fikso. Komparu kun ARĤI (§39.2.3).PSEŬDO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "malvera, neaŭtentika":
pseŭdonimo, pseŭdopodo.
Vera prefikso
"Malvera, neaŭtentika, kaŝita". Sufiĉe ofte uzata kiel vera prefikso: sufikso
^ pseŭdosufikso LR 34, scienca ^ pseŭdo-scienca FK 263, laboro ^ pseŭdo- laboro M138, nomo ^ pseŭdonomo = "pseŭdonimo, plumnomo", argumento ^ pseŭdoargumento. Zamenhof ofte uzis PSEŬDO kiel veran prefikson, sed estas tamen pli bone uzi KAŜ, ŜAJN aŭ kvazaŭ, ĉar tio estas multe pli klara: kaŝnomo, ŝajnsufikso, kvazaŭscienco, ŝajnlaboro, ŝajnargumento, malvera argumento.Iafoje oni vidas la A-vorton *pseŭda*.
A-vorta formo de PSEŬDO estu tamen pseŭdoa. La "o" estas parto de la radiko, kaj ne povas malaperi. Kaj
*pseŭda* kaj pseŭdoa estas superfluaj. Uzu neaŭtentika, malvera, kaŝita, ŝajna aŭ iluzia.
RETRO
"En la kontraŭa direkto, en la malkutima direkto". Sufiĉe ofte uzata kiel pli preciza alternativo al la prefikso RE (§38.3.10), kiu havas ankaŭ aliajn sig- nifojn: iri
^ retroiri = "iri dorsdirekte", fleksi ^ retrofleksi = "fleksi en kontraŭa direkto", aktiva ^ retroaktiva = "aktiva aŭ valida por jam pasinta tempo".Iafoje oni provis uzi RETRO kiel memstaran vorteton kun la signifo "reen": Iru retro, Satano!
Oni uzu prefere reen.SAN
Eksprefikso en multaj loknomoj kun la signifo "sankta": Sanfrancisko
, San- remo, Sanjoseo, Sanmarino.
Vera prefikso