— La unua en la mondo vi estas fanfaronulino kaj bandestrino! — mokete imitis shin Olga kaj metinte la rimenon de la akordiono trans la shultron, shi diris: — Nu, kion fari, se adiaui, ni adiauu kun muziko.
Ili eliris sur la straton. Olga ludis akordionon. Poste ektintis sonoriloj, ladskatoloj, boteloj, bastonoj, antaue iris la orkestro kaj eksonis kanto.
Ili iris tra la verdaj stratoj, plimultighis adiauantoj.
Komence flankaj homoj ne estis komprenantaj: kial oni bruas, tondras, krias? Pri kio kaj pro kio estas la kanto? Sed, kompreninte, ili ridetis kaj pense au voche deziris al Georgij felichan vojon.
Kiam ili estis alvenantaj al la kajo, preter la stacio, ne haltante, estis pasanta militista vagonaro.
En la unuaj vagonoj estis rugharmeanoj. Al ili chiuj mansvingis, kriadis.
Poste preteriris sentegmentaj vagonoj kun charoj, sup e r kiuj staris arbaro el verdaj timonoj. Poste estis vagonoj kun chevaloj. La chevaloj svingis per la muzeloj, machis fojnon. Al ili chiuj ankau kriis huraon. Fine preterkuris vagono, sur kiu staris io granda, angula, bone kovrita per griza krudtolo. Tie staris gardanta soldato.
Alvenis la trajno de Georgij. Timur adiauis la onklon.
Olga pashis al Georgij.
— Nu, ghis revido! — shi diris. — Kaj eble por longa tempo.
Li balancis la kapon kaj prenis shian manon:
— Mi ne scias… Kiel volas la sorto!
Signalo, bruo, tondro de la surdiga orkestro. La trajno forveturis.
Olga enpensighis. En la okuloj de Jhenja estis granda felicho, kiun ech shi ne plene komprenis.
Timur estis emociita, sed li regis sin.
— Do, jen — per iom sanghighinta vocho li diris — nun ankau mi restis sola. — Sed tuj rektighinte li plusis: — Tamen morgau al mi venos la panjo.
— Sed mi! — ekkriis Jhenja. — Sed ili! — shi montris la kamaradojn. — Sed tio chi! — kaj shi fingromontris la rughan stelon.
— Estu trankvila! — forigante la mediton, diris Oiga ai Timur. — Vi pri homoj chiam zorgis kaj ili al vi repagos same.
Timur levis la kapon.
— Ho, kaj chi tie li ne povis respondi alie, tiu simpla kaj aminda knabo!
Li levis la rigardon al la kamaradoj, ekridetis kaj diris:
— Mi staras… mi rigardas. Al chiuj estas bone! Chiuj estas trankvilaj. Tio signifas, ke mi ankau estas trankvila!
Variantoj de la antaunomoj: