La peza shtala pordo kun bruego fermighas post li. Regule, sen pushoj, sen klakoj la tuta kirasita amasego ekmovas sin, glate altigante rapidecon. Preterpasas la lokomotivo. Fluas la kanon-turetoj. Moskvo malaperas. Nebulo. La steloj estinglghas. Matenighas.
Matene trovinte nek Timuron, nek la motociklon, Georgij revenis tiam el la laboro, tuj decidis resendi Timuron hejmen al la patrino. Li sidighis por skribi leteron, sed tra la f e nestro li ekvidis irantan lau la pado rugharmeanon.
La rugharmeano elprenis koverton kaj demandis:
— Chu vi estas kamarado Garajev?
— Jes.
— Chu Georgij Aleksandrovich?
— Jes.
— Bonvolu ricevi la koverton kaj kvitanci.
La rugharmeano foriris. Georgij rigardis la kowrton kaj fajfis kompreneme. Jes! Jen ghi estas ghuste tio, kion li atendis jam delonge. Li malfermis la koverton, tralegis kaj chifis bule la komencitan leteron. Nun necesas ne forsendi Timuron, sed voki la patrinon chi tien, en la somerdomon.
En la chambron eniris Timur, kaj kolerighlnte Geo r gij frapis la tablon per la pugno. Sed tuj post Timur eniris Olga kaj Jhenja.
— Pli mallaute! — diris Olga. — Nek krii, nek pugnofrapi necesas. Timur ne kulpas. Kulpas vi kaj mi ankau.
— Jes — subtenis shin Jhenja — ne kriu al li. Olja, vi ne tushi la tablon. Jen tiu chi ilia revolvero laute pafas.
Georgij rigardas al Jhenja, poste la revolveron, la derompitan tenilon de la cindrujo. Li komencas ion kompreni, li divenas kaj demandas:
— Tio signifas, tiam nokte chi tie estis vi, Jhenja?
— Jes, tio estis mi. Olja, rakontu al li chion klarige, kaj ni prenos kerosenon, chifonon kaj iros por purigi la motociklon.
Sekvatage, kiam Olga sidis en la teraso, tra la pordo eniris oficiro. Li pashis firme, certe, kvazau li irus en sian hejmon, kaj mirigite Olga levighis renkonten al li. Antau shi en uniformo de kapitano de tankaj milittrupoj staris Georgij.
— Kio ghi estas? — mallaute demandis Olga. — Chu tio estas denove… nova rolo en opero?
— Ne — respondis Georgij. — Mi por minuto venis por adiaui. Tio ne estas nova rolo, sed simple nova uniformo.
— Chu tio chi — montrante la kolumninsignojn, kaj iom rughighante, demandis Olga — estas ghuste tio? Chu " ni batas tra la fero kaj betono ghuste en la koron"?
— Jes, estas ghuste tio. Kantu al mi kaj muziku, Olja, ion por longa vojo mia.
Li sidighis. Olga prenis la akordionon:
— Jen — diris shi. — Sed chio chi estas pri aviadistoj, pri tankistoj mi tiel bonan kanton ne scias.
— Ne gravas — diris Georgij. - Vi trovu por mi sen kanto bonan vorton.
Olga enpensighis kaj, serchante bonan vorton, eksilentis, atente rigardante liajn kaj jam ne ridantajn okulojn.
Jhenja, Timur kaj Tanja estis en la ghardeno.
— Auskultu — proponis Jhenja. - Georgij nun forveturas. Ni kolektu por adiauo la tutan tachmenton. Ni donu la gheneralan voksignalon numero unu. Jen estos tumulto!
— Ne necesas — rifuzis Timur.
— Kial?
— Ne necesas! Ni la aliajn ne tiel.adiauis.
— Nu, se ne necesas, do ne necesas — konsentis Jhenja. — Vi chi tie sidu kaj mi iras por trinki akvon.
Shi foriris kaj Tanja ekridis.
— Pro kio vi? — ne komprenis Timur.
Tanja ekridis plu laute.
— Ho, laudinda, ho, ruza estas nia Jhenja. " Mi iras por trinki"!
— Atenton! — eksonis de la subtegmento sonora, triumfa vocho de Jhenja. - Mi donas la gheneralan signalon numero unu!
— Freneza! — eksaltis Timur. — Ja tuj chi tien alkuros cent homoj! Kion vi faras?
Sed jam ekrotaciis, ekknaris la peza rado, ektremis, ektirighis la shnuroj: Tri-stop, tri-stop, halto! Kaj ektintis sub la teg-mentoj, en kameroj, en kokejoj signalaj sonoriloj, krakiloj, boteloj, ladskatoloj. Ne cent, sed tamen ne malpli ol kvindek geknaboj rapide kuris je la voko de la konata signalo.
— Olja — pafis sin Jhenja en la terason — ni iros por adiaui ankau! Ni estas multaj. Rigardu tra la fenestro!
— Aha — fortirante la kurtenon, miris Georgij. — Ja via tachmento estas granda. Vin eblas envagonigi kaj sendi ai la militfronto.
— Estis malpermesite! — suspiris, ripetante la vortojn de Timur, Jhenja. — Al chiuj chefoj kaj komandantoj estas rigore ordonite nin vangofrapi kaj resendi. Sed estas domaghe. Mi ien irus al la batalo, atake. Automatpafiloj preparighu! La unua!