Hodiaŭ estas la dua (tago) de Majo (de/en la jaro) du mil kvin.
Kvantaj A-vortoj ofte kondutas kiel normalaj A-vortoj:
Multaj
birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. FE 32La ellernado kostis multan
kaj grandan laboradon. FK 245Kelkaj
homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. FE 32Kvantaj E-vortoj povas roli kiel ordinaraj E-vortoj:
Mi multe
dankas vin por via gastameco. ^80Ŝi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe
pikitaj de kudrilo. M106La malfeliĉa knabino, multe
kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro. FE 23Mi ne estas multege
instruita lingvisto. OV 25Dio scias, ke mi estas sufiĉe
rekompencita! FA2 27Apudmeto estas postmetita klariga revortigo de frazparto. Ĝi montras la saman aferon per aliaj vortoj. Apudmeto iel priskribas la antaŭan frazparton, sed estas tamen propra frazparto. En la parolo oni normale distingas apudm- eton per paŭzetoj antaŭe kaj poste. En la skribo oni kutime metas komojn.
Apudmeto ludas la saman frazrolon, kiel la antaŭa frazparto. Se la antaŭa frazparto havas la rolfinaĵon N, ankaŭ la apudmeto havu tian finaĵon:
US-formo estas uzata por agoj kaj statoj nerealaj, imagaj aŭ fantaziaj. US- formo ne montras la tempon de la ago:
Se mi estus
sana, mi estus feliĉa. FE 20I-verbo povas roli kiel subjekto de frazo, kiam oni volas diri, kia estas la ago de la I-verbo. Plej ofte la ĉefverbo estas formo de
Normale I-verbo ne povas esti ĉefverbo (§3.2), sed okaze oni vidas frazojn, en kiuj la sola verbo estas I-verbo. Sed ankaŭ en tia uzo I-verbo ne povas havi gramatikan subjekton.
Ĉefverbecaj I-verboj aperas en iaj mallongigitaj subfrazoj. La I-verbo tiam sence egalas al U-formo aŭ esprimo kun
Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari.
FE38 = ...kion mi faru.Mi efektive jam ne scias, kielĝin klarigi.
M85 = ...kiel mi ĝin klarigu.La vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari
kaj al kiu sin turni. M11 = ...kion ŝi faru kaj al kiu ŝi sin turnu.Ili ne havas, kion manĝi,
ili ne havas, per kio hejti la fornon. M102 = Ili ne havas (ion), kion ili/oni povus manĝi, ili ne havas (ion), per kio ili povus hejti la fornon.Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni
la plej malmulte, havis almenaŭ okfutojn da larĝeco. Rt19 = ...se oniprenu laplej malmulte...Se lin kompari
kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro. H14 = Se oni lin komparu kun la nuna reĝo...Ĉefverbecaj I-verboj aperas ankaŭ en iaj mallongigitaj esprimoj de dubo aŭ hezito. La plena frazo havas verbon en U-formo, okaze en US-formo aŭ 0S- formo:
Plialtigi
la temperaturon de la ĉambro! per kio? aĉeti medikamenton! Per kio? M196 = Per kio miplialtigu... Per kio mi aĉetu...Ĉu esti
aŭ ne esti, - tiel staras nun la demando. H 74 = Ĉu mi estu aŭ ne estu...Kion fari?
M19 = Kion oni/mi/vi faru?Aktiva participo kun 0-finaĵo montras la sencan subjekton
de la ago aŭ stato. Pasiva participo kun 0-finaĵo montras la sencan objekton. Normale temas pri persono: