Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto
kaj Jozefo estas la batato. FE 22Frazojn kun objekta verbo oni povas transformi de aktivo (normala frazo) en pasivon. Pasivo estas kvazaŭ inversa maniero prezenti agon. Kiam oni pasivigas frazon, okazas tri ŝanĝoj:
La objekto fariĝas subjekto (kaj perdas sian N-finaĵon).
La ĉefverbo fariĝas kunmetita verbo: esti
+ pasiva participo.La aktiva subjekto malaperas aŭ fariĝas de-komplemento.
La knabino vidas la domon.
la domon ^ la domo
vidas ^ estas vidata
la knabino ^ de la knabino
^ La domo estas vidata de la knabino. Li batis sian hundon per bastono.
sian hundon ^ lia hundo
batis ^ estis batata
li
povas malaperi
^ Lia hundo estis batata per bastono.
En la lasta ekzemplo sia
fariĝas lia, ĉar la subjekto ŝanĝiĝis. Legu aparte pri la reguloj de si en §11.6.1.Oni uzas pasivon por movi la atenton for de la aktiva subjekto al la ago. Ankaŭ la iama objekto (la nova subjekto) ricevas pli da atento. Oni ofte uzas pasivon, kiam oni parolas pri tre ĝenerala afero, kiam apenaŭ ekzistas aktiva subjekto:
• Mi ĉiam volonte aĉetas tiun ĉi komercaĵon. ^ Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. FE 25
Iu lavos vin. ^ Vi estos lavita. FE 25
Estu trankvila, mi pagos mian tutan ŝuldon al vi baldaŭ. ^ Estu tra- nkvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. FE 25
Oni ne serĉus nun tiel longe mian oran ringon, se vi ne estus kaŝinta ĝin tiel lerte. ^ Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. FE 25
Verboj kiel povi, voli, komenci, fini, ĉesi
k.a. ofte aperas kune kun I-verbo. La du verboj kune formas kvazaŭ unu kompleksan verbon. Normale la I- verbo signife estas la pli grava parto, kaj ĝi decidas la frazrolojn:Komencis neĝi.
FA1142 (= Ekneĝis.) La ĉefverbo komenci per si mem normale postulas kaj subjekton kaj objekton, sed la frazkonstruon de- cidas neĝi, kiu estas sensubjekta kaj senobjekta verbo.Baldaŭ ĉesos neĝi.
La ĉefverbo ĉesi normale havas subjekton, sed neĝi estas sensubjekta verbo.Noto:
Oni normale ne diras *Baldaŭ finos neĝi*, ĉarfini montras plenumon, antaŭplanitan fin- punkton aŭ simile. Sed ĉe neĝado ordinare tute ne ekzistas plenumo aŭ finpunkto. Neĝado simple iam ĉesas.Ili ĉesis konstrui la urbon.
Gn11 La ĉefverbo ĉesi ne povas havi objekton, sed konstrui estas objekta verbo.• Li finis paroli.
Jĝ15 La ĉefverbo fini normale havas kaj subjekton kaj objekton, sedparoli ne bezonas objekton. Oni povus ankaŭ diri, ke ĝuste la I-verbo paroli estas la objekto de fini.Ne povis esti alie.
FA3118 La ĉefverbo povi normale havas subjekton, sed esti povas esti sensubjekta (kun E-finaĵa perverba priskribo, §25.1.1).La verbo havi
montras tute ĝenerale, ke la objekto apartenas al la subjekto. La aparteno povas esti poseda, porta, eca, interrilata, k.s.:Mi havas
centon da pomoj. FE14 = Cento da pomoj apartenas al mi.Unu vidvino havis
du filinojn. FE11 = Al unu vidvino apartenis du filinoj.Kiam oni estas riĉa, oni havas
multajn amikojn. FE16Mi havas
nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. FE12Kiun daton ni havas
hodiaŭ? FE12Tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis
teruran malamon kontraŭ la pli juna. FE13
• Tiu ĉi urbo havas
milionon da loĝantoj. FE14Se oni volas pli precize esprimi la apartenan rilaton, oni povas anstataŭ havi
uzi ekz. posedi, porti, teni kaj aliajn verbojn.Legu pli pri la diferenco inter havi
kaj aparteni en §30.6.Iuj lingvoj uzas verbon similan al havi
por fari kunmetitajn verbojn. Tio ne ekzistas en Esperanto. Ne eblas diri *mi havas dirinta la veron*, *li havis veturis tien*, aŭ simile. En Esperanto oni normale uzas simplajn verbo- formojn (diris, veturis k.s.). Je bezono oni povas formi kunmetitajn verbojn (§28.4) per esti: Mi estas dirinta la veron. Li estis veturinta tien.Igi
= "kaŭzi, ke iu faru ian agon". Igi estas farita el la sufikso IG (§38.2.17).La subjekto de la verbo igi
estas tiu, kiu kaŭzas, ke iu alia faru ian agon. La objekto estas tiu, kiu faru la agon. La rezulta ago, I-verbo, aperas kiel per- verba priskribo de la objekto (§25.1.2):Ni devas antaŭ ĉio igi
lin, aboni la gazeton. OV144 = Ni devas antaŭ ĉio faru tiel, ke li abonu la gazeton.