La finiĝado de la tago igis
ilin rapidi. M 200Ene de frazo povas troviĝi alia frazo, kiu rolas en la ĉeffrazo kiel frazparto. Tian malĉefan frazon oni nomas subfrazo. Subfrazoj plej ofte ne havas rol- montrilon. Por demonstri la rolon de subfrazo en la ĉeffrazo oni ofte povas en klarigo anstataŭigi la subfrazon per vorto, kiu povas havi rolmontrilon, ekz.
En la plej simpla okazo subfrazo staras fine de ĉefa frazo:
Li demandis, ĉu mi amas lin.
^ Li demandis tion.Petro demandis, kial la preparoj daŭras tiel longe. ^ Petro demandis tion.
Mi legis libron, kiun tradukis Zamenhof.
^ Mi legis libron tian. La kiu- frazo estas rekta priskribo de la vorto libron.Subfrazo povas ankaŭ stari komence de ĉefa frazo:
Ke la tero estas ronda,
neniu povas plu pridubi. ^ Tion neniu povas plu pridubi.Ĉu vi estas malsata,
mi demandis al ŝi. ^ Tion mi demandis al ŝi.La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra.
FE16 = La fakto, ke la tranĉilo estas akra, estas la kaŭzo, ke ĝi tranĉas bone.La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi.
FE16 = La fakto, ke la infano volas manĝi, estas la kaŭzo, ke ĝi ploras.Ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon. FE19
Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana.
FE 39La baza ordo de frazpartoj sekvas la ĉi-postan modelon, kiu tamen ne val- idas por Kl-vortoj, ĉar Kl-vorton oni normale ĉiam metas unue en la frazo sendepende de ĝia frazrolo:
subjekto - ĉefverbo - objekto - aliaj frazpartoj
La knabo - sidas.
subjekto - ĉefverbo
Ili - sidas - sur la sofo.
subjekto - ĉefverbo - loka komplemento
La hundo - ĉasas - katon.
subjekto - ĉefverbo - objekto
Karlo - manĝas - rizon - per manĝbastonetoj.
subjekto - ĉefverbo - objekto - ila komplemento
La virino - estas - arkitekto.
subjekto - ĉefverbo - perverba priskribo de la subjekto
La ĉielo - fariĝis - malhela.
subjekto - ĉefverbo - perverba priskribo de la subjekto
Oni ofte kunigas radikojn (kaj vortetojn) kreante kunmetitajn vortojn. La plej ofta speco de vortkunmetaĵo nomiĝas en
El la ĉefelemento ŜIP oni povas fari ekz. la jenajn kombinojn (ĉiam kun "neŭtrala" O-finaĵo):
La baza signifo de tiuj ĉi kombinoj estas ĉiam "ŝipo". Per diversaj antaŭ- elementoj oni distingas diversajn specojn de ŝipoj. La antaŭelementoj estas tre diversecaj. VAPOR montras manieron funkciigi la ŝipospecon, BALEN montras celon por la uzado de la ŝipospeco, PUŜ montras taskon, AER montras lokon.
El la ĉefelemento IR, oni povas krei nomojn de diversaj ir-specoj:
Mi kriis tiel laŭte, kiel mi povis, sed
neniu min aŭdis, mi estis tro mal- proksime. FA3152Mia frato ne estas granda, sed
li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko. FE 33Li donis al mi monon, sed
mi ĝin tuj redonis al li. FE 42Melankolio sed
ne doloro, plenigis lian bruston. FA3 64