— Kiel malpermesitas? — rughighinte diris Kolja. — Sed kial antaue knaboj al fronto forkuradis?
— Tio estis antaue. Kaj nun al chiuj chefoj kaj komandantoj estas rigore ordonite preni la kolon, kaj peli nin similajn hejmen.
— Kial preni la kolon? — kolerighis kaj ankorau plirughighinte ekkriis Kolja Kolokolchikov. — Ni ja ne estas fremduloj!
— Do, jen! — kaj Timur suspiris. — Ni ja ne estas fremduloj! Kaj nun, knaboj, ek al la afero.
Chiuj disighis al la lokoj.
— En la ghardeno de la domo numero kvar en la Kurba strateto nekonataj fiknaboj senfruktigis pomarbon — ofendite informis Kolja Kolokolchikov. — Ili rompis du branchojn kaj piedpremis florbedon.
— Kies estas la domo? — kaj Timur enrigardis en la vakstolitan kajeron. — Domo de la rugharmeano Krjukov. Kiu estas che ni eksspecialisto pri fremdaj ghardenoj kaj pomarboj?
— Mi — eksonis konfuzita vocho.
— Kiu povis tion fari?
— Tie laboris Mishka Kvakin kaj lia helpanto kun la kromnomo Figura. La pomarbo estas michurinajho (I. Michurin — fama soveta selektisto. E.S.P.), la specio estas ormaturigha kaj certe estis zorge elektita.
— Denove kaj denove estas Kvakin! — Timur enpensighis. - Gejka, chu vi parolis kun li?
— Jes.
— Nu, kaj kio?
— Mi batis sur lian kolon.
— Kaj li?
— Li donis al mi du batojn.
— He, chio che vi estas «batis» kaj «batis»… Sed la senco ial mankas. Bone! Pri Kvakin ni okupighos aparte. Plu.
— En la domo numero dudek kvin de la olda laktoliverantino soldatighis filo al la kavalerio — iu sciigis el la angulo.
— Jen rekonsciighis, vi! — kaj Timur riprochete kapbalancis. — Tie sur la pordego antau tri tagoj nia signo estis pentrita. Kiu pentris? Kolokolchikov, chu vi?
— Mi.
— Do, kial la maldekstra supra radio de la stelo estas kurba kiel hirudo. Se vi entreprenas ion — faru bone. Oni venos — ridos. Plu.
Starighis Sima Simakov kaj ekparolis rapide, konvinke, sen haltoj:
— En la domo numero kvindek kvar en strato Pushkarevkaja malaperis kaprino. Mi iras kaj vidas — oldulino knabinon drashas. Mi krias: "Onjo, lauleghe vi ne rajtas bati!" Shi diras: "…La kaprino malaperis. Estu ghi malbenita!" — 'Kie ghi malaperis? " — "Jen tie, en la ravino, post la arbareto, formachis la shnuron kaj malaperis, kvazau ghin englutus lupoj!"
— Atendu! Al kiu apartcnas la domo?
— La domo estas de la rugharmeano Paulo Gurjev. La knabino estas lia filino, nome Njurka. Drashis shin shia avino. Shian nomon mi ne scias. La kaprino estas griza kun nigra dorso, nome Manjka.
— La kaprinon trovu! — severe ordonis Timur. Iros grupo ei kvar homoj. Vi, vi, vi kaj vi. Nu, chu estas chio, knaboj?
— En la domo numero dudekdu knabino ploras — kvazau sendezire informis Gejka.
— Kial shi ploras?
— Mi demandis, shi ne respondis.
— Chu granda estas la knabino?
— Kvarjara.
— Jen alia malbono. Se estus homo, sed jen kvarjara! Atendu, al kiu apartenas la domo?
— La domo estas de leutenanto Pavlov. De tiu, kiu estis antau nelonge mortigita che la limo.
— Demandis, ne respondis — chagrene imitachis Gejkan Timur. Li sulkigis la brovojn, pensadis. — Bone… Tion mi mem. Vi tiun aferon ne tushu.
— Che la horizonto aperis Mishka Kvakin! — laute raportis la observanto. - Li iras lau alia flanko de la strato, manghachas pomon. Timur! Sendu grupon: ili trabatu lin au donu al li kelkajn vangofrapojn!
— Ne endas. Chiuj restu sur siaj lokoj. Mi revenos baldau.
Li saltis el la fenestro sur la shtupetaron kaj malaperis inter la arbustoj. La observanto informadis plu:
— Che la kortpordo, en mia vido nekonata fraulino de bela aspekto, staras kun karafo kaj achetas lakton. Tiu estas vershajne la mastrino de la somerdomo.
— Chu tiu estas via fratino? — tirante la manikon de Jhenja, demandis Kolja Kolokolchikov. Ne ricevinte respondon, li ofendeme diris: — Vi nur ne volu al shi de chi tie krii!
— Sidu! — ekshirante la manikon, mokete diris al li Jhenja. — He, jen chefo trovighis…
— Ne ekscitu shin, char shi vin drashos — incitis Gejka Koljan.
— Chu min? — Kolja ofendighis. - Kion shi havas? Chu ungojn? Kaj mi — muskolaron. Jen… la brakoj, kruroj!
— Shi drashos vin kune kun la brakoj kaj kruroj. Knaboj, atenton! Timur alproksimighas al Kvakin.
Facile svingante per deshirita vergo, Timur estis iranta al Kvakin. Rimarkinte tion, Kvakin haltis. La plata vizagho montris nek miron, nek timon.
— Saluton, komisaro! — klininte flanken la kapon mallaute li diris. — Kien vi rapidas?
— Saluton, bandestro! — samtone respondis Timur. - Renkonten al vi.
— Mi ghojas pri la gasto, sed regalajho mankas. Eble jen tio? — li shovis la manon en sian sinon kaj etendis al Timur pomon.
— Chu shtelita? — demandis Timur, mordante la pomon.
— Ghuste la sama — klarigis Kvakin. Specio ormaturigha. La sola bedaurindajho estas: mankas vera maturigho.
— Acidachajho! — jhetante la pomon, diris Timur. — Auskultu, chu vi sur la barilo de la domo numero tridek kvar jen tian signon vidis? — Timur montris la stelon, broditan sur la blua chemizo.
— Nu, mi vidis — strechis la atenton Kvakin. Mi, frato, tage kaj nokte chion vidas.