Читаем Timur kaj lia tachmento полностью

La horo proksimighis al la tria. La kolonelo Aleksandrov sidis che tablo, sur kiu staris malvarmighinta tekrucho kaj kushis tranchajhoj da kolbaso, fromagho kaj bulko.

— Post duonhoro mi forveturos — li diris al Olga. — Domaghe estas, ke mi ne havis eblecon vidi Jhenjan. Olja, chu vi ploras?

— Mi ne scias, kial shi ne venis. Mi tiel kompatas shin, shi tiel vin atendis! Nun shi frenezighos! Shi ja estas sen tio iom freneza.

— Olja — ekstarinte diris la patro — mi ne scias, mi ne kredas, ke Jhenja trafis fikompanion, ke oni shin difektis, ke oni komandu shin! Ne! Ne estas tia shia karaktero.

— Nu, jen! — chagrenighis Olga. — Vi nur diru al shi pri tio. Shi konstante ripetadas, ke shia karaktero estas la sama, kiel la via. Sed chu vere la sama? Shi grimpis la tegmenton, tralasis tra tubo shnuron. Mi volis preni la gladilon, sed ghi eksaltis. Pachjo, kiam vi forveturis, shi havis kvar robojn. Du jam estas chifonighintaj. El la tria shi jam elkreskis, unu mi ne permesas al shi surmeti. Tri novajn robojn mi al shi kudris. Sed chio sur shi kvazau forbrulas. Konstante shi ie kaptas bluajhojn, gratajhojn. Kaj shi alvenadas certe kun korforme faritaj lipetoj, malfermante shiajn bluajn okuletojn. Nu, certe chiuj opinias, shi estas vera floreto, ne knabino. Tamen proksimighu! Aha! La floro! Tushu shin kaj tuj vi brulumos vin. Pachjo, ne elpensu, ke shi havas vian karakteron. Se oni diros tion al shi, shi saltos tri tagojn sur la kamentubo.

— Bone — brakumante Olgan, konsentis la patro. — Mi al shi diros, mi al shi skribos. Viaflanke, Olga, ne premu shin tro. Diru al shi, ke mi amas shin kaj memoras. Mi baldau revenos kaj shi ne ploru pro mi, char shi estas filino de komandanto.

— Tamen shi ploros — alpremighante al la patro, diris Olga. - Mi ankau estas filino de komandanto. Kaj ankau mi ploros.

La patro rigardis la horloghon, alproksimighis al la spegulo, surmetis la rimenon, kaj ordigis la uniforman chemizon. Subite che la ekstera pordo oni frapis. Disighis la kurteno. Kaj iel angule forminte la shultrojn, kvazau preparinte sin al salto, aperis Jhenja.

Sed anstatau ekkrii, alkuri kaj alsalti shi senbrue rapide alvenis kaj kashis sian vizaghon sur la brusto de la patro. shia frunto estis shprucita per koto, la chifita robo estis makulita. Olga time demandis:

— Jhenja, vi de kie aperis? Kiel vi venis tien chi?

Ne turnante la kapon, Jhenja svingis per la mano, kaj tio signifis: " Atendu! Lasu min! Ne demandu!"

La patro levis Jhenjan sur la brakojn, sidighis sur la kanapon, sidigis shin sur siajn genuojn. Li rigardis al shia vizagho kaj vishis shian malpurigitan frunton.

— Jes, bone! Vi estas brava homo, Jhenja!

— Sed vi estas tute kovrita, la vizagho estas nigra! Kiel vi trafis tien chi? — redemandis Olga.

Jhenja montris la pordokurtenon, kaj Olga ekvidis Timuron.

Li estis demetanta la ledajn shoforajn gantojn. Lia tempio estis shmirita per flava oleo. Li havis malsekan, lacan vizaghon de laborinta homo, honeste plenuminta sian devon. Salutinte chiujn, li klinis д a kapon.

— Pachjo! — desaltante de la patraj genuoj, kaj alkurante al Timur, diris Jhenja. — Al neniu kredu! Oni nenion scias. Tiu Timur estas mia tre bona kamarado.

La patro ekstaris kaj senhezite premis al Timur la manon. Rapida kaj triumfa rideto glitis tra la vizagho de Jhenja — unu momenton ekzamene shi rigardis al Olga. Tiu konfuzighinte, ankorau ne komprenante venis al Timur.

— Nu… tiuokaze saluton…

B a l dau la horlogho batis la trian horon.

— Pachjo — ektimis Jhenja — chu vi jam starjghas? Nia horlogho rapidas.

— Ne, Jhenja, ghi estas preciza.

— Pachjo, ankau via horlogho rapidas. — Shi alkuris al la telefono, diskumis la " precizan tempon" kaj el la parolilo sonis senemocia metala vocho:

— La tria kaj kvar minutoj.

Jhenja rigardis la muron kaj kun ghemspiro diris:

— La nia rapidas, sed nur je unu minuto. Pachjo, prenu nin al la stacidomo, ni akompanos vin ghis la trajno.

— Ne, Jhenja, estas malpermesite. Mi ne havos tie tempon.

— Kial? Chu vi havas jam bileton?

— Jes.

— Chu en litvagono?

— En litvagono.

— Ho, kiel ankau mi volus kun vi veturi foren-foren, en litvagono!

Jen estas ne stacidomo, sed iu stacio, simila al apudmoskva nepasaghera stacio, shajne tio estis Sortirovochnaja. Reloj, komutiloj, trajnoj, vagonoj. Homoj ne videblas. Sur la reloj staras kiras-trajno. Malfermighis fera fenestro, aperis kaj malaperis lumigita per flamo la vizagho de la lokomotivestro. Sur la kajo en leda palto staras la patro de Jhenja — kolonelo Aleksandrov. Alvenis leu t enanto, salutis kaj demandis:

— Kamarado kolonelo, chu vi permesas ekveturi?

— Jes! — la kolonelo rigardas horloghon: la tria kaj kvindek minutoj. — Estas ordonite ekveturi je kvindek post la tria.

Kolonelo Aleksandrov proksimighas al vagono kaj rigardas. Matenighas, sed la chielo estas nube kovrita. Li prenis la malsekajn tenilojn. Antau li malfermighas la peza pordo. Metinte la piedon sur la shtupon, ridetante li demandas sin mem:

— Chu en litvagono?

— Jes, en litvagono…

Перейти на страницу:

Похожие книги

Волчьи ягоды
Волчьи ягоды

Волчьи ягоды: Сборник. — М.: Мол. гвардия, 1986. — 381 с. — (Стрела).В сборник вошли приключенческие произведения украинских писателей, рассказывающие о нелегком труде сотрудников наших правоохранительных органов — уголовного розыска, прокуратуры и БХСС. На конкретных делах прослеживается их бескомпромиссная и зачастую опасная для жизни борьба со всякого рода преступниками и расхитителями социалистической собственности. В своей повседневной работе милиция опирается на всемерную поддержку и помощь со стороны советских людей, которые активно выступают за искоренение зла в жизни нашего общества.

Владимир Борисович Марченко , Владимир Григорьевич Колычев , Галина Анатольевна Гордиенко , Иван Иванович Кирий , Леонид Залата

Фантастика / Советский детектив / Проза для детей / Ужасы и мистика / Детективы