Читаем Timur kaj lia tachmento полностью

Shi shaltis la lumon en la teraso, en la kuirejo, en la chambro, sidighis sur la kanapon kaj skuis la kapon. Tiel shi sidis longe kaj shajne pri nenio pensis. Neintence shi tushis la kushantan tie akordionon. Mekanike shi levis ghin kaj komencis premeti la. klavojn. Eksonis melodio majesta kaj malgaja. Jhenja krude chesis la muzikadon kaj alvenis al la fenestro. Shiaj shultroj tremetis.

Ne! Resti sola kaj toleri tian turmenton plu shi ne havis fortojn. Shi bruligis la kandelon kaj tra la ghardeno stumblante iris al la kabano.

Jen jam estas la subtegmento. La shnuro, mapo, sakoj, flagoj. Shi ekbruligis lanternon, venis al la rado, ligis ghin al hoko kaj abrupte turnis la radon.

Timur estis dormanta, kiam Rita tushis lin je la shultro per la piedo. La pushon li ne sentis. Kaptinte per la dentoj la litkovrilon, Rita fortiris ghin sur la plankon.

Timur eksaltis.

— Kion vi? — demandis li nekomprene. — Chu io okazis?

La hundo rigardis liajn okulojn, movis per la vosto, skuis la muzelon. Tiam Timur ekaudis sonon de la bronza sonorilo.

Ne komprenante, al kiu li povas esti bezonata dum la profunda nokto, li eliris en la terason, prenis la telefonilon.

— Jes, mi, Timur, estas che la aparato. Kiu estas? Chu tiu estas vi… Vi, Jhenja?

Komence Timur estis auskultanta trankvile. Sed jen liaj lipoj ekmovighis, sur la vizagho aperis rughetaj makuloj. Li ekspiris ofte kaj senorde.

— Chu nur por tri horoj? — agitighante demandis li. - Jhenja, chu vi ploras? Mi audas… Vi ploras. Ne faru! Ne necesas! Mi venos baldau…

Li pendigis la parolilon kaj prenis de la breto horaron de la trajnoj.

— Jes, estas ghi, la lasta, je la dudek tria kvindek kvin. La sekva veturos nur je la tria kvardek. - Li staras kaj mordas la lipojn. — Estas malfrue! Chu nenio estas farebla? Ne! Estas malfrue!

Sed la rugha stelo tage kaj nokte brilas super la pordego de la domo de Jhenja. Li briligis ghin mem, propramane, kaj ghiaj radioj estas rektaj, akraj, kaj lume tremas antau liaj okuloj.

La filino de la komandanto estas en malfelicho. La filino de komandanto hazarde falis en kaptilon.

Li rapide vestighis, elkuris en la straton kaj post kelkaj minutoj li jam estis staranta antau la peroneto de la vilao de la grizhara ghentlemano. En la kabineto de la doktoro estis lumo. Timur frapis. La pordo estis malfermita.

— Vi al kiu? — seke kaj mirigite demandis lin la ghentlemano.

— Al vi — respondis Timur.

— Chu al mi? — la ghentlemano meditis, poste per vasta gesto malfermis la pordon kaj diris. — Tiam mi petas eniri!

Ili parolis nelonge.

— Jen estas chio, kion ni faradas — okulbrile finis sian rakonton Timur. — Jen estas chio, kion ni faras, kiel ni ludas kaj por kio mi bezonas nun vian Koljan.

Silente la oldulo ekstaris. Per abrupta movo li prenis Timuron je la mentono, levis la kapon, rigardis al li en la okulojn kaj eliris.

Li trapasis en la chambron, kie dormis Kolja kaj tiretis lian shultron.

— Ekstaru — diris li — oni vokas vin.

— Sed mi nenion scias — timigite strechante la okulojn, ekparolis Kolja. — Mi, avo, vere nenion scias.

— Ekstaru — seke ripetis al li la ghentlemano. — Por vi venis via kamarado.

En la subtegmento sur amaso da pajlo chirkaubrakinte la genuojn, sidis Jenja. Shi atendis Timuron. Sed anstatau li en la fenestrotruon trashovighis tauzita kapo de Kolja Kolokolchikov.

— Chu tio estas vi? — ekmiris Jhenja. — Kion vi deziras?

— Mi ne scias — mallaute kaj timigite respondis Kolja. — Mi dormis. Li venis. Mi starighis. Li sendis. Li ordonis ke ni ambau descendu al la barilpordo.

— Por kio?

— Mi ne scias. En mia kapo estas iu bruo, zumado. Mi mem, Jhenja, nenion komprenas.

Demandi permeson estis de neniu. La onklo estis tranoktanta en Moskvo. Timur ekbruligis lanternon, prenis hakilon, vokis la hundon Rita kaj eliris en la ghardenon. Li haltis che la shlosita pordo de la remizo. Jes! Li sciis — tiel agi estas maleble, sed alia eliro mankis. Per forta bato li forigis la seruron kaj elkondukis la motociklon el la remizo.

— Rita! — amare diris li, genufleksante kaj kisante la hundon sur la muzelo. — Vi ne chagrenu! Mi ne povis agi alie.

Jhenja kaj Kolja staris che la pordo. Fore aperis rapide proksimighinta lumo. La lumo flugis rekte al ili, audighis bruo de la motoro. Blindigitaj, ili fermis la okulojn, retroiris al la barilo, jen la lumo estingigis, la motoro chesis labori kaj antau ili aperis Timur.

— Kolja — li diris, ne salutante kaj nenion demandante — Vi restos chi tie kaj gardos la dormantan knabinon. Vi respondecos pri shi antau nia tuta tachmento. Jhenja, sidighu. Antauen! Al Moskvo!

Jhenja ekkriis, de la tuta forto brakumis Timuron kaj kisis lin.

— Sidighu, Jhenja, sidighu! — klopodante esti severa, kriis Timur. — Tenu vin forte! Nu, antauen! Antauen!

La motoro ekbruis, la signalo eksonis kaj baldau la rugha lumeto malaperis de la rigardo de la konfuzighanta Kolja. Li staris, levis la bastonon kaj, tenante ghin kiel fusilon, chirkauiris la lumigitan vilaon.

— Jes — majeste pasante, li balbutis. — Estas malfacila la soldata servo! Mankas trankvilo tage, forestas ankau nokte.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Волчьи ягоды
Волчьи ягоды

Волчьи ягоды: Сборник. — М.: Мол. гвардия, 1986. — 381 с. — (Стрела).В сборник вошли приключенческие произведения украинских писателей, рассказывающие о нелегком труде сотрудников наших правоохранительных органов — уголовного розыска, прокуратуры и БХСС. На конкретных делах прослеживается их бескомпромиссная и зачастую опасная для жизни борьба со всякого рода преступниками и расхитителями социалистической собственности. В своей повседневной работе милиция опирается на всемерную поддержку и помощь со стороны советских людей, которые активно выступают за искоренение зла в жизни нашего общества.

Владимир Борисович Марченко , Владимир Григорьевич Колычев , Галина Анатольевна Гордиенко , Иван Иванович Кирий , Леонид Залата

Фантастика / Советский детектив / Проза для детей / Ужасы и мистика / Детективы