Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Ju pli malmulte vi parolos pri tiu ĉi afero, despli bone. BV 86

Ju pli da havo, des pli da pravo. PE790

Ordinara nek (§21) signifas "kaj ankaŭ ne", "kaj ankaŭ neniu" k.s. Plurobla nek signifas "kaj ne". Kombinita nek estas do egala al kaj... kaj (§17.5) plus neado:

Mi renkontis nek lin, nek lian fraton. FE28 = Mi kaj ne renkontis lin, kaj ne renkontis lian fraton.

Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne. PE 1680 = Kaj ĝojo, kaj malĝojo ne daŭras eterne.

Ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli. FA198

= Ŝi kaj ne povis kanti, kaj ne povis paroli.

Iafoje oni uzas ordinarajn radikojn (§37.1) sen finaĵoj kiel ekkriajn vortojn:

Halt'! Ne kuraĝu permesi al vi!Rt142 = Haltu! Ne kuraĝu... HALT estas ordinara radiko normale uzata kiel verbo: halti. Ĉi tie Zamenhof uzis ĝin kiel ekkrian vorton, kaj skribis apostrofon, kvazaŭ temus pri ellasita O- finaĵo. Pli bone estas skribi halt! (sen apostrofo), ĉar temas pri ekkria uzo de nuda radiko.

Ek! Ni komencu! Ek! Antaŭen! La prefikso EK (§38.3.4) estas tre ofte uzata kiel memstara ekkria vorto por instigi al (tuja) ekagado.

Eks pri tiuj idiotoj! La prefikso EKS (§38.3.5) estas iafoje uzata kiel memstara ekkria vorto por montri, ke io (ĝena), kio antaŭe ek zistis, ne plu okazos aŭ aperos.

Help! = Helpu! Helpon!

Povas ekesti problemoj pri akcento en ĉi tia uzado de nudaj radikoj. Kie en ekz. Rapid! meti akcenton? Ĉu oni diru "rapid" (kvazaŭ estus Rapid'! kun apostrofo), aŭ "rŭ

pid" (akcentante la antaŭlastan vokalon)? Estas konsilinde uzi kiel ekkriajn vortojn nur unuvokalajn radikojn, ĉar tiam ne povas ekesti dubo pri la akcento. Estas eĉ konsilinde uzi tiun ĉi eblon ĝenerale tre ŝpare.

Multaj radikoj estas iom sonimitaj. Ofte oni kreas el ili sonimitajn vortojn per forigo de finaĵoj, kaj ofte per mallongigo kaj aliformigo:

Kraki ^ Krak! FA3 86

Plaŭdi ^ Plaŭ! FA2 35

• Rapidi ^ Rap, rap! Rapidu, rapidu! FA2 34

Pafi ^ "Pif, paf!" eksonis subite krakoj. FA2 37

Murmuri ^ Mur-mur-mur! FA2128

Boji ^ Boj!

Miaŭi ^ Miaŭ! (eble pli bone mjaŭ, §18.4)

Tranĉi ^ Trinĉ tranĉ!

Gluti ^ Glut! glut!

Tinti ^ Tin tin!

Ekkriaj kaj sonimitaj vortetoj estas ofte elparolataj kun alia akcento ol ili devus havi laŭ la skribo. Tiaj ĉi vortoj estas la plej "sovaĝa" parto de la lingvo, kaj tial la normalaj reguloj de skribo (§1) kaj elparolo (§2) eble ne estas same gravaj kiel ĉe ordinaraj vortoj, sed plej ofte tute bone eblas skribi regule laŭ la efektiva elparolo:

La duvorta alvoko ha lo (§18.1) estas ofte misskribata *halo*, kio devus elparoliĝi *hŭlo*

(same kiel la O-vorto halo). Ha lo estas tamen ĉiam el- parolata "ha lo". Ankaŭ ne eblas skribi
*halo'* kun apostrofo, ĉar ĝi neniel estas O-vorto.

La vorton hura (§18.1) oni elparolu "hŭra" (akcento je U). Sed multaj el- parolas "hura". Se oni tiel elparolas, oni skribu hu ra°.

Hola (§18.3) estas ofte elparolata "hola", kaj devas tiam esti skribata

ho la°.

Aha (§18.3), ehe (§18.3) kaj oho (§18.3) elparoliĝu "aha", "ehe" kaj "oho". Ili estas tamen ofte elparolataj "aha", "ehe" kaj "oho",

kaj devas tiam esti skribataj a ha°, e he° kaj o ho°.

O kej° (§18.3) estas ofte misskribata *okej*, kio devus elparoliĝi "okej". La efektiva elparolo estas tamen ĉiam "okej". Iuj proponis skribi *okej '* kun apostrofo, sed ja neniel temas pri O-vorto.

La kata bleko miaŭ (§18.2) estas ofte elparolata "miaŭ", kaj tiam mjaŭ° estas pli bona skribo.

Iafoje ĉu aŭ Kl-vorto estas forlasita el demanda frazo. Tio okazas precipe en dialogoj. Tiam nur la kunteksto montras, ke temas pri demando. Tia forlaso estas akceptebla, kiam la tuta frazo estas draste mallongigita:

• - Efektive? - ŝi demandis per tirata tono. - Efektive, - respondis Aleĉjo. M147 = - Ĉu efektive vi farus tion? - ŝi demandis...

Por respondi ĉu-demandojn oni povas simple eldiri frazon (plenan aŭ mal- longigitan), kiu donas respondon al la demando:

Ĉu vi amas min? - Mi amas vin!

Kiam oni miksas nombrajn vortetojn (§23.1) kaj O-vortajn nombrovortojn (§23.2) en unu nombro, iliaj malsamaj reguloj kolizias. Nombraj vortetoj volas esti rektaj priskriboj de ĉefvorto, dum O-vortaj nombrovortoj mem estas ĉefvortoj kun da-esprimo post si. Necesas iel elturniĝi:

Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). FE14 Nuntempe oni preferas uzi ON-vorton kun A-finaĵo en ĉi tiaj okazoj: kvar kaj duonan frankojn.

Por montri daton oni sekvu la jenajn modelojn. La vortoj tago kaj de/en la jaro estas tre ofte nur subkomprenataj:

Estis la tria (tago) de Decembro (de/en la jaro) mil naŭcent naŭdek unu.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии