Gardeme, por ne veki la dormantojn, li supreniras la peroneton kaj zorge metas la bukedon sur la supran shtupon. Li estas Timur.
Estis mateno de semajnfino. Honore de la datreveno de la rugharmea venko che la lago Hasan, la komsomolanoj aranghis grandan koncerton kaj maskobalon.
La knabinoj forkuris en la boskon frumatene. Olga haste finis gladi la bluzon. Rerigardante la robojn, shi skuis tiun de Jhenja. El ghia posheto falis papero. Olga levis ghin kaj legis.
"Knabino, hejme ne timu. Chio ordas kaj neniu de mi ion ekscios. Timur."
Kion ne ekscios oni? Kial ne timu? Kiujn sekretojn havas tiu kashema kaj ruza knabino? Ne! Necesas meti finon al tio. La pachjo forveturante ordonis… Mi devas agi decideme kaj rapide.
Sur la fenestro frapis Georgij.
— Olja — diris li — helpu! Al mi venis delegitaro. Mi estas petata kanti ion de la podio. Hodiau estas tia tago — ne eblas rifuzi. Akompanu min per la akordiono.
— Jes… Sed tion povas fari al vi pianisto! — miris Olga. - Kial do per akordiono?
— Olja, kun pianisto mi ne volas. Mi volas kun vi! Ni bone faros. Chu vi permesas, ke mi saltu en la fenestron? Lasu la gladilon kaj eligu la muzikilon. Jen mi ghin mem eligis. Al vi restas nur premi la klavojn per la fingroj, kaj mi kantos.
— Auskultu, Georgij — riproche diris Olga — finfine vi povas eniri ne tra la fenestro, kiam ekzistas pordo…
En la parko estis bruo. Vice alveturadis autoj kun ripozantoj. Venis charoj kun sandvichoj, bulkoj, boteloj, kolbasoj, bombonoj, kukoj. Orde venis tachmentoj de charaj kaj kolportaj glaciajh-vendistoj. Sur la herbejoj diversvoche kriis gramofonoj, chirkau kiuj dismetis sin alvenintaj kaj lokaj ripozantoj kun trinkajhoj kaj manghajoj. Sonis muziko.
Che la pordego de estrada teatro staris dejhoranta olduleto kaj admonis la elektriston, kiu volis trapasi tra la pordo kun siaj shlosiloj, rimenoj kaj feraj hokoj:
— Kun laboriloj, karulo, mi ne enlasas chi tien. Hodiau estas festo. Vi iru hejmen, lavu vin, shanghu la vestojn, kaj revenu sen laboriloj.
— Sed ja, onklo, chi tie estas chio sen biletoj, senpage!
— Tamen, estas malpermesite! Chi tie estas kantado. Vi ja kunportas preskau kompletan telegrafan foston. Kaj vi, kamarado, ankau ne eniru — li haltigis alian homon — chi tie oni kantas, muzikas. Sed el via posho botelo elstaras.
— Sed, kara onklo — stumblante klopodis kontraudiri la homo — mi bezonas… Mi mem estas tenoristo.
— Preterpasu, tenoristo — montrante la elektriston, respondis la oldulo. — Jen tiu basisto ne kontrauas. Kaj vi, tenoristo, obeu ankau.
Jhenja, al kiu knaboj diris, ke Olga kun akordiono trapasis al la podio, senpacience movighis sur la benko.
Finfine eliris Georgij kaj Olga. Jhenja ektimis: al shi shajnis, ke oni tuj priridos Olgan.
Sed neniu ridis.
Georgij kaj Olga staris sur la podio tiel simplaj, junaj kaj gajaj, ke Jhenja ekvolis brakumi ilin ambau. Sed jen Olga metis la rimenon sur la shultron.
Profunda sulko tranchis la frunton de Georgij, li kurbighis, klinis la kapon. En tiu tempo li estis oldulo, kiu per basa vocho ekkantis:
— Ha, kiel bonege! Kiel kompatinda estas la lama kuragha oldulo! Bravulino, laudindulino!…— flustris Jhenja. — Tiel, tiel. Ludu, Olga! Bedaurinde estas nur, ke vin ne audas nia pachjo.
Post la koncerto amike interplektinte la manojn, Georgij kaj Olga promenis en la aleo.
— Chio en ordo — diris Olga. — Sed mi ne scias, kien malaperis Jhenja.
— Shi staris sur la benko — respondis Georgij — kaj kriis "Brave! Brave!" Poste al shi venis… — tiam Georgij haltis — iu knabo kaj ili malaperis.
— Kiu knabo? — agitighis Olga. — Georgij, vi estas pli agha, diru, kio estas farenda al shi. Rigardu! Matene mi trovis che shi jen tiun chi paperon!
Georgij tralegis la leteron. Tiam li mem enpensighis kaj seriozighis.
— "Ne timu" signifas «malobeu». Ho, se trafus tiu knabacho al miaj manoj, mi parolus kun li dece!
Olga kashis la leteron. Dum ioma tempo ili silentis. Sed la muziko ludis tre gaje, chirkaue oni ridis kaj, denove preninte la manojn, ili iris plu en la aleo.
Subite che la vojkrucigho ili kunpushighis kun alia geparo, kiu ankau man-en-mane iris al ili renkonte. Tiuj estis Timur kaj Jhenja.
Embarasighinte, ambau geparoj ghentile klinis sin.
— Jen li estas! — tirante la manon kun pasio diris Olga. — Li estas ghuste tiu knabacho.
— Jen — konfuzighis Georgij — kaj li estas Timur, mia terura nevo.
— Kaj vi… vi sciis! — ekkoleris Olga. — Kaj al mi nenion diris.