— Do, jen: se vi tage au nokte ankoraufoje la saman signon vidos ie, do kuru de tiu loko, kvazau brogita.
— Ho, komisaro! Kiel impulsema vi estas! — tirante la vortojn, diris Kvakin. — Fino, ni interparolis sufiche!
— Oj, bandestro, kiel obstina vi estas — ne levante la vochon, respondis Timur. — Kaj nun memorfiksu mem kaj transdonu al via bando, ke tiu parolo kun vi estis la lasta.
De iom malproksime neniu povus pensi, ke la parolantoj estis malamikoj, kaj ne du varmaj amikoj. Kaj pro tio Olga, tenanta en la manoj karafon, demandis la laktoliverantinon, kiu estas la knabo, kiu konversacias pri io kun la huligano Kvakin.
— Mi ne scias — elkore diris la laktistino. — Vershajne li estas simila huligano kaj sentaugulo. Li chiame apud via hejmo vagadachas. Vi gardu vin, karulino, ili povas vian fratinon tradrashi.
Maltrankvilo obsedis Olgan. Kun malshato shi rigardis al ambau knaboj, trapasis la terason, metis la karafon, shlosis la pordon kaj eliris straten por serchi Jhenjan, kiu jam dum du horoj ne montris sin hejme.
Reveninte al la subtegmento, Timur rakontis pri sia renkontigho al la knaboj. Estas decidite morgau sendi al la tuta bando skriban ultimaton.
Senbrue descendis la knaboj de la subtegmento, kaj tra truoj en bariloj au senpere trans la bariloj ili diskuradis al la hejmoj diversflanken.
Timur alvenis al Jhenja.
— Do, kio? drmandis li. — Chu nun chio estas klara?
— Chio — respondis Jhenja — nur ankorau ne tre. Vi klarigu al mi pli simple.
— Tiam descendu kaj iru post mi. Via fratino nun ne estas hejme.
Kiam ili alterighis, Timur faligis la shtupetaron.
Jam vesperighis, sed Jhenja konfide iris post lin. Ili haltis che la domo, kie loghis la olda laktoliveristino. Timur chirkaurigardis. Homoj proksime ne estis. Li elposhigis plumban ujeton kun farbo kaj alvenis al la pordego, kie estis pentrita stelo, la supra radio de kiu vere kurbis kiel hirudo. La radiojn li senhezite akrigis kaj rektigis.
— Diru, por kio? — demandis lin Jhenja. — Vi klarigu al mi pli simple: kion tio signifas? ~
Timur shovis la ujon en la poshon. Forshiris folion de lapo, vishis la makulitan fingron kaj, rigardante la vizaghon de Jhenja, diris:
— Tio signifas, ke el tiu chi domo homo foriris en la Rughan Armeon. Kaj ekde tiu tempo tiu chi domo trovighas sub nia gardo kaj protekto. Chu via patro estas en la Armeo?
Jes! — kun agitigho kaj fiero diris Jenja. — Li estas komandanto.
— Tio signifas, ke ankau vi trovighas sub nia gardo kaj protekto.
Ili haltis antau pordego de alia somerdomo. Ankau tie sur la barilo estis desegnita stelo. Sed la rektaj helaj radioj de ghi estis konturitaj per vasta nigra bordero.
— Jen! — diris Timur. ~ Ankau el tiu chi domo homo foriris al la Rugha Armeo. Sed li jam malestas. Tio estas domo de la leutenanto Pavlov, kiu pereis che la limo. Chi tie loghas lia edzino kaj tiu knabineto, de kiu la bona Gejka ne povis ekscii, kial shi ofte ploras. Se vi havos okazon, faru al shi, Jhenja, ion bonan.
Li diris tion tre simple, sed malvarmo trakuris shiajn brakojn kaj bruston, kvankam la vespero estis varma, ech sufoka.
Shi silentis, klininte la kapon. Kaj nur por ion diri shi demandis:
— Sed chu Gejka estas bonkora?
— Jes — respondis Titnur. - Li estas filo de maristo. Li ofte primokas la etulon kaj fanfaronulon Kolokolchikov, sed mem chie kaj chiam defendas lin.
La vokokrio, akra kaj kolera igis ilin turni sin. Proksime staris Olga.
Jhenja tushis la manon de Timur: shi volis konduki lin kaj konatigi al Olga.
— Eugenia! — anhelante kun larmoj en la vocho diris Olga. — Mi malpermesas al vi paroli kun tiu chi fiknabo. Chu al vi estas klare?
— Sed Olga — balbutis Jhenja — kio okazis al vi?
— Mi malpermesas al vi veni al tiu knabacho — firme ripetis Olga. — Vi estas dektri-jara, kaj mi — dekok-jara. Mi estas via fratino… Mi aghas pli. Kaj kiam pachjo estis forveturanta, li al mi ordonis…
— Sed Olja, vi nenion, nenion komprenas! — kun senespero ekkriis Jhenja. Shi estis tremetanta. Shi volis klarigi, pravigi sin. Sed shi ne povis. Shi ne havis rajton. Kaj, svinginte la manon, shi diris al la fratino ech ne unu vorton.
Hejme tuj shi enlitighis, sed longe ne povis endormighi. Tamen, kiam shi ekdormis, shi ne audis, kiel nokte oni frapis la fenestron kaj donis telegramon de la patro.
Matenighis. Trumpetis ligna korno de la pashtisto. La olda laktistino malfermis la pordon kaj pelis la bovinon al la grego. Shi apenau foriris post la angulon, kiam de malantau akaci-arbusto elkuris kvinopo da knaboj kaj jhetis sin al la puto.
— Pumpu!
— Ek!
Prenu!
— Kaptu!
Privershante la nudajn piedojn per malvarma akvo, la knaboj kuregis en la korton, malplenigante la sitelojn en la kverkan barelon kaj, ne haltante, flugis reen al la puto.
Al la shvitmalsekighinta Sima Simakov, kiu sen interrompo movis la levilon de la puta pumpilo, alkuris Timur kaj demandis:
— Chu vi Kolokolchikovon ne vidis chi tie? Chu ne? Tio signifas, ke li ne vekighis. Hastu, rapidu! La oldulino baldau revenos.