Estis tre strange! La subtegmento estis loghata. Sur la muro pendis shnurvolvajhoj, lanterno, du krucigitaj signalflagetoj kaj mapo de la vilagho, chio markita per nekompreneblaj signoj. En la angulo kushis kovrita per sakshtofo brakpleno da pajlo. Tie staris renversita lignolada kesto. Apud la truplena muskighinta tegmento staris granda rado, simila al shipdirektilo. Super la rado pendis memfarita telefono.
Jhenja rigardis trans la fendon. Antau shi kiel ondoj de maro shancelighis foliaro de la densa ghardeno. En la chielo ludis kolomboj. Kaj tiam Jhenja decidis: la kolomboj estu mevoj, tiu chi malnova kabano kun ties shnuroj, lanternoj, flagoj estu granda shipo. Shi estu kapitano.
Shi ekgajis. Shi turnis la direktilradon, la strechaj shnuroj ektremis, ekzumis. La vento ekbruis kaj pelis verdajn ondojn. Al shi shajnis, ke tio estas shia shipo, kiu turnas sin malrapide kaj trankvile sur la ondoj.
— La direktilon maldekstren! — laute komandis Jhenja kaj pli strechis la pezan radon.
Trashirighinte tra la tegmentaj fendoj, mallarghaj radioj de la suno falis sur shiajn vizaghon kaj robon, sed Jhenja komprenis, ke tio estas malamikaj shipoj, serchantaj shin per lumjhetiloj. Shi decidis batali kontrau ili.
Kun peno shi turnis la knarantan radon, manovrante dckstren kaj maldekstren kaj streche kriante komandvortojn.
Jen, la akraj rektaj radioj de la lumjhetiloj malbrilighis, estingighis. Certe tio signifas, ke la suno estis kovrita per nubo. Sed tio estis, ke la venkinta eskadro sinkis al la fundo.
La batalo estis finita. Per la polva polmo Jhenja vishis la frunton, kaj subite sur la muro eksonoris la telefono. Tion Jhenja ne atendis: shi opiniis, ke la telefono estis simple ludilo. Shi ghenighis. Shi prenis la auskultilon.
La vocho sonora kaj akra demandis:
— Hallo! Hallo! Respondu! Kiu azeno shiras la shnurojn kaj donas signalojn stultajn kaj nekompreneblajn?
— Tio nc cstas azeno — balbutis konfuzite Jhenja. - Tio estas mi, Jhenja.
— Freneza knabinacho! — akre kaj preskau timigite kriis la sama vocho. - Lasu la direktilradon kaj kuru for! Tuj alkuros… homoj kaj batos vin.
Jhenja jhetis la auskultilon, sed estis jam malfrue. Jen kontrau la lumo aperis ies kapo: tio estis Gejka, lin sekvis Sima Simakov, Kolja Kolokolchikov kaj poste grimpis ankorau aliaj knaboj.
— Kiuj vi estas? — retirighante de la fenestro, time demandis Jhenja. — Iru for!… Tio estas nia ghardeno. Mi vin chi tien ne vokis.
Sed shultr' al shultro, kompaktmure la knaboj silente iris al Jhenja. Sin trovinte alpremita en angulo, Jhenja ekkriis.
En la sania momento en la lumstrio preteris ankorau unu ombro. Chiuj turnis siajn kapojn kaj disighis. Kaj antau Jhenja ekstaris malhelhara knabo en blua chemizo, sur la brusto de kiu estis brodita rugha stclo.
— Silenton, Jhenja! — laute diris!i. — Nc endas krii. Neniu vin tushos. Mi konas vin. Mi estas Timur.
— Chu vi estas Timur? — vaste malfermante plenajn de larmoj la okulojn, nekredeme ekkriis Jhenja. — Chu vi kovris min per litotuko? Chu vi lasis al mi la letereton? Chu vi sendis al la fronto, al la pachjo telegramon kaj al mi sendis la shlosilon kaj kvitancon? Sed por kio? Pro kio? De kie vi min konas?
Tiam li alvenis al shi, prenis shian manon kaj respondis:
— Restu kun ni! Sidighu kaj auskultu, kaj tiam por vi chio estos klara.
Sur la pajlo kovrita per sakshtofo dislokighis la knaboj chirkau Timur, kiu metis antau si la mapon de la vilagho.
Che la fenestro sur shnurbalancilon sidighis observanto. Sur lia kolo pendis lacho kun teatra binoklo.
Proksime de Timur sidis Jhenja kaj strechatente auskultis kaj rigardis chion, kio okazis en la kunsido.
— Morgau matene, dum la homoj dormas, mi kaj Kolokolchikov riparos la shnurojn shiritajn far shi (li montris al Jhenja).
— Li ne vekighos — malbonhumore intermetis la grandkapa, vestita per marista chemizo Gejka. — Li ellitighas nur por maten- kaj tagmangho.
— Kalumnio! — ekstarante kaj balbutante, ekkriis Kolja Kolokolchikov. — Mi levighas kun la unua sunradio.
— Mi ne scias, kiu radio de la suno estas la unua, kiu la dua, sed li nepre ne vekighos — obstine daurigis Gejka.
Momente balancighante sur shnuroj, la observanto fajfis, kaj la knaboj eksaltis.
Lau la shoseo en polvaj nuboj movighis chevalartileria regimento. Potencaj, jungitaj per rimenoj kaj ferajhoj chevaloj rapide tiris post si verdajn obusajn kestojn kaj per griza shtofo kovritajn kanonojn.
Harditaj per ventoj, sunbrunighintaj rajdantoj, ne balancighante en la seloj, lertabrave turnis sin che la angulo kaj unu post la alia malaperadis ili en la bosko. La regimento foriris.
— Ili veturas al la stacidomo, por envagonighi — grave klarigis Kolja Kolakolchikov. - Mi vidas lau ilia vesto: kiam ili galopas al ekzercado, kiam al parado kaj kiam ien ankorau.
— Vi vidas kaj silentu! — haltigis lin Gejka. — Ni estas mem kun okuloj. Vi sciu, knaboj, tiu babilulo volas forkuri en Rugh-armeon.
— Estas malpermesite — intervenis Timur. — Chia provo estas senrezulta.