Ne sukcesis la knabinoj ech aperi el ia akvo, post ilin plaude plonghis iu kvara.
Tiu estis Sima Simakov en sandaloj kaj chemizeto, li kur-salte flugis en la riveron. Skuante la kungluighintajn harojn, krachante kaj snufante fortpuse li naghis al la alia bordo.
— Malfelicho, Jhenja, okazas malfelichajho! — trakriis li, turnante sin. — Gejka kaj Kolja falis en kaptilon!
… Legante libron, Olga supreniris la altajhon. Kaj tie, kie la kruda pado trapasis la shoseon, shin renkontis Georgij, staranta apud la motociklo. Ili salutis unu la alian.
— Mi estas veturanta — klarigis al shi Georgij — kaj vidis, ke vi iras chi tie. Mi pensis, mi veturigu vin, se vi iras samdirekte.
— Ne estas vere! — dubis Olga. — Vi staris kaj atendis min speciale.
— Nu, vi pravas — konsentis Georgij — mi volis mensogi, sed tio ne sukcesis. Mi devas pardonpeti vin pro tio, ke mi timigis vin matene. Ja sciu, tiu lama oldulo che la pordo estis mi. Mi shminkite preparis min por provludo. Sidighu, mi veturigos vin.
Olga nee balancis la kapon.
Li metis florbukedon sur la libron. La bukedo estis bela, Olga rughighis, konfuzighis kaj… jhetis ghin teren. Tion Georgij ne atendis.
— Auskultu — chagrene li diris. — Vi bone muzikas, kantas, viaj okuloj estas senruzaj, klaraj. Mi ofendis vin per nenio. Sed mi opinias, tiel, kiel vi agas, ne faras ech homo de la plej betona profesio.
— La floroj ne estas bezonataj! — mem ektiminte sian agon, kulpkonscie respondis Olga. — Mi tiel, sen floroj veturos kun vi.
Shi sidighis sur la ledan selon, kaj la motociklo ekflugis lau la vojo. La vojo disbranchighis, sed preteratente tiun vojon, kiu kondukis al la vilagheto, la motociklo liberighis en la kampon.
— Ne tien vi turnis nin — kriis Olga — ni devas dekstren!
— Chi tie la vojo estas pli bona — respondis Georgij — chi tie la vojo estas pli agrabla.
Denove estis turno kaj ili impetis tra brueta ombra bosko. Kaj kiam Georgij kaj Olga elshirighis el la levighintaj polvonuboj, sub la monto ili ekvidis fumon, kamentubojn, vitron kaj feron de iu nekonata urbo.
— Tio estas nia uzino! — trakriis al Olga Georgij. — Antau tri jaroj mi chi tien venis kolekti fungojn kaj fragojn.
Preskau ne malpliigante la rapidecon, la motociklo abrupte turnighis.
— Rekten! — averte kriis Olga. - Veturu nur rekte hejmen!
Subite la mashino eksiientis kaj ili haltis.
— Atendu — desaltante diris Georgij — estas malgranda paneo.
Li kushigis la motociklon sur herbon sub betulo, prenis shlosilon kaj komencis ion alturni, striktigi.
— Kion vi ludas en la opero? — alsidighante sur la herbon, demandis Olga. - Kial via shminko estas tia severa kaj timiga!
— Mi ludas oldan invalidon — ne chesante labori che la mashino, respondis Georgij. - Li estas ekspartizano kaj li iomete… nenormalas. Li loghas apud landlimo kaj al li konstante shajnas, ke malamikoj nin superruzos kaj trompos. Li estas maljuna kaj singardema. La rugharmeanoj estas junaj, ridas, post la dejhoro ludas flugpilkon. Ili havas knabinojn diversajn… Katjushojn!
Georgij sulkigis la brovojn kaj mallaute ekkantis:
Tuj Georgij shanghis la vochon, kaj imitante hhoron, kantis: Oldul', trankvilu, trahkvilighu!
— Kion signifas "trankvilighu"? — vishante la polvighintajn lipojn per poshtuko, demandis Olga.
— Tio signifas — daurigante frapi per la shlosilo sur la aksingon, klarigis Georgij — tio signifas, ke: dormu trankvile, maljuna stultulo, jam delonge chiuj soldatoj kaj oficiroj estas sur sia loko… Olja, chu via fratino pri nia renkontigho kun shi parolis?
— Parolis, mi insultis shin.
— Bedaurinde. Shi estas komika knabino. Mi diras al shi «a», shi al mi — «bo».
— Kun tiu komikulino oni spertas malfelichajhojn — denove malkontentis Olga. — Shi rilatas kun iu knabacho, nome Timur. Li estas el la kompanio de la huligano Kvakin. Mi neniel povas forpeli lin de nia domo.
— Timur! Hm… — Georgij konfuzite tusetis. — Chu li estas el la kompanio? Li shajnas esti ne tio, ne tre… Nu, bone! Vi ne maltrankvilu. Mi dekutimigos lin de via domo. Olja, kial vi ne lernas en konservatorio? Vi volas esti ingheniero, por kio tio utilas? Ankau mi estas ingheniero, sed nun tio ne gravas.
— Chu vi estas malbona ingheniero?
— Kial malbona? — alshovighinte al Olga kaj komencante tiam frapi sur la aksingon de la antaua rado, respondis Georgij. — Mi ne estas malbona ingheniero, sed vi bone muzikas kaj kantas.
— Auskultu, Georgij — honteme forshovighante, diris Olga. — Mi ne scias, kia ingheniero vi estas, sed vi riparas la mashinon iel tre strange.
Kaj Olga svingis la manon, montrante, kie li frapetas per la shlosilo jen sur la aksingon, jen sur la radringon.
— Nenio estas stranga. Chio farighas tiel, kiel estas bezonate.