Demetinte dc la shultro la ladkruchon, la laktoliverantino turnis sin kaj vidis eliri el la arbustaro vilan, chifone vestitan laman oldulon, kiu tenis en la mano kurban sabron.
— Mi demandas, chu oni bezonas lakton? — timighinte kaj retirighinte, proponis la laktoliverantino. - Vi estas trc timiga! Kion vi faras, chu per la sabro vi falchas herbon?
— Du litrojn. La vazo estas sur la tablo — mallonge respondis la oldulo kaj pikis la sabron en la teron.
— Prefere achetu falchilon — haste vershante lakton en la karafon kaj singardeme rigardante la oldulon, diris la laktoliverantino. — La sabron prefere forjhetu. Per tiu chi sabro eblas timigi morte simplajn liomojn.
— Kiom mi pagu? — shovante la manon en la poshon de la vastega pantalono, demandis la oldulo.
— Kiel chiuj liomoj — respondis al li la laktoliverantino. - Po rublo kaj kvardek — entute du kaj okdek. Mi ne bezonas krompagon.
La maljunulo serchadis monon kaj elprenis el la posho grandan gratitan revolveron.
— Pagu poste… — kaptante la ladkruchon kaj rapide forirante diris la laktoliverantino. - Mia kara, ne penu! — plirapidighinte la pashojn kaj ne chesante returni kapon, shi daurigis. - Ne urghas la mono.
Shi elkuris tra la pordo, batfermis ghin kaj kolere ekkriis de la strato:
— En frenezulejo vin, maljuna diablo, necesus teni, ne lasi vin libera. Jes, jes! Shlosi en frenezulejon!
La maljunulo levis la shultrojn, reshovis en la poshon la elprenitan de tie trirublan bileton, char en la ghardenon eniris la olda ghentlemano, doktoro F.G.Kolokolchikov. Kun mieno enpensighinta kaj serioza, apogante sin sur bastonon, per rekta, iom ligneca irmaniero li pashis sur la sabla aleo.
— Chu vi diros, karulo, kie mi povas trovi la posedanton de tiu chi somerdomo?
— En tiu chi somerdomo loghas mi — respondis la oldulo.
— Tiukaze — tushante la randon de la pajla chapelo, daurigis la ghentlemano — diru al mi, chu la knabo Timur estas via parenco?
— Jes, li estas — respondis la strangulo — tiu knabo estas mia nevo.
— Mi tre malghojas — tuse purigante la gorghon kaj nekomprene strabante al la staranta en la tero sabro, komencis la ghentlemano — sed via nevo faris provon prirabi mian domon.
— Kion? — miregis la oldulo. — Chu mia Timur intencis prirabi vian domon?
— Jes, imagu! — rigardante malantau la dorson de la oldulo, kaj komencante agitighi, daurigis la ghentlemano. — Li faris provon dum mia dormo shteli la min kovrantan flanelan litkovrilon.
— Kiu? Chu Timur vin prirabis? Chu li shtelis flanelan litkovrilon? — embarasighis la oldulo. Kaj la mano kashita post lia dorso, mallevighis.
Agitigho obsedis la estimindan ghentlemanon, kaj, kun digno retroirante al la elirejo, li ekparolis:
— Mi certe ne asertas, sed la faktoj… la faktoj! Via moshto! Mi petas vin, ne alproksimighu al mi. Mi certe ne scias, al kio atribui… Sed via aspekto, via stranga konduto…
— Auskultu — pasante al la ghentlemano, diris la oldulo — sed chio chi estas probable miskompreno!
— Via moshto! — rigardante fikse la revolveron kaj ne chesante retroiri, ekkriis la ghentlemano. - Nia konversacio akceptas nedeziratan kaj, mi dirus, nedecan por via agho direkton.
Li elsaltis tra la pordo kaj rapide iris for, ripetante:
— Ne, ne, nedeziratan kaj nedecan direkton…
La oldulo alvenis al la barilpordo ghuste en tiu momento, kiam Olga, irante sin bani, renkontighis kun la agitighinta ghentlemano.
Tuj la oldulo eksvingis per la mano, kriis, ke Olga haltu. Sed la ghentlemano lertmove, kiel kapro transsaltis la strat-kanaleton, kaptis Olgan je la mano, kaj ili ambau malaperis post la angulo.
Tiam la oldulo ekridegis. Ekscitita kaj ghojigita, energie frapante per la ligna protezo, li trakantis:
Li malbukumis la rimenon che la genuo, jhetis sur herbon la lignan kruron, deshiris la perukon kaj barbon, kaj ekkuris al la domo.
Post dek minutoj la juna kaj gaja ingheniero Georgij Garajev kuris de la peroneto, elveturigis la motociklon el la garagho, ekfunkciigis la motoron kaj surselighinte veturis al la rivero serchi Olgan, kiun li timigis.
Je la dekunua horo Gejka kaj Kolja Kolokolchikov direktis sin por ricevi respondon al la ultimato.
— Iru rekte — murmuris Gejka al Kolja. — Pashu malpeze kaj fortike. Vi iras kvazau kokido, kiu por vermoj saltadas. Chion vi havas, frachjo: kaj pantalonon, kaj chemizon, chion necesan por uniformo, sed decan aspekton vi ne havas. Vi, frachjo, ne ofendighu, mi diras ion al vi. Nu, jen diru, pro kio vi lekas la lipojn per la lango? Shovu la langon en la bushon, kaj ghi kushu tie, sur sia loko… Kial vi aperis? — dfmandis Gejka, ekvidinte Siman Simakov.